한국   대만   중국   일본 
Amaskomuniko - Vikipedio Saltu al enhavo

Amaskomuniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amaskomunikiloj )
Televidskipo ?e strato

Amaskomunikilo a? mediato estas iu ajn ilo, per kiu eblas peri mesa?on al vasta publiko . Ekzemploj de amaskomunikiloj estas la televido , la radio , kaj la gazeto . Ili ebligas modernajn fenomenojn kiel la propagando kaj la popola kulturo .

La amaskomunikiloj estas tre diversa kolekto da komunikaj teknologioj , kiuj povas atingi grandajn a?skultantarojn a? vidantarojn pere de amaskomunikado. La teknologioj tra kiuj tiu komunikado okazas inkludas tre ampleksan varion de produktoj.

Elsendaj komunikiloj transmisias informojn elektronike, pere de rimedoj, kiaj kino , radio , registrita muziko, a? televido . Ciferecaj komunikiloj enhavas kaj Interreton kaj porteblajn amaskomunikilojn. La rimedoj de Interreto enhavas servojn kiaj retpo?ton , sociajn retejojn, unuopajn retejojn , kaj Interret-bazitaj radio kaj televido. Multaj aliaj amaskomunikiloj havas aldonan eston en la reto, per rimedoj , kiaj ligado a? funkciado de televida reklamado rete, a? distribuado de QR Kodoj eksterhejme a? per presitaj komunikiloj por direkti la uzantojn de po?telefonoj al retejo . Per tiu vojo, ili povas uzi la facilan alireblon kaj superi kapablojn de Interreto, kiel facila elsenda informaro tra multaj diferencaj regionoj de la mondo samtempe kaj malmultekoste. Eksterhejmaj komunikiloj transmisias informaron pere de rimedoj, kiaj AR reklamado , enormaj afi?oj , flugantaj aer?ipoj (signoj pendantaj el aviadiloj), signaloj a? budoj lokigitaj ene de kaj ekster busoj, komercaj konstrua?oj, vendejoj, sportaj stadionoj, metroo a? trajnoj, signaloj, a? e? ?ielskribado. [1] Presitaj komunikiloj transmisias informaron pere de fizikaj objektoj, kiaj libroj , bildliteraturo , gazetoj , ?urnaloj , a? bro?uroj . [2] Eventorganizado kaj publika parolado povas anka? esti konsiderataj formoj de amaskomunikiloj kun forta gravo ekzemple en politiko a? religio . [3]

La organizoj kiuj kontrolas tiujn teknologiojn, kiaj kinaj studioj, eldonentreprenoj, kaj radi- kaj televid-elsendejoj, estas anka? konataj kiel amaskomunikiloj. [4] [5]

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Libro presado en la 15-a jarcento
Ilustra?o por 1910-jara novelo de Jules Verne montrante sciencfikcian vidon pri amaskomunikado.

La amaskomunikiloj estas instrumentoj en konstanta evoluado. Tre probable la unua formo de komunikado inter homoj estis tiu de la signoj kaj signaloj uzitaj en la prahistorio , kies bildo en la kulturo estas la diversaj elmontroj de la prahistoria arto . La apero de la skribo kutime estas konsiderata kiel la komenco de la historio . De tiu momento, la ekonomiaj kaj sociaj ?an?oj grave kondi?is la naski?on kaj disvolvi?on de la diversaj amaskomunikiloj, de tiuj ligitaj al la skribo kaj ?ia ma?inigo ( presarto - 15a jarcento -) ?is la a?dovidaj rimedoj ligitaj al la epoko de la elektro (unua duono de la 20a jarcento ) kaj al la revolucio de la komputiko kaj la telekomunikado ( scienca-teknika revolucio a? tria industria revolucio -de la dua duono de la 20a jarcento -), ?iuj el ili estas esencaj por la malsamaj fazoj de la nomita procezo de tutmondi?o .

Gravaj datoj [ redakti | redakti fonton ]

Intencoj [ redakti | redakti fonton ]

La ?efa celo de la amaskomunikiloj estas teorie, ?uste, komuniki, sed la? ties tipo de idearo a? intenco povas speciali?i en: informi, eduki, transdoni, amuzi, formi opinion, instrui, kontroli, ktp. Evidente la bezonoj de la sendinto kaj de la ricevonto ne nepre kongruas: tiele la ricevanto kutime ser?as informon, dum la sendinto profitas tiun neceson por aldoni al tio sian propran komunikan bezonon a? intereson. Tio akri?as se konsideri, ke la ser?anto estas plej ofte privatulo, dum la elsendanto estas entrepreno , korporacio , ri?a posedanto, registaro ktp.

