El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreo Svorad
estis mona?o, kultita kiel sanktulo de la katolika kaj ortodoksa Eklezioj.
Li devenis de
Pollando
kaj naski?is ?irka? la jaro
980
en la valo de la rivero Visla. La? tradicio kiel juna mona?o li lo?is proksime al la slovaka landlimo en la vila?o Tropie super
Dunajec
. Li subtenis la cirilometodian tradicion. Kiam la re?o Boleslava Kura?a en la jaro
1022
malpermesis la malnovslavan liturgion, Svorad foriris en
Slovakion
. Li vivis en la mona?ejo de la
sankta Hipolito
en Zobor apud
Nitra
. Li faris promesojn kaj i?is benediktano. Post la promesoj li akceptis la nomon Andreo.
Kiam li estis 40jara?a ? la? tiamaj reguloj ? li povis vivi kiel ermito en soleco la? la devizo “Pre?u kaj laboru!”. La juna mona?o
Benedikto
vivis kun li. Sed ili ne havis trankvilon, ?ar multaj mona?oj kaj kredantoj vizitis ilin. Pro tio ili foriris al Skalka apud Trencin. La? la tradicio, ili vivis tre strikte, en fasto kaj abnegacio. Dum 40-taga fasto li havis je dispono nur 40 nuksoj. Li sen?ese laboris ? li elradikigis arbojn. Nokte li sidis en prilaborita kverka trabo kun akraj dornoj. Kiam lia kapo klini?is pro laceco, li tuj veki?is kaj da?re pre?is.
Kiam li sentis, ke li mortos, li iris en la mona?ejon de Zobor. Post lia morto oni trovis ?enon, kiu estis profunde enborita en lia korpo. Li mortis ?irka? la jaro
1034
. Oni ne scias, kie li estis entombigita tuj post la morto. Nun liaj relikvoj estas entombigitaj en la
Baziliko de sankta Emeramo
en Nitro kune kun la relikvoj de la sankta Benedikto. Papo
Gregorio la 7-a
en la jaro
1083
sanktproklamis lin kune kun
Benedikto
, la hungara re?o
Stefano la 1-a
, lia filo
Emeriko
kaj la episkopo
Gerardo
.