Oscar Arias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oscar Arias
Nobel-premiito
Persona informo
Oscar Rafael de Jesus Arias Sanchez
Naski?o 13-an de septembro 1940
en Kostariko Heredia , Kostariko
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
?tataneco Kostariko vd
Alma mater Universitato de Bostono ? Londona Lernejo de Ekonomiko ? Universitato de Kostariko ? Universitato de Essex vd
Partio Partio Liberi?o Nacia
Subskribo Óscar Arias
Familio
Gefratoj Rodrigo Arias Sanchez vd
Edz(in)o Margarita Garcia vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Prezidento de Kostariko
Dum 8-a de majo 2006 ? 8-a de majo 2010
Vicprezidento Laura Chinchilla Miranda (?is oktobro 2008)
Anta?ulo Abel Pacheco
Dum 8-a de majo 1986 ? 8-a de majo 1990
Anta?ulo Luis Alberto Monge
Sekvanto Rafael Angel Calderon Fournier
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Oscar Rafael de Jesus ARIAS SANCHEZ ( Heredia , 13-a de septembro de 1941 ) ?is la 8-a de majo 2010 formale estas la prezidento de Kostariko . Li estis anta?e prezidento dum la periodo 1986 al 1990 . Li ricevis la Nobel-premion de Paco en la jaro 1987 , pro lia kontribuo al la ?esigo de la militoj en Centrameriko dum la 1980-aj jaroj , kaj specife pro lia opono al la usona interveno en Nikaragvo kontra? la sandinistoj . Lia posteulino, elektita en baloto de la 7-a de februaro 2010 , ekde la 8-a de majo 2010 estos lia anta?a vicprezidentino Laura Chinchilla Miranda .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Arias studis juron en la Universitato de Kostariko , kaj poste politikan sciencon en Britio.

Dum la universitato li ali?is al la Partido Liberacion Nacional (Partio Liberi?o Nacia), kaj balda? progresis politike. En 1970 la tiama prezidento Jose Figueres Ferrer lin nomunis helpanto, kaj poste ministro.

En 1985 li estas elektita kandidato de sia partio al la prezidenteco, kaj venkas en la postaj balotoj.

Li devis regi sian landon ene de forta malstabileco en la regiono. Li kreas grupon or la pacigo de la najbaraj landoj, kaj je la 7-a de a?gusto 1987 , diversaj landoj subskribas la Traktaton de Esquipulas , kiu anka? estas nomita Konsento de Arias . Liaj klopodoj estas agnoskitaj per la Nobel-premio kaj aliaj postaj internaciaj honoroj.

Per la mono de la Premio, li kreis la Fonda?on Arias por la Paco kaj la Homa Progreso , kiu agadas ankora? en diversaj kampoj por la solvo de militaj konfliktoj.

Post la fino de lia prezidenteco, li enga?is sin en diversaj klopodoj diplomataj, kaj estas ano de pluraj internaciaj organiza?oj.

Nuntempe [ redakti | redakti fonton ]

Post konstitucia amendo , kiu permesis la reelektadon de prezidentoj en Kostariko, Oscar Arias prezentis sian kandidatecon por la posteno, kaj venkis en la balotoj kiuj okazis je la 5-a de februaro de 2006 .