Memkompreneble, ?iu amaskomunikilo havas sian propran redakcian politikon, kiu reflektas la politikan tagordon de ?iaj posedantoj. La redakcia politiko elektas kion publiki kaj kio ne, je kio grado publiki la nova?on, kaj kiel priskribi la okaza?o. La politika tagordo povas esti ekonomia: ekzemple kapitalisma kontra? socialisma , politika: ekzemple dekstrema konservativismo kontra? maldekstrema liberalismo , naciisma , religia , aktivisma a? naturprotekta ktp.

Diversaj amaskomunikiloj [ redakti | redakti fonton ]

Brockhaus Konversations-Lexikon , germanlingva enciklopedio ( 1902 )

Libro [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Libro .

Libro estas kolekto de unu a? pli da skribitaj verkoj , kutime presita en papero kaj bindita por protekti kaj organizi la materialon enhavatan. Kiel tia, ili estas unu el la plej malnovaj formatoj de disvastigo de informoj, kiujn oni ankora? konservas. Unu specifa tipo de libro a? libraro, kiu ludas gravan rolon por la amaskomunikado, estas la enciklopedio .

?urnalo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ?urnalo .

La vorto ?urnalo aperas en la Fundamento nur en ekzerco pri prononcado, kaj ?ia senco ne estas difinita en la Fundamento. La Akademio de Esperanto ?in oficialigis per la 1-a Oficiala Aldono , kaj agnoskis ?in kiel fundamentan per la 8-a Oficiala Aldono . En la 1-a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de ?urnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj, kiuj egalas al taggazeto ( france ), gazeto , ia ajn perioda?o ( angle ), revuo ( germane kaj ruse ), taggazeto , taglibro ( pole ). La komuna trajto de ?iuj ?i sencoj estas gazeto , kio farus la vorton malnecesa duobla?o (?ar gazeto estas forte enradiki?inta kaj pli klare Fundamenta por tiu senco). PIV 2 atribuas al la vorto la francajn sencojn (taggazeto, taglibro, registrolibro).

Oni povus doni al la vorto pli ?eneralan sencon surbaze de la vorto ?urnalisto , kies senco estas pli ?enerala kaj pli kohera internacie; tiam ?urnalaro estus ?iaj ?amasinformiloj“ (ne nur presitaj kiel "gazetaro"). Tamen ?is nun tia uzo ne estas registrita.

Gazeto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gazeto .
Surstrata gazeto-vendejo kun internacia sekcio.

Gazeto estas perioda publikiga?o de konstanta grandeco (formato) kaj prezo , prezentanta ?iajn nova?ojn . Plej ofte gazeto enhavas anka? anoncojn , ekz. konati?ajn anoncojn , ofte literaturan tekston, eble krucvortenigmon a? ?akproblemon. Sinonimo estas perioda?o . Specialaj gazetoj estas:

  • Taggazeto  : gazeto kiu aperas plurfoje semajne (plej ofte ?iutage krom diman?e) kaj, la? la aperritmo:
  • Semajngazeto : gazeto kiu aperas unufoje semajne
  • Monatgazeto : gazeto kiu aperas unufoje monate
  • Revuo  : ampleksa gazeto aperanta malpli ol ?iutage, ofte dedi?ita al limigita temaro kaj ofte bunte ilustrita
  • Retgazeto : gazeto aperanta en Interreto kaj tie rekte legebla a? de tie el?utebla.

Kelkfoje oni uzas la vorton ?urnalo por taggazeto a? por revuo , sed pro la nefiksiteco de la signifo de ?i tiu vorto, ?i estas evitinda (vidu ?e ?urnalo ). Etimologie la vorto venas de nomo de monero ( gazetta ), kiu estis en Venecio la prezo de neregula publikiga?o, la unua aperinta en Italio, en 1536  : Gazetta di Venezia .

Taggazeto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Taggazeto .

