![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ea/Disambig-dark.svg/25px-Disambig-dark.svg.png) | ?i tiu artikolo temas pri la plej fama akropolo. Por difino rigardu la pa?on
Akropolo
.
|
Akropolo de
Ateno
(
antikve-greke
?κρ?πολι?
[1]
;
greke
Ακρ?πολη Αθην?ν
) estas malnova
citadelo
, kiu estas ver?ajne la plej konata
akropolo
en la mondo. Akropolo estis konstruita en
antikvo
, precipe inter la 13-a kaj 5-a jarcentoj a.K. kaj estis dum longa tempo politika, religia kaj kultura centro de la
antikva Grekio
. Monumenta konstrua?o situis sur ?arakteriza roka monteto kaj kune kun sia ?eftemplo
Partenono
?i ?is nun kreas la ?efan dominanton de la urbo. Pro sia eksterordinara historia valoro ?i estis en la jaro 1987 listigita en
Mondan hereda?on de Unesko
[2]
.
Akropolo de nordokcedonto
Partenono
Sur atentokapta monteto ver?ajne staris jam en la duono de 2-a jarmilo a.K. mikena burgo (megarono) kun sidejo de la re?o kaj temploj kaj ?irka? la roksupro ekestis masiva murego 750 m longa kaj diversloke e? 10 m alta. En la duono de la 6-a jarcento a.K. ?i tie ekestis templo de la diino
Atena
kaj fine de la sama jarcento t.n. Malnova templo (
Archaios naos
). Post venko en
Batalo de Maratono
(j. 490 a.K.) estis la supra plata?o ebenigita per 8 mil dutunaj kalk?tonaj blokoj el
Pireo
kaj sur ?i konstruita t.n. Pli malnova Partenono. Kiam la urbon konkeris kaj dezertigis
Persoj
en la jaro 480 a.K., la templojn elbruligis kaj detruis. Ruinoj de la malnovaj konstrua?oj estis deponitaj en profundajn kavojn sur norda flanko de Akropolo, kie nun estas la plej grava ar?eologia trovejo.
Post Persaj militoj Akropolo jam servis nur por religiaj celoj, sed en Partenono estis anka? la urba trezorejo. La ?efaj konstrua?oj de nuna Akropolo -
Partenono
,
Ere?teiono
,
Propileo
kaj pluaj ekestis en tempo de
Periklo
(460-430 a.K.) sub gvidado de skulptisto
Fidio
kaj ar?itektoj Iktinos kaj Kallikratos
[3]
. ?is la jaro 432 a.K. estis konstruita anka? la okcidenta pordego kun kolonaro (Propileo), nelonge post tio
Templo de Atena Nike
, Braureiono kaj vico da aliaj konstrua?oj, post kiuj restis nur spuroj
[4]
[5]
.
En la romia tempo ekestis vico da pliaj konstrua?oj sur piedo de Akropolo kaj sur
Agoro
. En bizanca tempo estis Partenono rekonstruita en bazilikon konsekritan al
Virgulino Maria
kaj Akropolo servis anka? kiel citadelo. De la krucmilitoj (de la jaro
1208
) lo?is en Propileo atena duko. Post konkero de
Ateno
fare de
Turkoj
en la jaro
1456
estis Partenono aliformita en moskeon kun alkonstruita mosketuro, en propilea palaco lo?is urba gubernatoro kaj Ere?teiono estis uzata kiel
haremo
. Grandajn dama?ojn suferis Akropolo fine de la 17-a jarcento, kiam ?ielfajro bruligis deponejon de pulvo en Partenono, kaj en la jaro
1687
?i tiu deponejo eksplodis pro alpafado de venecianoj. Ruinigon kompletigis brita ambasadoro en
Konstantinopolo
lordo Elgin, kiu post la jaro
1801
plejparton da senmankaj reliefoj transportigis en
Londonon
.
