한국   대만   중국   일본 
Abraham - Vikipedio Saltu al enhavo

Abraham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham
Biblia persono
homa biblia persono
Verko 1-a epistolo de Petro
1-a libro de la Re?oj
2-a libro de la Kroniko
2-a libro de la Re?oj
Agoj de la Apostoloj
Libro de Danielo
Readmono
Libro de Ester
Libro de Je?ezkel
Epistolo al la galatoj
Epistolo al la hebreoj
Libro de Jesaja
Epistolo de Jakobo
Libro de Judit
Evangelio la? Johano
Libro de Josuo
Libro de Jeremia
Evangelio la? Luko
Levidoj
Evangelio la? Marko
Libro de Mi?a
Evangelio la? Mateo
Nombroj
Libro de Ne?emja
Psalmaro
Epistolo al la romanoj
Sira?
Libro de Tobit
Midrash Rabba
Tanhuma
Iam anta?e... La homo
The Bible: In the Beginning...
Abraham
The Cave
Libro de Mormono
Kuando el Rey Nimrod
Libro de Abrahamo
Korano
Genezo 24
Genezo 25
Genezo 26
Genezo 28
Genezo 31
Genezo 32
Genezo 35
Genezo 48
Genezo 14
Informoj
Eble sama Abrahamo en Islamo
Sekso vira
Nacieco sen valoro
Religio sen valoro
Poseda?o Eliezero
Lo?loko Kanaano , Mezopotamio
Okupo pa?tisto ? father of faith ? profeto
Patro Tera?
Patrino Amasla
Gefratoj Na?or ? Haran ? Sara
Edzo/Edzino Sara ? Hagar ? Ketura
Infanoj I?mael ? Isaak ? Zimran ? Jok?an ? Medan ? Midjan ? Ji?bak ? ?ua? ? Bakol
v ? d ? r
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Fala?oj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
A?kenazoj · Sefardoj · Mizra?oj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Hala?a · Le?aro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
?asidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tana?o · Mi?no · Talmudo · Midra?o
Tosefta · Mi?ne Tora · ?ul?an Aru?
Siduro · Ma?zoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ?alom · Pidjon ha-ben · Sim?at Bat · Bar-micvo
?idu? · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Ka?rut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · ?ofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Na?manides · Ra?i
Baal ?em Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstrua?oj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Je?ivo · Bejt midra?
Rabeno · ?azan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Ma?gia? · Gabaj · ?o?et
Mohel · Bejt din · Ro? je?iva
Juda liturgio
?ema · Amida · Kadi?
Minhag · Minjan · Nosa?
?a?arit · Min?a · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holoka?sto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Abraham , hebree ???????? / ????????? Avraham / Aviram, denaske ??????? Avram a? Abram , aramee ????? Abrohom, esperantlingve Abrahamo , [1] estis la unua biblia patriarko , respektata de tri grandaj mondreligioj, interalie Judismo , Kristanismo kaj Islamo , la?nome Abrahamaj religioj . La? la biblia libro Genezo , Dio diris al Abraham, ke li eliru el sia lando, Ur el ?aldeo , kaj iru al la lando Kanaana . Dio promesis al Abraham, ke "Mi faros vin granda popolo ," kaj, ke Li benus Abrahamon kaj grandigus lian nomon. Al Abraham naski?is ok filoj : I?mael de Hagar , la dua edzino de Abraham kaj origine la sklavino de lia unua edzino Sara, Isaak de Sara , kaj ses aliaj de lia tria edzino Ketura . I?mael estas rigardata kiel prapatro de la araboj , kaj Isaak same por la hebrea nacio, nome judoj .

Dio provis Abrahamon kaj ordonis al li, ke li oferdonu sian filon (Isaakon la? Judismo kaj Kristanismo, I?maelon la? Islamo). Abraham malfeli?is pro tio, sed volis fari tion, kiun Dio ordonis al li. Dio vidis lian fidon kaj haltigis lin anta? la faro. Anstata?e li ordonis al li ke li oferbu?u ?u ?afon ?u kapron apudan, kio poste i?is kialo por festo de islamanoj ( Eid ul-Adha ).

La historio de Abraham trovi?as en la biblia libro Genezo . Abraham pritrakti?as multloke anka? en la Korano , kie li nomi?as anka? Ibr?h?m la? la arablingva vorto ???????.

Li estas konsiderataj kiel patro de la popolo (prapatro), iel metafore de la homaro .

La promesoj de Dio al Abraham [ redakti | redakti fonton ]

Kiam Abraham akceptis la dian alvokon kaj obeis al la diaj ordonoj, Dio ?an?is lian nomon el Abram al Abraham por signifi novan vivon kaj novan destinon . Li havis la a?on de sepdek kvin jaroj kiam Dio ordonis al li forlasi sian popolon kaj iri al lando kiun Li montros al li. La ordono estis kun sepobla promeso:

Dio faros lin granda popolo;

Dio benos lin;

Dio grandigos lian nomon;

Li estos beno;

Dio benos liajn benantojn;

Liajn malbenantojn Li malbenos;

?iuj gentoj de la tero beni?os per li

?(Gn 12:1-4)

?i tiuj promesoj estis faritaj al homo kiu ne havis ian biologian filon je la a?o de sepdek kvin jaroj. Tamen, li kredis je Dio kaj obeis Lin. Post kelka tempo, Dio reasertis Siajn promesojn por li, sed li miris kiel la promesoj estos plenumitaj ?ar li restis senfila. Li e? pensis ke lia ?efservanto, Damesek Eliezer , heredos lian poseda?aron. Tamen, Dio recertigis lin ke "nur tiu, kiu eliros el [lia] interna?o, estos [lia] heredanto" (Gn 15:4), kaj ke liaj idoj heredos la landon kie li estis fremdulo. Abraham kredis je Dio, kaj tio estis ju?ita al li kiel virto .