Taggazeto estas gazeto kiu aperas plurfoje semajne , plej ofte ?iutage krom diman?e . ?i estas malpeza kaj for?etebla eldona?o, kutime presita sur malmultekosta papero, enhavanta nova?ojn pri variaj temoj. ?i tiuj temoj povas inkluzivi politikajn eventojn , krimojn , sportojn , opiniojn , veterprognozojn , kaj tiel plu. En multaj modernaj taggazetoj anka? pagitaj anoncoj kaj reklamoj prenas ampleksan lokon, fakte ?i konstituas la ?efan enspezon de la entrepreno. Nuntempe, taggazetoj estas unu el la ?efaj amaskomunikiloj en evoluintaj socioj, same kiel televido , radio kaj Interreto .

Revuo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Revuo .
Revuoj su la merkato ( 1988 )

Revuo a? magazino estas ampleksa gazeto aperanta malpli ol ?iutage kaj ofte dedi?ita al limigita temaro. Foje revuoj nomi?as "magazinoj", precipe kiam ili enhavas multe da bildoj. Revuoj tipe eldoni?as semajne , dusemajne, monate , a? trimestre , kun dato sur la kovrilo, kiu estas post la dato en kiu ?i reale estas eldonita (ekzemple presita monato: junio, eldono jam je la 20-a de majo). Ili ofte estas presitaj kolore kaj sur brila papero kaj ilustritaj per multaj bildoj.

La gazetoj ludis dekomence kaj ludas ankora? gravan rolon por la disvastigo kaj funkciado de Esperanto (vidu suben).

Bildliteraturo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bildliteraturo .
La strekado de komikso.

Bildliteraturo estas arto en kiu io esprimi?as per - kaj disvolvi?as la? - sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp).
Oni foje konsideras, ke bildliteraturo estas hibrido inter literaturo kaj belarto , t. e. teksto kaj bildoj kiuj kune esprimas ion, disvolvi?antan ofte la? tempo . Tamen ekzistas kelkaj specimenoj, kiuj tute ne entenas tekstojn, kio montras ke la ?efa eco ku?as en la bildoj kaj ties sinsekvo (en tio ?i pli parencas al kinarto).
?i estas la plej nova artospeco, sed se oni akceptas senskriban neolitikan arton kaj bild-ornamitajn Egiptajn hieroglifojn kiel ties praformojn, ?i apartenas al la plej malnovaj.

Moderna bildliteraturo, kun ties kohero inter teksto, bildo kaj kronologio , devenas de komiksoj (?ercaj, amuzigaj bildrakontoj) en Usonaj gazetoj de la 19-a jarcento , kiuj siavice estis pluevoluo de pli fruaj politikaj satirdesegnoj en kiu oni uzis tekstojn interne de la bildoj, kaj ?efe de pli praaj rakontoj sub formo de sinsekvoj de bildoj, sed kun teksto skribita aparte, kiel la Tapi?o de Bayeux a? la Epinal-bildoj .

Telefono [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Telefono .
Ornama kandela telefono ( 1910 )

La telefono estas mekanismo de telekomunikado desegnita por transsendi konversaciojn pere de elektraj signaloj. ?ar ?i utilas ?efe per rekta komunikado inter du komunikantoj kaj ne celas dekomence kolektivan ricevanton, ?i povas esti konsiderata neamaskomunikilo. Tamen ekde la moderna apero de po?telefono kaj la sendado de amasaj mesa?oj ?u sonaj ?u skribaj, tiu subite fari?is normala amaskomunikilo. Ties uzado ludis gravan rolon en diversaj sociaj kaj politikaj movadoj kaj okazinta?oj de la komenco de la 21a jarcento .

Telefono (kunmeta?o de la greklingvaj esprimoj τ?λε , t?le , "malproksima", kaj φων? , ph?n? , "vo?o") estas aparato por interkomuniki a?de kaj parole . Komunikadon inter telefonoj estigas telefoncentralo , al kiu telefonoj estas ligitaj diversmaniere: a? per konduktiloj , a? per radio . Historie, unue aperis konduktilaj telefonoj. Ili ?is nun estas plej stabilaj funkcie, sed devigas uzon en difinita fiksa loko.

Radio [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Radio (komunikilo)  kaj Radio .

Radio estas rektlinia brila strio, kiu eliras el lumanta korpo a? ?iu el la apartaj rektliniaj elsenda?oj de ?iu neluma fonto de energio, ka?zante la radiadon . Origine, radiodissendado estis nomata " sendrata telegrafado ", kio estis mallongigita al "sendrata" (angle "wireless") fare de britoj. La prefikso "radio-" en senco de transsendo estis unuafoje uzita en la vorto radiokonduktanto, kreita de franca fiziko Edouard Branly en la jaro 1897 , bazita sur la verbo verbo "radiadi" (latine, la signifo de radius estas "lumradio").

