El Vikipedio, la libera enciklopedio
LF-koop
estas la oficiala mallongigo de Kooperativo de
Literatura Foiro
, fondita en
La Chaux-de-Fonds
(Svislando) la
30-an de majo
1980
, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.
LF-koop estis la natura evoluo de la unuaj dek jaroj de
Literatura Foiro
. La revuo, fondita en
Milano
(Italio) de la literatura rondo
La Patrolo
en junio 1970, etendis sian aktivecon al aliaj bran?oj: libro-eldonado, teatro, literaturaj konkursoj. La kresko de la aktiveco kaj la multi?o de la aktivuloj en internacia kampo ka?zis la bezonon fondi entreprenon sen profita celo, la? la svisa juro, sub la prezido de
Tazio Carlevaro
, la lasta Patrolestro.
LF-koop, kies simbolo estas kvinpetalo, havis komence kvin fakojn:
- gazetfako, kiu produktis ?is ses gazetojn samtempe,
- librofako,
- kongresfako,
- bendofako,
- literatura premio “
La Verko de la Jaro
?.
Aldoni?is poste la produktado de filmoj, la teatrofako, la prizorgo de sta?ejoj ? el kiuj la unua estis La
Kvinpetalo
en Francujo.
Post Tazio Carlevaro (1980-1985) prezidis
Giorgio Silfer
(1985-1997),
Marc Hiltbrand
(1997-2008),
Perla Martinelli
2008-2018,
Marie-France Conde Rey
de 2018 ?is nun.
LF-koop estas ver?ajne la unusola entrepreno en
Esperantujo
nomebla plurmedia. ?ia ?efa produkto estas nuntempe
Literatura Foiro
. En 1998 ?i ali?is al la Pakto por la
Esperanta Civito
, kaj en tiu konsorcio ?i estas unu el la plej influaj establoj.