La genta origino de Abraham [ redakti | redakti fonton ]

Pri Abraham ekparolis la Genezo en la ?apitro 11-a, sed post tio li malaperis el la biblia literaturo ( profetoj kaj la kanonaj libroj pri li silentas kaj, referencante al la pasinto, ili citas nespecife la “patrojn” por indiki la generacion de la Eliro ). Se la Genezo estas refaro de la sesa jarcento a.K., do dum la tempo de la babilona ekzilo , kritikistoj - nome historiistoj, antropologoj, arkeologoj, semiologoj, semidologoj ktp - lin izolis en kategorio de mitoj a? lin identigis kun kolektiva a? triba grupo. La voja?o-elmigro de Abraham de Ur al Harran krei?us kiel retrospektiva elstarigo de la okaza?o de la reveno de la hebreoj el la babilona ekzilo. La alveno de Abrahamo al Palestino kaj la okaza?oj de lia integri?o kun la lokaj popoloj devis servi kiel modelo por la paca integri?o de la revenantoj inter la popolo de la Palestino al ili samtempa. Hodia? tamen la samspeca kritiko emas savi la rakontan substancon kiel esence veran historion de la personulo, kiu krome prezenti?as, almena? la? la komuna pensado, kiel la bazo de la hebrea kaj kristana, kaj anka? iusence de la islama, kredoj.

?iuokaze oni multe diskutas pri la origina gento kaj lando kaj pri la historiaj aferoj okazigintaj la elmigron de Abraham. [2]

La biblia rakonto [ redakti | redakti fonton ]

Pentra?o pri la eliro de Abraham de Jozsef Molnar .

Abram edzi?is al Sarah (Sarai) , kiu estis nefekunda . Tera? , kun Abram, Sarai, kaj Lot , eliris al Kanaan, sed setli?is en loko nomita Haran, kie la patro Terah mortis estante 205-jara?a. [3] Dio estis ordoninta al Abram lasi sian landon kaj proksimulojn kaj iri al lando kiun Li montros al li, kaj promesis ke li faros el li grandan nacion, benos lin, faros lian nomon granda, benos tiujn kiuj benos lin, kaj malbenos tiujn kiuj povos malbeni lin. [4] Abram estis 75 jara?a kiam li lasis Haran kun sia edzino Sarai, sia nevo Lot, kaj ?ion kion li estis akirinta, kaj veturis al Sikem en Kanaano . [5]

Sarai [ redakti | redakti fonton ]

Konsilo de Abraham al Sarai (akvarelo ?. 1896?1902 de James Tissot ).

Estis akra malsatego en la lando Kanaano, kaj tial Abram kaj Lot kaj siaj familianoj, veturis al Egipto . Survoje Abram diris al Sarai ke ?i diru esti lia fratino, por ke la Egiptianoj ne mortigu lin. [6] Kiam ili eniris en Egiption, la funkciuloj de la Faraono la?dis la belecon de Sarai al la Faraono , kaj ili portis ?in en la palacon kaj donis al Abram hava?ojn inter?an?e. Dio ?ikanis la Faraonon kaj lian subulojn per plagoj , kio kondukis la Faraonon klopodi esplori tion kio okazas pro malpravo. [7] Malkovrinte ke Sarai estas edzini?inta virino, Faraono petis ke Abram kaj Sarai foriru. [8]

Apartigo de Abram kaj Lot [ redakti | redakti fonton ]

Priskribo de la Apartigo de Abram kaj Lot fare de Wenceslaus Hollar .

Reveninte al Kanaano, kiam ili revenis al la areoj de Bet-el kaj Aj , la grandaj brutaroj de Abram kaj de Lot okupis la samajn pa?tejon . Tio i?is problemo por la pa?tistoj , kaj tiuj konfliktoj i?is tiom neelteneblaj ke Abram sugestis, ke Lot elektu apartan areon, ?u maldekstren ?u dekstren por ke ne estu konflikto inter samideanoj. Lot elektis iri orienten al la ebena?oj de la rivero Jordano (vidu jordana valo ) kie la tero estis bone irigaciita ie ajn tiom for kiom ?is Zoar, kaj li eklo?is en la urboj de la ebena?o al Sodomo . Abram iris suden al Hebron kaj setli?is sur la ebena?o de Mamre, kie li konstruis altaron por adori Dion . [9]

Kedorlaomer [ redakti | redakti fonton ]

Kunsido de Abraham kaj Melkicedek (pentra?o ?. 1464?1467 de Dirk Bouts la Maljuna ).

Dum la ribelo de la urboj de la rivero Jordano kontra? Elam , [10] la nevo de Abram, nome Lot, estis kaptita prizonulo kun sia tuta poseda?o fare de la armeo de Elamanoj. Tiu venis kolekti la militrabadon, post esti venkinta super la armeoj de la re?o de Sodomo. [11] Lot kaj lia familio tiam estis setli?intaj en la ?irka?o de la regno Sodomo kio faris ilin tro videbla celo. [12]

Iu fu?into venis kaj informis al Abram pri tio kio okazis. Kiam Abram ricevis tiujn nova?ojn, li tuj arigis 318 trejnitajn servistojn. La armeo de Abram iris norden persekuti la Elamidan armeon, kiu estis jam el?erpita pro la Batalo de Siddim. Kiam ili kaptis ilin ?e la urbo Dan, Abram planis batalplanon disigante sian grupon en pli ol unu unuo, kaj lan?is noktan atakon. Ne nur ili kapablis liberigi la kaptitojn, sed la unuo de Abram persekutis kaj mortigis la re?on Elaman Kedorlaomer ?e Hobah, ?uste norde de Damasko . Ili liberigis Lot, same kiel liajn personaron kaj posedaron, kaj rekuperis ?iujn el la hava?oj el Sodomo kiujn ili estis kaptintaj. [13]

Post la reveno de Abram, la re?o de Sodomo venis kunsidi kun li en la Valo de ?aveh, nome la "valo de la re?o". Anka?, Melkicedek re?o de Salem ( Jerusalemo ), Mo?ta Pastro de Dio, portis panon kaj vinon kaj benis Abram-on kaj Dion. Abram tiam donis al Melkicedek unu dekonon de ?io. La re?o de Sodomo tiam proponis al Abram teni la posedojn se li nun deziris revenigi sian popolon. Abram malakceptis ajnan pakton kun la re?o de Sodomo, nur pri tio ke ili havu la parton apartenantan al liaj aliancanoj. [14]

Interkonsento [ redakti | redakti fonton ]

La vizio de Dio adresanta al Abraham por kalkuli la stelojn (lignogravura?o de Julius Schnorr von Carolsfeld el la verko de 1860 nome Biblio en bildoj ).