Kino [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kino .

Kino (vorto oficiala) estas arto de kinematografio (el la greka kinema - movo kaj grafein - skribi). Dum kinematografio estas resuma nomo por ?iuj agadoj rilataj al kamerao , filmo kaj filmado (produktado de filmoj, metodoj kaj procedoj de filma tekniko, organizado de distribuo, vendado). Kameraado estas fako pli speciala rilatante al la laboro de kameraisto . Kinematografio estas uzata anka? pri filmoj kaj registrado de rapidaj movoj kun alta bilda frekvenco (ekz. esplorado de eksplodoj). La kino estas la ?efa arto por la 20a jarcento kaj ?i i?is nomata la sepa arto .

Televido [ redakti | redakti fonton ]

Televidilo kun anteno ( 1926 )
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Televido .

Televido (mallongigo: TV ) estas telekomunika sistemo, per kiu eblas sendi movi?antajn bildojn kaj sonojn trans distanco. Etimologie, ?i estas hibrida vorto , devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas").

Germana televidilo de la 1958-a jaro

La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomi?as televidilo . Al televido rilatas verboj spekti kaj zapi .

Interreto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interreto .

Interreto estas metodo de interkonektado de retoj de komputiloj pere de aro de protokoloj nomitaj TCP/IP . Interreto (nomita unue anglalingve kiel Internet ) estas tutmonda alirebla sistemo de komputilaj retoj , kiu transsendas datumojn la? Interreta Protokolo kaj multaj aliaj protokoloj . ?i konsistas el miloj da pli malgrandaj komercaj , organizaciaj, akademiaj , registaraj , kaj personaj komputilaj retoj. ?i portas diversajn informojn kaj servojn, kiel retpo?ton , retbabilon , kaj la interligitajn retpa?ojn kaj aliajn dosierojn de la Tut-Tera Teksa?o . Pli ?enerale, interreto (minuskle) estas iu aro de interkonektitaj komputiloj.

Blogoj [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Blogo .

Blogo (anka? nomata reta taglibro a? retlogo ) estas reta raporto fare de persono. Blogoj estas lokitaj en la Interreton kaj preska? ?iam en la TTT . Blogoj enhavas liston de eroj (bloga?oj a? blogeroj), kiuj ordinare estas ordigitaj de plej nova ?is plej malnova kaj temas pri la ?atokupoj , religio , politikaj , kredoj, okupo, ktp de la bloganto. Blogoj kutime, sed ne ?iam, permesas por legantoj komenti pri la eroj.

Blogo ordinare estas havebla en TTT-pa?o kaj RSS -a kanalo, tamen ne ?iuj RSS-aj kanaloj estas blogoj. Ekzistas multaj programoj por krei blogojn per PHP a? Perl kune kun SQL . Se oni ne havas konekton al TTT-ejo, kiu havas tiujn, anka? ekzistas gastigaj servoj kiel LiveJournal a? ?angalo.com .

RSS [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RSS .

RSS estas te?niko , kiu ebligas al la uzanto aboni la enhavon de iu retpa?aro . La nomo naski?is en la angla lingvo kiel mallongigo de Really Simple Syndication ("vere simpla abonrilato "). En Esperanto, la mallongigo klarigeblas kiel Retej-Stata Sciigo .

La novaj enhaveroj povas esti a?tomate el?utitaj al la komputilo a? aliaj iloj de la aboninto tuj post la publikigo. Tiel la aboninto ?iam ricevas la plej novajn informojn kaj ne devas regule viziti la interesajn retpa?ojn por kontroli. RSS-aj funkcioj estas pli kaj pli enkonstruataj en programoj, kiel ekzemple retpo?taj programoj a? retumiloj (ia. Firefox , Safari ). La abono tamen ne povas nur konsisti el nura teksto. La uzado en podkasto montras, ke oni anka? povas tiel aboni a?dvida?ojn. La disponigo en formato RSS estas nomita "RSS-fluo" a? abonfluo. La RSS-te?niko plejparte venkis pro blogoj , ?ar jam tre frue ekzistis RSS-fluoj por la blogafi?oj. ?ar RSS estas norma formato, oni povas anka? ma?ine prilabori ?in kaj enmeti ?in en aliajn retpa?ojn. Ekzemplo por tio estas www.startu.net. La? te?nika vidpunkto RSS estas familio de XML -bazitaj dosierformatoj. Ekzistas kelkaj versioj de RSS: 0.9x, 1.0 kaj 2.x, la lasta reprezentas provon stabiligi la normon.

