한국   대만   중국   일본 
Adolphe Robert - Vikipedio Saltu al enhavo

Adolphe Robert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolphe Robert
Persona informo
Naskonomo Ernest Adolphe Robert
Naski?o 17-an de januaro 1833 ( 1833-01-17 )
en Melun
Morto 23-an de decembro 1899 ( 1899-12-23 ) (66-jara?a)
en 12-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
?tataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto
biografo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Dictionnaire des Parlementaires francais de 1789 a 1889
v ? d ? r

Ernest Adolphe Robert estis franca historiisto kaj biografisto naski?inta la 17-an de januaro 1833 en Melun [1] , kaj mortinta la 23-an de decembro 1899 en la 12-a arondismento de Parizo [2] .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Adolphe Robert partoprenis unu el la ribeloj, kiuj sekvis la pu?on de la 2-a de decembro 1851 fare de Louis-Napoleon Bonaparte . Li estas menciita kiel membro de la ribeluloj en Clamecy . Ju?ita anta? militista escepta tribunalo, li estis enkarcerigita en Nanto , kie li sukcese eskapis por fu?i direkte al Anglio .

La 6-an de aprilo 1863 , li tamen estis arestita en Bulonjo-?e-Maro , kaj devis prezenti sin anta? la loka pena tribunalo la 10-an de junio pro la jena motivo : ≪  Enkonduko en Francion de granda nombro de ekzempleroj de anonima bro?uro titolita "Letero al Kuglo", incitante malamon kaj malestimon de la imperia registaro, kaj la murdon de Lia Mo?to la Imperiestro, intrigoj kaj komplotoj kondukitaj kaj interne kaj eksterlande, cele al la maltrankviligo de publika paco  ≫.

Adolphe Robert konfesis uzi falsan identecon okaze de sia aresto, sed anka? la propravolan enkondukon en Francio de tiuj presa?oj, kiujn li ka?is en la duobla fundo de lia voja?a kofro. Li estis kondamnita al du jaroj de enkarcerigo [3] .

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

Adolphe Robert estas, kune kun Gaston Cougny , unu el la a?toroj de la 5-voluma Vortaro de la francaj parlamentanoj ( france Dictionnaire des parlementaires francais ) (Parizo, Edgar Bourloton, 1889-1891.).

Li cetere kunlaboris al la verkado de historia kaj biografia vortaro de la franca revolucio kaj de la Unua Imperio ( france Dictionnaire historique et biographique de la Revolution et de l'Empire) fare de Jean-Francois Robinet .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]