La? la skriba?oj, la vo?o de Dio venis al Abram en vizio kaj ripetis la promeson de lando kaj posteuloj tiom nombraj kiom la steloj. Abram kaj Dio faris interkonsentan ceremonion, kaj Dio parolis al li pri la estontaj ligoj de Israelo en Egipto. Dio priskribis al Abram la landon kiun liaj posteuloj postulos: nome la lando de Kenitanoj, Kenizianoj, Kadmonitanoj, Hititoj, Perizitanoj, Refaimanoj, Amoritanoj, Kanaananoj, Girga?anoj kaj Jebusanoj. [15]

Hagar [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hagar .
Abraham, Sarah kaj Hagar , imagita tie en la Biblia ilustra?o el 1897.

Abram kaj Sarai klopodis kompreni kiel li i?os prageneranto de nacioj, ?ar post 10 jaroj de vivo en Kanaano, neniun filon ili havis. Sarai tiam proponis sian egiptan servistinon, nome Hagar , al Abram kun la intenco ke ?i havigos al li filon.

Post Hagar konstatis, ke ?i gravedas, ?i ekmalaprezis sian mastrinon, Sarai. Sarai reagis per mistraktado al Hagar, kaj Hagar foriris en la naturon. An?elo parolis kun Hagar ?e fonto survoje al ?ur. Li instruis ?in reveni al la kampadejo de Abram, kaj kia ?ia filo estos. ?i devos nomi sian filon I?maelo . Hagar tiam alvokis al Dio kiu parolis al ?i "El Roi" (Dio). El tiu tago anta?en, tiu puto estis nomita Beer-lahai-roi, ("La puto de tiu kiu amis kaj vidis min."). ?i tiam faris kiel oni instruis al ?i nome revenante al sia mastrino por havi sian filon. Abram estis 86-jara?a kiam naski?is I?maelo. [16]

Sarah [ redakti | redakti fonton ]

Dektri jarojn poste, kiam Abram estis 99-jara?a, Dio deklaris la novan nomon de Abram: "Abraham" ? "patro de multaj nacioj". [17] Abraham poste ricevis la instruojn por la Interkonsento, el kio la religia cirkumcido de maskloj estos la signalo. [18]

Dio deklaris anka? la novan nomon de: " Sarah ", benis ?in kaj diris al Abraham, "Mi donos al vi filon el ?i". [19] Abraham ridis, kaj gapis kiel tio povas okazi konsiderinte, ke li estas centjara kaj Sarah na?dekjara. [20] Tuj post la renkonto de Abraham kun Dio, jam estis la tuta viraro liafamilie, inklude li mem (99-jara?a) kaj I?mael (13-jara?a), cirkumcidita. [21]

Tri vizitantoj [ redakti | redakti fonton ]

Abraham kaj la tri an?eloj (akvarelo ?. 1896?1902 de James Tissot ).

Ne longe poste, dum la varmo de tago, Abraham estis sidanta ?e la enirejo de sia tendo ?e la terebintoj de Mamre. Li alrigardis kaj vidis tri homojn en ?eesto de Dio. Tiam li kuris kaj adorklinis al la grundo por bonvenigi ilin. Abraham tiam proponis lavi iliajn piedojn kaj donis al ili pecon da pano, kion ili akceptis. Abraham ur?is al la tendo de Sarah por mendi kukojn el selektita faruno, poste li ordonis al servisto prepari selektitan bovidon. Kiam ?io estis preparita, okazis la man?o sub arbo. [22]

Unu el la vizitantoj diris al Abraham ke post lia reveno la venontan jaron, Sarah havos filon. Estante je la tendenirejo, Sarah a?skultis tion kion ili diris kaj ?i kontentis pri la plano havi filon je sia a?o.

Peto de Abraham [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sodomo kaj Gomoro  kaj Lot (Biblio) .
Abraham vidas Sodomon brulantan (akvarelo ?. 1896?1902 de James Tissot).

Post la man?o, Abraham kaj la tri vizitantoj stari?is. Ili supreniris al alta?o el kio oni superrigardis la 'urbojn de la ebena?o' por studi la faton de Sodomo kaj Gomoro pro siaj abomenindaj pekoj kiuj estis tiom grandaj, ke ili movis al Dio al la agado. ?ar la nevo de Abraham estis lo?anta en Sodomo, Dio fidis planojn por konfirmo kaj ju?i tiujn urbojn. Je tiu punkto, la du aliaj vizitantoj iris al Sodomo. Tiam Abraham direktis sin al Dio kaj plendis al Li ke se estas almena? malpli ol kvindek personoj justaj en la urbo, Dio pardonos la urbon. Tiel pro dek justuloj, Dio deklaris, ke li ne detruos la urbon. [23]

Kiam amba? vizitantoj venis al Sodomo por fari sian informon, ili planis resti en la urboplaco. Tamen, la nevo de Abraham, Lot, renkonti?is kun ili kaj ege insistis, ke tiuj du "homoj" restu en lia hejmo por la nokto. Homamasa sturmo venis al la domo de Lot kaj petis al Lot ke li redonu siajn gastojn ke ili povu "koni" (v. 5) ilin. Tamen, Lot objekciis kaj proponis e? siajn virgulinajn filinojn kiuj ne estis "konintaj" (v. 8) virojn al la homosturmo anstata?e. Ili malakceptis tion kaj klopodis rompi la pordon de Lot por kapti liajn gastojn, [24] tiel konfirmante la malbonon de la urbo kaj provokante sian tujan detruon. [25]

Frue la venontan matenon, Abraham iris al la placo kie li staris anta? Dio. Li "rigardis al Sodomo kaj Gomoro" kaj vidis kio estis okazinta al la urboj de la ebena?o, kie ne estis e? "dek justuloj" (v. 18:32), ?ar "la fumo de la lando supreniris kiel la fumo de forno." [26]

Abimelek [ redakti | redakti fonton ]

La karavano de Abraham . Akvarelo de Tissot, ? . 1900.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Endogamio  kaj Abimelek .