Vikipedio ebligas per RSS sekvi la lastajn ?an?ojn de artikoloj: vidu ligilon en la pa?o Lastaj ?an?oj .

Podkasto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Podkasto .
La podkasto Serial funkcianta pere de podkastilo.

Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto podcast ) estas programo eldonita per la Interreto , en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni pu?kanalon kaj ricevi la novajn sonajn a? videajn dosierojn a?tomate. ?i estas esence blogo , kies (?efaj) publika?oj estas el?uteblaj sondosieroj, aboneble listigataj per RSS a? simila protokolo. Tiu ?i tekniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn radio - kaj televido -programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj elsenda?oj, kiuj aperas nur en podkasta aran?o, dum la neoriginalaj estas ekzemple elsendoj (jam elsenditaj) duume elsenditaj en podkasta formato.

Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' programaro , kiu periode ser?as kaj ricevas novajn materialojn. Poste ?i povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ?i; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el iPod (muzikaparato de la firmao Apple ) kaj 'broadcast' (disa?digo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ?iu muzikaparato a? komputilo kapabla ludi la koncernan datenaran?on (plejofte tio estas MP3 , sed anka? la pli novaj Ogg/Vorbis kaj AAC ) povas a?digi sonajn podkastojn. ?irka? 70% de la a?skultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.

Po?telefono [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Po?telefono .
Evoluo de po?telefonoj, al komencaj sa?telefonoj .

Po?telefono (a? ?eltelefono la? ReVo ) estas malgranda, portebla telefono kun ?argebla akumulatoro . La po?telefona sistemo bazi?as sur bazaj stacioj, kiu ordinare havas antenan maston a? estas lokitaj sur alta konstrua?o. ?iu stacio provizas t. n. ?elon kun diametro de kelkaj kilometroj (pro tiuj ?eloj kelkaj nomas po?telefonon "?ela telefono"). Po?telefono, kiu trovi?as en tiu ?elo, povas kontakti la stacion kaj registri?i tra ?i. Kiam iu vokas la numeron de tiu po?telefono, la stacio respondas kaj peras la vokon al la po?telefono.

Po?telefonoj komunikas kun stacioj per mikroondoj kaj uzas sendopovon inter 100 mW kaj kelkaj vatoj . Tiu mikroradiado povas per varmigo, eble anka? alimaniere, influi la histon de homa korpo. Tial kelkaj homoj timas, ke la uzo de po?telefonoj malutilas la sanon. Estas rekomendinde, ne senbezone altigi la sendopovon, ekzemple per telefonado en fermita a?to sen ekstera anteno.

Modernaj po?telefonoj kutime havas multajn aliajn funkciojn ol nuran telefonadon. Multaj homoj ?efe uzas siajn po?telefonojn por sendi tekstmesa?ojn ( SMS ). Kelkaj po?telefonoj povas anka? sendi bildmesa?ojn ( MMS ), kaj multaj aparatoj inkluzivas ilojn kiel kalkulilon , alarmon , kalendaron , kaj e? fotilon , videokameraon a? biradan (navigadan) sistemon . Normala funkcio estas anka? modemo por uzi Interreton rekte de la po?telefono a? de kutima komputilo uzante la po?telefonon kiel modemon (per GPRS a? alimaniere). Ekzistas anka? aparta te?nologio WAP , kiu ebligas montri speciale faritajn kaj plisimpligitajn retpa?ojn sur la ekrano de po?telefono. Tute flanka afero ?e multaj po?telefonoj estas diversaj amuza?oj kiel komputilaj ludoj , radio kaj muzikludilo. La modelo N-Gage de Nokia fakte pli estas ludma?ino ol telefono. ?enerale eblas diri, ke nunaj po?telefonoj pli similas po?komputilon .

