El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Hermann FALTIN
(
latve
Hermanis Aleksandrs Faltins
; naski?inta la
24-an de decembro
1819
[1]
en
Liep?ja
, mortinta la
8-an de novembro
1899
en
Wiesbaden
) estis
baltgermana
juristo, liberala politikisto, reformisto kaj redaktisto.
Post studo de jursciencoj ?e la Imperiestra
Universitato de Tartu
li ekde?oris por la
kurlanda
supera kortumo. Inter 1853 kaj 1881 li estis municipkonsiliano de
Rigo
kaj ?efo de la Granda gildo en Rigo. En sia skriba?o
Uber den Anzeigenbeweis in Livland
(1857) li ege kondamnis torturadon. Kiel delegito riga ?e Centra justickomisiono (1864) li enga?i?is pri la kondamo la?
indicoj
kio anta?enpu?is la forigon de torturado en la
rusia
le?aro.
Ekde 1853 Faldin estis direktoro kaj inter 1886 kaj 1894 prezideanto de la fervojlinioj inter Rigo kaj
Daugavpils
respektive Rigo kaj
Tukums
. Li anka? reklamis por konstrui linion inter Rigo kaj
Jelgava
. Krome li kunfondis la gazeto "Baltische Monatsschrift" kiun li anka? kun aliaj redaktistis. Tie li skribis ?efe pri politikaj kaj ekonomiaj temoj.
En la jaro 1852-a li promocii?is je kolegia asesoro kaj reicevis en 1858 malhelan bronzan medalon en memoro je
Krimea milito
(1853-1856). En 1877 oni alju?is al li la heredan honorcivitanecon de Rigo. En 1882 Faltin, post la ricevo de Vladimiro-ordeno, autxomate i?is nobelo (registri?o en al 16.2.1883 fare de la
livlandaj
a?toritatoj).
Liaj gepatroj estis la bestokuracisto Johann Friedrich Leopold Faltin kaj de grafino Juliane Dorothea von Vietinghoff (1796-1866). Lia frato estis la evangelia misiisto
Rudolf Faltin
.
- Uber den Anzeigebeweis in Livland nach der Theorie und Praxis
. Rigo kaj Leipzig, Dresden, 1857.
- Die Reform der Rechtspflege in den Ostseeprovinzen
. (Speciala presita?o je "Baltische Monatsschrift"), Rigo 1863