Abraham setli?is inter Kade? kaj ?ur en la tero de Fili?toj . Dum li estis lo?anta en Gerar, Abraham malferme asertis, ke Sarah estis lia fratino. Malkovrinte tion, la re?o Abimelek portis ?in al li. Dio tiam venis al Abimelek en son?o kaj deklaris ke prenante ?in rezultos en morto ?ar li estas la edzino de viro. Abimelek ne tu?is ?in, kaj demandis ?u li detruos anka? justan nacion, speciale ekde Abraham diris, ke li kaj Sarah estas fratoj. Reage, Dio diris al Abimelek, ke li estas justa. Tamen, se li ne redonos la edzinon al Abraham, Dio certe detruos Abimelekon kaj lian tutan parencaron. Oni informis al Abimelek ke Abraham estas profeto kiu pre?os por li. [27]

Frue la venontan matenon, Abimelek informis al siaj servistoj pri sia son?o kaj alproksimi?is al Abraham demandante kial li portis kulpon al lia regno. Abraham asertis, ke ne estas timo de Dio en tiu loko, kaj ke ili povas mortigi pro lia edzino. Tiam Abraham defendis, ke li ne mensogis: "Kaj fakte ?i estas mia fratino; ?i estas la filino de mia patro, sed ne la filino de mia patrino; kaj ?i i?is mia edzino." [28] Abimelek revenigis Sarah-on al Abraham, kaj donacis al li ?afojn, oksojn kaj servistojn; kaj invitis lin setli?i kie pla?os al li en la terojn de Abimelek. Krome, Abimelek donis al Abraham milon da pecoj de ar?ento kiel justigo por Sarah. Abraham tiam pre?is por Abimelek kaj lian parencaron, ?ar Dio estis frapinta la virinojn per nefekundeco pro la preno de Sarah. [29]

Post lo?i dum iom da tempo en la tero de Fili?toj, Abimelek kaj Fikol, la ?efo de liaj trupoj, alproksimi?is al Abraham pro disputo kiu rezultis en violenta polemiko ?e puto . Abraham tiam plendis al Abimelek pro la agresemaj atakoj de la filista servanto kaj la kapto de la puto de Abraham. Abimelek pledis nescion pri la okazo. Tiam Abraham proponis pakton por havigi ?afojn kaj oksojn al Abimelek. Krome, por atesti ke Abraham estis la nura kiu elfosis la puton, li anka? donis al Abimelek sep ?afinojn kiel pruvo. Pro tiu ?uro , ili nomis la lokon de tiu puto: Be'er ?eba , kio signifas "puto de la ?uro" a? "sep putojn". Post Abimelek kaj Fikol revenis al Fili?tio , Abraham plantis frukto?ardenon en Beer?eba kaj nomis ?in "la nomo de la Senjoro, la ?iamda?ra Dio." [30]

Isaak [ redakti | redakti fonton ]

Bu?ofero de Isaak , de Caravaggio .

Kiel estis profetigita en Mamre la anta?an jaron, [31] Sarah i?is graveda kaj donis unu filon al Abraham, en la unua jari?o de la interkonsento de cirkumcido. Abraham estis "centjara?a", kiam naski?is lia filo kiun li nomis Isaak; kaj li cirkumcidis lin kiam li estis oktaga. [32] ?e Sarah, la penso pri nasko kaj zorgo de filo, je tiom alta a?o, anka? multe ridigis ?in, kaj kiel ?i deklaris, anka? tiu kiu a?dos ridos kun ?i. [33] Isaak plue kreskis kaj en la tago kiam li demami?is, Abraham faris grandan feston por honori la okazon. Dum la celebrado, tamen, Sarah trovis, ke I?mael mokis; observo kiu ekklarigos la naskorajton de Isaak. [34]

I?mael [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo I?mael .

I?mael estis dekkvar-a?a kiam la filo de Abraham nome Isaak naski?is el Sarah. Kiam ?i rimarkis, ke I?mael mokis Isaak-aon, Sarah diris al Abraham, ke li sendu kaj I?mael-on kaj Hagar-on foriri. ?i deklaris, ke I?mael ne kunhavos la heredon de Isaak. Abraham i?is ege priokupita pro la vortoj de sia edzino kaj ser?is la konsilon de Dio. Dio diris al Abraham ne esti priokupita sed fari tion kion lia edzino ordonis. Dio recertigis al Abraham ke "la semo de Isaak estos via." [35] Li diris anka? ke I?mael faros nacion, "?ar li estos via semo". [36]

Frumatene, Abraham forportis Hagar-on kaj I?mael-on kune. Li donis al ?i panon kaj akvon kaj forsendis ilin. Amba? vagadis en la naturo de Beer?eba ?is ?ia botelo de akvo estis komplete forkonsumita. En momento de despero, ?i eksplodis larme. Post Dio a?dis la vo?on de la knabo, an?elo de Dio konfirmis al Hagar ke li i?os granda nacio, kaj "vivos el sia glavo". Akvoputo tiam aperis por ke ili povus savi siajn vivojn. Dum la knabo kreskis, li i?is lerta arkpafisto kiu vivis en la naturo de Paran . Finfine lia patrino trovis edzinon por I?mael el sia lando, nome la lando de Egipto. [37]

Ofero de Isaako [ redakti | redakti fonton ]

Abraham anta? la ofero de Isaak. El 14a-jarcenta meslibro .
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ofero de Isaako .