Aparatoj, kiuj senka?e havas trajtojn de po?komputilo ( operaciumo , procesoro , ?iparo de vidiga sistemo, tu?ekrano , aldona programaro ktp) fakte simple konsidereblas "pli modernaj" po?telefonoj ol la unuaj modeloj el la 1990-aj jaroj. Ofte ili estas nomataj "plurfunkciaj po?telefonoj", foje koncize sa?telefonoj .

Profesioj rilataj al amaskomunikiloj [ redakti | redakti fonton ]

?urnalismo [ redakti | redakti fonton ]

?urnalistoj dum intervjuo al Vladimir Putin en majo 2002 .

?urnalismo estas la fako kolekti, analizi, certigi kaj prezenti informon rilate al nova?oj , tendencoj , modoj , aferoj kaj personoj . Tiuj kiuj praktikas ?urnalismon estas konata kiel ?urnalistoj .

?urnalismo orientita al nova?oj estas foje priskribitaj kiel "unua aspra skizo de historio" (atribuita al Phil Graham ), ?ar ?urnalistoj ofte registras gravajn okaza?ojn, produktante artikolojn pri nova?oj en mallonga etendo. Kvankam sub premado por esti la unua kiu donas la informon, la gazetaraj organizoj kutime eldonas, redaktas kaj pruvokorektas siajn informojn anta? publikigo, aldonante al la normoj por akurateco de ?iu organizo, kvaliton kaj stilon. Multaj organizoj de nova?oj postulas fierajn tradiciojn por teni la registarajn funkciulojn kaj instituciojn alireblajn al la publiko, kvankam la kritikistoj de amaskomunikiloj vekis demandojn pri kial la gazetaro mem kongruas kun la normigoj de la vere profesia ?urnalismo.

Publika informado [ redakti | redakti fonton ]

Publika informado (a? anka? Publikaj rilatoj ) estas la arto, tekniko kaj scienco administri komunikadon inter organizo kaj ties ?losila publiko por konstrui, administri kaj elteni sian pozitivan bildon. Ekzemploj povas esti la jenaj:

  • Entreprenoj uzas merkatigan publikan informadon por esprimi informaron pri la produktoj kiujn ili fabrikas kaj vendas a? pri la servoj kiujn ili havigas al eblaj konsumantoj por subteni siajn vendoklopodojn. Tipe, ili subtenas vendojn en mallonga kaj longa da?ro, establante kaj polurante la markon de la korporacio por forta, plii?anta merkato .
  • Entreprenoj uzas anka? publikan informadon kiel vehiklo por atingi le?ofarantojn kaj aliajn politikistojn, ser?ante favoran traktadon pri impostado, regularo, kaj aliaj aferoj, kaj ili povas uzi publikan informadon por montri sin kiel brilaj dungantoj, en subteno de hom-rimedaj dungoprogramoj.
  • Neprofitcelaj organiza?oj , kiaj lernejoj kaj universitatoj, hospitaloj, kaj agentejoj de homaj kaj socialaj servoj, uzas publikan informadon en subteno de konsciigaj programoj, financaj programoj, staban dungado , kaj por pliigi patronecon de ties servoj.
  • Politikistoj uzas publikan informadon por allogi vo?donojn kaj akiri monon, kaj, kiam oni sukcesas je balotado, por helpi kaj defendi sian servon en posteno, rigarde al la venontaj elektoj a?, je la fino de politikista kariero, al sia heredo kaj memoro.

Eldonado [ redakti | redakti fonton ]

Eldonado estas la industrio rilata al la produktado de literaturo a? informo ? nome aktiveco fari informadon disponebla por publika atingo. En kelkaj okazoj, a?toroj povas esti siaj propraj publikigantoj.

Tradicie, la termino referencas al la distribuado de presitaj verkoj kiaj libroj kaj gazetoj . Je la alveno de la ciferecaj informosistemoj kaj de la Interreto , la konsidero de eldonado etendi?is por inkludi retejojn , blogojn , kaj simile.

Kiel negoco , eldonado inkludas la disvolvigon, merkatadon , produktadon , kaj distribuadon de ?urnaloj, gazetoj, libroj, literaturaj verkoj , muzikaj verkoj , softvaro , kaj aliaj verkoj kiuj temas pri informado.

Eldonado estas anka? grava kiel le?a koncepto ; (1) kiel la procezo havigi formalan informon al la mondo pri grava intenco, por ekzemplo, geedzi?o a? eniro en bankroto, kaj; (2) kiel la esenca anta?kondi?o esti kapabla plendi kalumniadon; tio estas, la koncerna teksto devi esti publikigita (pro la " respondrajto ").