Balda? post ekesto de la memstara
Grekio
estis Akropolo proklamita rezervejo kaj ?iuj mezepokaj kaj novepokaj konstruoj kaj rekonstruoj estis forigitaj. Sed ?e rekonstruoj oni faris vicon da eraroj, do nur de la jaro
1980
oni realigas akuratan rekonstruon de la tuta Akropolo. Riparo de la Eri?teiono estas finita, riparo de Propileo estas en ferma stadio, dum riparoj de Partenono da?ros ankora? vicon da jaroj. En la jaro
2009
estis sude de Akropolo malfermita nova ar?eologia muzeo, kie estas konservitaj trova?oj el Akropolo kaj ?irka?o, aparte multaj ar?aikaj skulpta?oj el la anta?perikla tempo, ceramika?oj kaj en la supra eta?o fidela modelo de tuta kornico de Partenono, inkluzive de la zono de famaj Fidiaj
metopoj
. Sed grandparte tio kompreneblde estas nur ver?kopia?oj de originoj konservitaj en
Brita Muzeo
en Londono.
Antikva Akropolo
(Klarigo de la numeroj estas en teksto)
Akropolo estas okulfrapa roko en la centro de Ateno kun area?o proksimume 3 ha, kies plata supro estas en altitudo 150 m s.m. La origina roko estis ?irka?barita per masiva murego el grandaj priskulptitaj kvadro?tonoj kaj la supro estis preska? ebenigita. La ?efa enirejo en Akropolon gvidas el okcidento per ?tuparo en Propileon (5), fragmenta enirdomo kun kolonoj kaj kvin pordegoj. ?e la suda rando de la plata?o estas anta? ?io templo de
Atena
, do
Partenono
(1), en la sudokcidenta angulo estas resta?oj de la
Templo de Atena Nike
(6), Ele?siniono (7), sanktejo de
Artemiso
Bra?rionio (8) kaj ?alkotekoj (9). ?e la norda rando de la plata?o staras la dua plej granda templo
Ere?teiono
(3) kaj restoj de ceteraj konstrua?oj: Pandroseiono (10), Areforiono (11), altaro de Atena (12) kaj sanktejo de Dio Polieo (13). Inter Parthenono kaj Ere?teiono iam staris la Malnova templo (2) kaj en sudorienta angulo de la plata?o Pandiono (14).
El konstrua?oj apud la suda akropola montpiedo oni devas mencii pri bone konservita Odeono de
Herodes Attikus
(15), kolonaro de
E?meneo
(16), resta?oj de
Asklepia
sanktejo (17), teatro de
Dionisio Ele?tero
(18) kaj Odeono de
Periklo
(19). ?e la nordokcidenta montpiedo estas malnova
agoro
, kie oni per Panatenaja vojo preter
Areopago
ascendis en Akropolon.
En la kvina kanto de la verko de
Abel Montagut
nome
Poemo de Utnoa
okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikura?igu la malfortigitan Utnoan (nome la ?efrolulo
Noa
) pere de la drogo
ano?do
. Inna malsupreniras kaj liveras ?in al Noa. Je ties efiko aperas anta? li la poeto
Valmikio
kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ?in, nome, en Azio, el
?ina Murego
al insulo
Srilanko
. Poste aperas la japana pentristo
Hokusajo
kiu siavice montras aliajn mirinda?on el
Azio
. Kaj poste venas la vico de
Fidiaso
, kiu montras mirinda?ojn el
E?ropo
. Jen kiel oni prezentas la Akropolon:
- Ili spirfluge venas super multhoman
Atenon
,
- kie la
Partenono
en
Akropolo
sublimas
- kun di-statuoj flankaj kaj la frontonoj aludaj.
- Jen
Atenea Templo
, jen
Dioniza Teatro
,
- sur roko el?izita, l'
Erektejono
voluta
- kun nobla kolonaro de l'
Kariatida Portiko
.
- Muregoj, monumentaj pordoj, triumfaj arka?oj
- kaj temploj ?irka?staras la
Telesterjon
unikan.
[6]