Iam en la juna?o de Isaak , Dio ordonis al Abraham oferi sian filon kiel bu?ofero en la tero de Morija . La patriarko veturis tri tagojn ?is li venis al la monto, kiun Dio estis indikinta al li. Li tiam ordonis la servistojn resti dum li kaj Isaak sekvis solaj al la monto. Isaak portis la lignon per kiu li estos oferita. Survoje, Isaak demandis al sia patro kie estas la oferota animalo, al kio Abraham respondis "Dio havigos oferotan ?afon". ?uste kiam Abraham estis oferonta sian filon, li estis haltigita de la an?elo de la Sinjoro, kaj li vidis malanta? li "vir?afon kaptitan en dornarbusto je ties kornoj", kion li oferis anstata? lian filon. Pro sia obeo li ricevis alian promeson de nombraj posteuloj kaj abunda prospereco. Post tiu okazo, Abraham iris al Beer?eba . [38]

Abrahamaj religioj [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Abrahamaj religioj .
Abrahamo kaj Isaako ekvoja?as al la monto Morija por la ofero.

Abrahama religio (anka? abrahamida religio ) estas iu el grupo da religioj, kiuj devenas de komuna antikva ?emida tradicio, kiu povas sekvi sian religian hereda?on al Abraham, prapatro kies vivo prirakonti?as en la Malnova testamento , kaj kiu taksi?as kiel profeto en la Korano . La abrahama religiaro estas lar?a grupo de parencaj, plejparte unudiismaj religioj, inter kiuj kutime inkluzivi?as Judismo , Kristanismo , kaj Islamo , kaj anka? Samarianismo kaj la Bahaa Kredo . Proksimume duono de la homaro trovi?as en la abrahama religiaro teorie.

La? la judisma tradicio, Abraham estis la unua homo kiu malakceptis idolanismon , tial li simbole estis la fondinto de unudiismaj religioj. Tiusence, abrahama religio povus simple egali al unudiisma religio, sed ne ?iuj unudiismaj religioj estas abrahamaj. En Islamo li estas kredata esti la unua unudiismano, kaj ofte referenci?as kiel Ibrahim al-Hanif a? Abraham la unudiismano.

?iuj la abrahamaj religioj iugrade devenas de la Judismo sekvata en la regnoj de Izraelo kaj Judujo anta? la Babilona ekzilo komence de la 1-a jarcento a.K. . Multaj kredas, ke Judismo en biblia Izraelo renovigi?is kaj reformi?is iugrade en la 6-a jarcento a.K. fare de Ezra kaj aliaj pastroj reveninte al Izraelo de la ekzilo. Samaritanismo disi?is de Judismo dum la sekvaj kelkaj jarcentoj.

Kristanismo originis en Judio fine de la 1-a jarcento kiel draste reformita bran?o de Judismo; ?i disvasti?is al antikva Grekio kaj Romio, kaj sekve al la plimulto de E?ropo, Azio, Ameriko, kaj multaj aliaj mondpartoj. Tra la jarcentoj, Kristanismo disbran?i?is en multajn apartajn ekleziojn kaj sektojn. Granda skismo dum la 5-a jarcento apartigis diversajn orientajn ekleziojn de la katolika eklezio en Romo. Aliaj grandaj skismoj estis la Orienta Skismo en la 11-a jarcento , kiu apartigis la romkatolikan eklezion de la orienta ortodoksa eklezio ; kaj la Protestanta Reformacio de la 16-a jarcento , kiu naskis centojn da sendependaj protestantaj dividi?oj.

Islamo originis en la 7-a jarcento en la arabiaj urboj Mekao kaj Medino . Kvankam ne dividi?o de a? Judismo a? Kristanismo, ?i malimplice pretendis esti kontinua?o kaj anstata?igo por ili, kaj ripetis multajn el iliaj principoj. La? islama kredo, la Korano estis la fina vorto de Dio kaj ?ia mesa?o estis tiu de ?iuj la profetoj. Islamanoj, ekzemple, kredas version de Genezo kaj je la linia praideco de la araboj de Abraham tra I?mael . I?mael estus koncipi?inta de la dua edzino de Abraham, Hagar .

Religiaj tradicioj [ redakti | redakti fonton ]

Abraham ricevas altan pozicion de respekto en tri gravaj mondaj religioj, nome Judismo , Kristanismo kaj Islamo . En Judismo li estas la prapatro fondinta de la Interkonsento, nome speciala rilato inter la popolo de Judoj kaj Dio ? nome kredo kiu havigas al la Judoj unikan pozicion kiel popolo elektita de Dio . En kristanismo, la Apostolo Pa?lo lernigis, ke la fido de Abraham en Dio ? tiel anta?ante al la Le?o de Moseo ? faris lin la prototipo de ?iuj el la kredantoj, kaj cirkumciditaj kaj necirkumciditaj. La islama profeto Muhammad postulis, ke Abraham, kies submeto al Dio konstitutis Islam kiel "kredanto anta? la fakto", subfosis la judajn postulojn por ekskluda rilato kun Dio kaj pri la Interkonsento. [39]

Judismo [ redakti | redakti fonton ]

Pa?o el Torao.

En la juda tradicio, Abraham estas nomita Avraham Avinu (????? ?????), "nia patro Abraham," signife, ke li estas kaj la biologia generinto de la Judoj kaj la patro de Judismo, nome la unua judo. [40] Lia historio estas legata en la ?iusemajna Torao legante partojn, hegemonie en la para?ot: Le?-Le?a (????-????), Va?ejra (????????), ?a?ej Sarah (?????? ??????), kaj Toledot (?????????).