Programara eldonado [ redakti | redakti fonton ]

Softvara publikisto estas eldonista kompanio en la softvara industrio kiu funkcias inter la softvara disvolviganto kaj la distribuisto . En kelkaj kompanioj, du a? la tri el tiuj roloj povas esti kombinitaj (kaj tiele, povas esti en unusola persono, ?efe en la okazo de propaga?o ).

Softvaraj publikistoj ofte rajtigas softvaron el disvolvigantoj kun specifaj limigoj, kiaj tempolimo a? geografia regiono. La terminoj por tia rajtigo varias enorme, kaj estas tipe sekretaj.

Disvolvigantoj povas uzi publikigistojn por atingi pli grandajn a? eksterajn merkatojn, a? por eviti fokuson al merkatigo. A? publikigistoj povas uzi disvolvigantojn por krei softvaron por trafi necesan merkaton kiun la publikigisto estis identiginta.

Reklamado [ redakti | redakti fonton ]

Reklama?o (angle) de la Encyclopaedia Britannica (1913).
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reklamo .

Reklamo estas disvastigata informo , kiu instigu homojn fari ion, plej ofte a?eti iujn varojn a? servojn . Sed anka? ekzistas socia reklamo, kiu celas specifan konduton. Preska? samsignifa estas varbado.

IKEV difinas reklamon jene: "reklamo estas influado sur la publiko a? difinitaj grupoj per diversspeca publikigado kaj/a? aliaj rimedoj kun la celo stimuli la vendon de difinitaj varoj a? servoj ". [6]

Kritikoj al la amaskomunikiloj [ redakti | redakti fonton ]

Nuntempe la ?efa problemo rilate ilin estas ilia koncentrigo en malmultaj ampleksaj " imperioj " kaj ties posedo fare de financaj potencoj, anka? pli-malpli politike orientitaj la? siaj interesoj. Tio estas ofte denuncata kiel malkongruanta kun demokratio, kaj libero kaj reprezenteco de la opinioj.

Citaĵo
?  Ni provu konscii?i, kio amaskomunikiloj estas kaj kiel funkcias. Al anonima homamaso de akceptantoj ili portas mesa?on pere de granda nombro da identaj kopioj en la formo de presitaj ekzempleroj, magnetaj kopioj, filmkopioj, flugfolioj, afi?oj, anka? pere de signaloj radioelsenda, televida, interreta. La rimedoj de amasa komunikado estas verdire monologaj, nur en unu direkto ili rapide disvastigas informojn, kaj disvastigas anka? amaskulturon. Ili helpas eliminadi diferencojn inter urboj kaj vila?oj, inter klera elito kaj amaso. Aliflanke, ili (la plimulto de ili) estas konsiderataj anka? rimedo de ?enerala manipulado, ka?zo de malseriozigo kaj vulgarigo de homaj pensoj kaj sentoj, la ?efa vastiganto dekonsuma pensmaniero. Ili signife partoprenas la evoluon de t.n. amasa konsuma socio , karakteriza por la unuecigita mondo .( Jan Werner ) [7]  

En ?urnalista etiko kaj amaskomunikila etiko , la termino " vido el nenie " priskribas specon de falsa ne?traleco, per kiu ?urnalistoj erarigas la publikon, kreante la impreson, ke kontra?aj partioj de afero havas egalan ?ustecon kaj validecon, e? kiam la vero a? malvero de la asertoj de la partioj estas reciproke ekskluzivaj kaj kontroleblaj per diligenta esploristo. La amaskomunikila kritikisto kaj profesoro pri ?urnalismo Jay Rosen estas rimarkinda uzanto de la termino kaj kritikanto de la praktiko, kaj Rosen mem pruntis la terminon el la libro el 1986 "La vido el nenie" de la filozofo Thomas Nagel .

  • 27.11.1976: Premiero de la satira usona filmo Network pri amaskomunikiloj

Esperanto-amaskomunikiloj [ redakti | redakti fonton ]

La historio de amaskomunikiloj estas paralela al la historio de Esperanto mem. La unua apero de Esperanto okazis per publikigo de libro, la t.n. Unua Libro . Balda? aperis la unua gazeto, kaj dum la unuaj jardekoj la disvastigo de la lingvo ?uldi?is al la amaskomunikiloj.

Nuntempe ekzistas granda varieco de Esperanto-gazetoj kaj de libroj. Ekzistas ?. deko da radiostacioj , kiuj elsendas kelkfoje en Esperanto, kutime iuj landaj a? de regionaj stacioj. La uzo de televido estas multe pli sporada, kaj nuntempe preska? nur reta.

Granda parto da la nuntempaj Esperanto-gazetoj estas eldonataj de UEA a? de ties membroorganizoj ( TEJO kaj la landaj asocioj) a? ali?intaj fakorganizoj ( ILEI , ktp). Tiuj organizoj el la UEA-strukturo eldonas ?. 90 % de la Esperanto-gazetoj, se oni kalkulas la eldonkvanton. Ekster la UEA-strukturo estas nur tre malmultaj gazetoj - ekzemple Sezonoj eldonas la jenajn " La Ondo de Esperanto ", LF-koop eldonas " Heroldo de Esperanto ", " Literatura Foiro " kaj " Femina ", SAT eldonas " Sennaciulo "-n.

Tre ofte la gazetoj ne traktas politikajn temojn de ekster Esperantujo; kutime anka? nur malofte ceterajn temojn de ekster Esperantujo. Pli malpli solaj esceptoj estas la gazetoj de SAT kaj la revuo Monato , kiun ekde 1988 eldonas Flandra Esperanto-Ligo . Politikaj temoj aperas do preska? nur en SAT-gazetoj kaj en Monato.

Esperantlingvaj podkastoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. "Mass Media". [1] Alirita la 28an de Novembro, 2011.
  2. Riesman et al. (1950) ?. 2 p.50
  3. Manohar, Uttara. "Different Types of Mass Media" (Diversaj tipoj de amaskomunikiloj). Buzzle.com. [2] Arkivigite je 2011-11-14 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de Novembro, 2011.
  4. "Mass media", Oxford English Dictionary, reta versio Novembro 2010
  5. Potter, W. James (2008). Arguing for a general framework for mass media scholarship. SAGE. p. 32. ISBN 978-1-4129-6471-5 . [3] Alirita la 1an de Januaro 2017.
  6. Muniksma, F. (1990) International Businessn Dictionary in eleven languages ? Internacia komerca-ekonomia vortaro wn dekunu lingvoj. ?ina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub a?spico de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)
  7. Jan Werner, Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado [2011] en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj , diversaj a?toroj, UEA , Roterdamo , 2015. ISBN: 9789290171232. 271 pa?oj. Pa?o 127.

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Blanchard, Margaret A. (1998). History of the mass media in the United States: an encyclopedia. Fitzroy Dearborn. ISBN 978-1-57958-012-4 .
  • Bosch, Frank. Mass Media and Historical Change: Germany in International Perspective, 1400 to the Present (Berghahn, 2015). 212 pp. online review
  • Cull, Nicholas John, David Culbert kaj David Welch, eds. Mass Persuasion: A Historical Encyclopedia, 1500 to the Present (2003) 479 pp;
  • Folkerts, Jean and Dwight Teeter, eld. Voices of a Nation: A History of Mass Media in the United States (5a Eldono, 2008)
  • Fourie, Pieter J. (2008). Media Studies: Media History, Media and Society. Juta and Company. ISBN 978-0-7021-7692-0 .
  • Hacker, Violaine ≪ Citoyennete culturelle et politique europeenne des medias: entre competitivite et promotion des valeurs ≫, Nations, cultures et entreprises en Europe, sous la direction de Gilles Rouet, Collection Local et Global, L’Harmattan, Paris, pp. 163?184
  • Lorimer, Rowland & Scannell, Patty (1994). Mass communications: a comparative introduction. Manchester University Press. pp. 26?27. ISBN 978-0-7190-3946-1 .
  • Martin, James B. (2002). Mass Media: a bibliography with indexes. Nova. ISBN 978-1-59033-262-7 .
  • Ross, Corey. Mass Communications, Society, and Politics from the Empire to the Third Reich (Oxford University press 2010) 448pp, on Germany
  • Vaughn, Stephen L. , eld. Encyclopedia of American Journalism (2007)
  • Vipond, Mary (2000). The mass media in Canada. James Lorimer & Company. p. 88. ISBN 978-1-55028-714-1 .
  • Wilke, Jurgen (2011). Media Genres. Institute of European History.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.