En la Legendoj de la Judoj, Dio kreis ?ielon kaj teron por konto de la meritoj de Abraham. [41] Post la diluvo , Abraham estis la nura inter la piuloj kiu solene ?uris neniam forlasi Dion, [42] kaj studis en la domo de Noah kaj ?em por lerni pri "Vojoj al Dio," [43] kaj kontinuigante la linion de Altaj Sacerdotoj el Noah kaj ?em, poste li descendigis la postenon al Levi kaj al la Tribo de Levi kiel lia semo por ?iam. Anta? lasi la teron de siaj patroj, Abraham estis mirakle savita el la arda fornego de Nimrod post lia kura?a agado disrompi la idolojn de ?aldeoj en pecojn. [44] Dum sia restado en Kanaan, Abraham alkutimi?is al etendigo de gastigemo al veturantoj kaj eksterlandanoj kaj lernigis kiel la?di Dion kaj anka? la konon de Dio al tiuj kiuj estis ricevinta lian gracion. [45]

Apud Isaak kaj Jakob, li estas la nura kies nomo aperas unuigita kun Dio, ?ar Dio la? Judismo estis nomita Elohei Abraham, Elohei Yitzchaq ve Elohei Ya`aqob ("Dio de Abraham, Dio de Isaak, kaj Dio de Jakobo") kaj neniam la Dio de iu ajn alia. [46] Li estis anka? menciita kiel la patro de tridek nacioj. [47]

Kristanismo [ redakti | redakti fonton ]

Abraham ne elstaras tiom en Kristanismo kiel en Judismo kaj Islamo. Estas Jesuo kiel Juda Mesio kiu estas centra al Kristanismo, kaj la ideo de dia Mesio estas tio kio apartigas Kristanismon el la du aliaj religioj. [48] En Romanoj 4, la merito de Abraham estas malpli lia obeo al la dia volo ol lia fido en la lasta graco de Dio; tiu fido havigas al li la meriton ke Dio elektis lin por la Interkonsento, kaj la Interkonsento estas el fido, ne el obeo. [49]

La Romkatolika Eklezio nomas Abraham "nia patro en la fido" en la E?karistia pre?o de la Roma kanono, deklamata dum la Meso . Li estas rememorata anka? en la kalendaroj de sanktuloj de kelkaj eklezioj: en la 20a de a?gusto en la Maronita eklezio , en la 28a de a?gusto en la Kopta Eklezio kaj en la Asiria Eklezio de la Oriento (kun kompleta taga servo en tiu lasta), kaj en la 9a de oktobro en la Romkatolika Eklezio kaj en la Luterana Eklezio - Sinodo de Misurio . En la enkonduko al sia traduko de la 15-a jarcento de la rakonto pri Abraham en la Ora Legendo , William Caxton notis, ke la vivo de tiu patriarko estis legata en pre?ejo en la diman?o anta? la Cindra merkredo . [50] Li estas la sankta patrono de tiuj kiuj dedi?as sin al la ekonomio de gastigado. [51] La Ortodoksa Kristana Eklezio rememorigas lin kiel la "Justa Prapatro Abraham", kun du festotagoj en sia liturgia kalendaro . La unua fojo estas en la 9a de oktobro (por tiuj eklezioj kiuj sekvas la tradician Julian Kalendaron , la 9a de oktobro ku?as en la 22a de oktobro de la moderna Gregoria Kalendaro ), kie li estas rememorata kun sia nevo la "Justa Lot". La alia fojo estas en la "Diman?o de Prapatroj" (du diman?oj anta? Kristnasko), kiam li estas rememorata kun aliaj prauloj de Jesuo . Abraham estas menciita anka? en la Dia liturgio de Sankta Bazilo la Granda , ?uste anta? la Anaforo, kaj Abraham kaj Sarah estas invokitaj en la pre?oj dirataj de la pastro al geedzi?antoj.

Abraham, Isaak, Jakob kaj Judah de Michelangelo Buonarroti , Siksta Kapelo , Vatikanurbo .

Tamen en historiaj epokoj de kunvivado de kristanismo kaj judismo en E?ropo , respektive en Nordameriko , kie oni sekvas tieajn tradiciojn, oni komprenas populare, ke la figuro de Abraham korespondas pli al judoj ol al kristanoj, kaj tiel malmultaj kristanoj havis tiun nomon en modernaj epokoj, dum tiu estas tre populara inter judoj de multaj lingvoj, landoj kaj epokoj. Fakte tiu estis facile rekonebla nomo de judoj en epokoj de kontra?juda persekutado .

Islamo [ redakti | redakti fonton ]

Islamo konsideras Abraham kiel ligilo en la ?eno de profetoj kiu komenci?as per Adamo kaj fini?as per Muhammad . [52] Ibr?h?m estas menciita en 35 ?apitroj de la Korano , pli ofte ol ajna alia biblia rolulo krom Moseo . [53] Li estas nomita kaj hanif ( monoteista ) kaj muslim (tiu kiu submeti?as), [54] kaj islamanoj konsideras lin kiel profeto kaj patriarko , nome arketipo de la perfekta islamano , kaj la adorita reformisto de la Kaaba en Mekko . [55] Islamaj tradicioj konsideras Ibr?h?m (Abraham) kiel la unua Pioniro de Islamo (kio estas nomata anka? millat Ibrahim , la "religio de Abraham"), kaj ke lia celo kaj misio tra sia tuta vivo estis proklami la Ununurecon de Dio . En Islamo, Abraham tenas elstaran pozicion inter la ?efaj profetoj kaj li estas referencata kiel "Ibrahim ?alilullah", signife "Abraham la Amato de Allah".

Apud Isaak kaj Jakub , Ibrahim estas inter la plej honorigendaj kaj la plej elstaraj homoj en la vidatingo de Dio. [56] [57] Ibrahim estis menciita anka? en la Korano kiel la "Patro de Islamanoj" kaj la modela rolo por la komunumo. [58] [59]

En artoj [ redakti | redakti fonton ]

Pentrarto kaj skulptarto [ redakti | redakti fonton ]

Abraham renkontas Melkicedek, Mona?ejo Donskoi en Moskvo.

La pentra?oj pri la vivo de Abraham tendencas fokusi?i nur al kelkaj malmultaj okazoj: nome la bu?ofero de Isaak; la renkonto kun Melkicedek ; la vizito de la tri an?eloj; Hagar en la dezerto; kaj kelkaj aliaj. [60] Aldone, Martin O'Kane, profesoro de Bibliaj Studoj, verkis, ke la bildo de Lazaro ripozanta en la "Sino de Abraham", kiel estas priskribita en la Evangelio la? Luko , i?is ikona bildo en la kristanaj arta?oj. [61] La? O'Kane, artistoj ofte elektas aparti?i el la komuna literatura portreto de Lazaro sidanta apud Abraham dum bankedo en la ?ielo kaj anstata?e fokusi?as al la "iome nekongrua nocio de Abraham, nome plej adorata el la patriarkoj, tenanta nudan kaj vundeblan knabon en sia sino". [61] Kelkaj artistoj estis inspiritaj de la vivo de Abraham, kiel Albrecht Durer (1471?1528), Caravaggio (1573?1610), Donatello , Raphael , Filip van Dyck (nederlanda pentristo, 1680?1753), kaj Claude Lorrain (franca pentristo, 1600?1682). Rembrandt (nederlanda, 1606?1669) kreis almena? po sep verkojn pri Abraham, Peter Paul Rubens (1577?1640) faris kelkajn, Marc Chagall faris almena? kvin pri Abraham, Gustave Dore (franca ilustristo, 1832?1883) faris ses, kaj James Tissot (franca pentristo kaj ilustristo, 1836?1902) faris ?irka? dudek verkojn pri la temo. [60]

Gipsa?o de la 16a jarcento kiel kopio de malfruromana bildo de la Ofero de Isaako en sarkofago. La mano de Dio origine venas haltigi la tran?ilon de Abraham (amba? estas nun perditaj).

La Sarkofago de Junio Baso priskribas serion de bibliaj historioj, kiel tiu de Abraham dum la Ofero de Isaako. Tiuj skulptitaj scenoj estas ekster marmora prakristana sarkofago uzita por entombigo de Junio Baso. Li mortis en 359. Tiu sarkofago estis priskribita kiel "probable la nura plej fama peco de prakristana reliefa skulptarto." [62] Tiu sarkofago estis origine metita en a? sub la antikva baziliko Sankta Petro , estis remalkovrita en 1597, kaj estas nune sub la moderna baziliko en la Museo Storico del Tesoro della Basilica di San Pietro (Muzeo de la Baziliko Sankta Petro ) en Vatikano . La bazo estas proksimume 4 × 8 × 4 futoj. La scenoj de la Malnova Testamento priskribitaj estis elektitaj kiel anta?a?oj de la memofero de Kristo kiu okazos en la Nova Testamento , la? frua formo de tiparo. ?uste dekstre de la mezo estas Danielo en la leonejo kaj maldekstre estas Abraham ?uste anta? la bu?ofero de Isaak.

George Segal kreis figurajn skulpta?ojn pere de muldado de gazaj gipsa?oj la? modeloj de vivaj personoj en sia verko de 1987 nome Abraham's Farewell to Ishmael (Adia?o de Abraham al I?mael). La homa kondi?o estis centra en liaj temoj, kaj Segal uzis la Malnovan Testamenton kiel fonto de sia bildaro. Tiu skulpta?o priskribas la dilemon frontitan de Abraham kiam Sarah petis ke li forigu Hagar-on kaj I?mael-on. En la skulptarto, la tenereco de la patro, la kolero de Sarah, kaj la rezignita akcepto fare de Hagar portretas gamon de homaj emocioj. La skulpta?o estis donacita al la Miami Art Museum post la morto de la artisto en 2000. [63]

Kristana ikonografio [ redakti | redakti fonton ]

Kutime Abraham povas esti identigita per la kunteksto de la bildo - nome la renkonto kun Melkicedek , la vizito de la tri an?elo , a? la ofero de Isaako . En soloaj portretoj glavo a? tran?ilo povas esti uzata kiel lia atributo, kiel en tiu statuo de Gian Maria Morlaiter a? en tiu pentra?o de Lorenzo Monaco . Li ?iam prezentas grizan a? blankan barbon.

Tiom frue kiom ?is la komenco de la 3a jarcento, la kristana arto sekvis kristanan teologian tiparon farante la bu?oferon de Isaak anta?a?o de la memofero de Kristo sur la kruco kaj de ties memorado en la memofero de la meso. Vidu por ekzemplo tun kristanan altaron de la 11-a jarcento gravurita per la ofero de Abraham kaj de aliaj oferoj uzitaj kiel anta?a?o de la memofero de Kristo en la E?karistio. [64]

Kelkaj prakristanaj verkistoj interpretis la tri vizitantojn kiel la Triunua Dio . Tiel en Santa Maria Maggiore, Romo, mozaiko de la 5-a jarcento portretas nur la vizitantojn kontra? ora fono kaj metas duontravideblajn kopiojn de ili en la "?iela" spaco super la sceno. En arto de Orienta Ortodoksismo la vizito estas la ?efa rimedo per kiu la Triunuo estas pentrita ( ekzemple ). Kelkaj bildoj e? ne inkludas Abraham-on a? Sarah-on, kiel la Triunuo de Andrei Rublev, kiu montras nur la tri vizitantojn kiel senbarbaj junuloj ?etable. [65]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Timo kaj tremo (originale dana titolo: Frygt og Bæven ) estas influa filozofia verko de Søren Kierkegaard , publikigita en 1843 sub la pse?donimo Johannes de silentio ( Johano el silento ). Kierkegaard deziris kompreni la anksion kiun devis suferi Abraham kiam Dio petis lin bu?oferi sian filon. [66]

Muziko [ redakti | redakti fonton ]

En 1994, Steve Reich publikigis operon nomitan The Cave (La groto). La titolo referencas al la Groto de la Patriarkoj . La rakontaro de la opero estas bazita sur la historio de Abraham kaj de lia tuja familio kiel tiu estas rakontita en la variaj religiaj tekstoj, kaj kiel ?i estas komprenata de unuopaj individuoj el diversaj kulturoj kaj religiaj tradicioj.

La kanto de Bob Dylan nome "Highway 61 Revisited" [67] estas la titoliga muzikpeco de lia albumo de 1965 nome Highway 61 Revisited . En 2004, la gazeto Rolling Stone rangigis tiun kanton kiel la numero 364a en sia listo de 500 Plej Grandaj Kantoj de ?iuj Tempoj. [68] La kanto havas kvin strofojn. En ?iu el ili, iu priskribas malkutiman problemon kiu finfine estas solvita en la ?oseo Highway 61. En la unua strofo, Dio postulas al Abraham " mortigu al mi filon ". Dio deziras, ke la mortigo estu farita en Highway 61. Abram, la origina nomo de la biblia Abraham, estas anka? la nomo de la patro de Dylan.

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Abrahamo en PIV ?e vortaro.net
  2. McKenzie, John L.. The Dictionary of the Bible .
  3. Genezo 11:27?32.
  4. Genezo 12:1?3.
  5. Genezo 12:4?6.
  6. Genezo 12:10?13.
  7. Genezo 12:14?17.
  8. Genezo 12:18?20.
  9. "Abram and Lot Separate", Chabad.org
  10. Genezo 14:1?9
  11. Genezo 14:8?12
  12. Genezo 13:12
  13. Genezo 14:13?16
  14. Genezo 14:17?24
  15. Genezo 15:1?21
  16. Genezo 16:4?16.
  17. Genezo 17:5.
  18. Genezo 17:10?14.
  19. Genezo 17:15?16.
  20. Genezo 17:17.
  21. Genezo 17:22?27.
  22. Genezo 18:1?8.
  23. Genezo 18:17?33.
  24. Genezo 19:1?9.
  25. Genezo 19:12?13.
  26. Genezo 19:27?29.
  27. Genezo 20:1?7.
  28. Genezo 20:12.
  29. Genezo 20:8?18.
  30. Genezo 21:22?34.
  31. Genezo 17:21.
  32. Genezo 21:1?5.
  33. Genezo 21:6?7.
  34. Genezo 21:8?13.
  35. Genezo 21:12.
  36. Genezo 21:9?13.
  37. Genezo 21:14?21.
  38. Genezo 22:1?19.
  39. Peters 2010 , pp.  170?71 .
  40. Levenson 2012 , p. 3.
  41. Ginzberg & 1909 Vol I: The Wicked Generations .
  42. Ginzberg 1909 , Vol. I: In the Fiery Furnace.
  43. Samuel, Moses, 1840, Book of Jasher (Sefer Hayashar) Referred to in Joshua and Second Samuel Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine ?apitro 9: 5-6]
  44. Ginzberg 1909 .
  45. Ginzberg 1909 , Vol. I: The Covenant with Abimelech.
  46. Ginzberg 1909 , Vol. I: Joy and Sorrow in the House of Jacob.
  47. Ginzberg 1909 , Vol. I: The Birth of Esau and Jacob.
  48. Peters 2010 , p. 171.
  49. Firestone, Reuven. "Abraham." Arkivigite je 2017-09-09 per la retarkivo Wayback Machine Encyclopedia of World History.
  50. . Abraham . Internet Medieval Source Book. Arkivita el la originalo je 2011-08-13. Alirita 3a de aprilo 2014.
  51. Holweck 1924 .
  52. Levenson 2012 , p.  PA8 .
  53. Peters 2003 , p.  PA9 .
  54. Levenson 2012 , p.  PA200 .
  55. Lings 2004 .
  56. Quran (chapter Shaad) 38:45?47
  57. Maulana 2006 , p. 104.
  58. Quran (chapter Al-Hajj) 22:78
  59. Quran (chapter Al-Mumtahanah) 60:4?6
  60. 60,0 60,1 Pri pli detala reta rigardo al kolekto de ligiloj al arta?oj pri Abraham vidu: Artwork Depicting Scenes from Abraham's Life . Alirita la 25an de marto 2011
  61. 61,0 61,1 Exum 2007 , p. 135.
  62. Rutgers 1993 .
  63. Abraham's Farewell to Ishmael. George Segal. Miami Art Museum. Collections: Recent Acquisitions. . Alirita la 10an de septembro 2014.
  64. Abraham the Patriarch in Art ? Iconography and Literature . Christian Iconography ? a project of Georgia Regents University.. Alirita 2014-04-18.
  65. Boguslawski, Alexander. The Holy Trinity . Rollins.edu. Alirita 24a de septembro 2019.
  66. Kierkegaard 1980 , pp. 155?156.
  67. "Highway 61 Revisited" . Alirita la 25an de marto 2011.
  68. " Rolling Stone's 500 Greatest Songs of All Time ". Kontrolita 8a de a?gusto 2008. Arkivigite je 2008-02-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2006-08-20. Alirita 2019-09-24.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Exum, Jo Cheryl (2007). Retellings: The Bible in Literature, Music, Art and Film. Brill Publishers. ISBN 978-90-04-16572-4 .
  • Ginzberg, Louis (1909). The Legends of the Jews (PDF). Traduko de Henrietta Szold. Philadelphia: Jewish Publication Society.
  • Holweck, Frederick George (1924). A Biographical Dictionary of the Saints. B. Herder Book Co.
  • Kierkegaard, Søren (1980). The Concept of Anxiety: A Simple Psychologically Orienting Deliberation on the Dogmatic Issue of Hereditary Sin. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02011-2 .
  • Levenson, Jon Douglas (2012). Inheriting Abraham: The Legacy of the Patriarch in Judaism, Christianity, and Islam. Princeton University Press.
  • Lings, Martin (2004). Mecca: From Before Genesis Until Now. Archetype. ISBN 978-1-901383-07-2 .
  • Maulana, Mohammad (2006). Encyclopaedia Of Quranic Studies(Set Of 26 Vols.). Anmol Publications. ISBN 978-81-261-2771-9 .
  • Peters, Francis Edward (2003). Islam, a Guide for Jews and Christians. Princeton University Press. p. 9. ISBN 978-1400825486 .
  • Peters, Francis Edward (2010). The Children of Abraham: Judaism, Christianity, Islam. Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-2129-7 .
  • Rutgers, Leonard Victor (1993). "The Iconography of the Sarcophagus of Junius Bassus (review)". Journal of Early Christian Studies. 1 (1): 94?96. doi:10.1353/earl.0.0155. ISSN 1086-3184.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.