Centra Ameriko
estas longa
istmo
, kiu kuras de
Jukatano
en suda
Meksiko
?is la
Panama kanalo
a? la limo de
Kolombio
, konektante la du kontinentojn de Ameriko. Centra Ameriko estas la?
geologia
mezurilo sufi?e nova tero, kun multe da
vulkana
aktivo. Escepte de anglalingva Belizo ?i entute apartenas al
Latin-Ameriko
.
Diversaj difinoj de "Centra Ameriko" ekzistas. En politika geografio, ?ia plej malvasta senco celas la kvin landojn, kiuj apartenis al la
?enerala Kapitaneco de Gvatemalo
kaj sendependi?is de
Hispanio
en la
15-a de septembro
de
1821
:
Gvatemalo
,
Honduro
,
Salvadoro
,
Nikaragvo
, kaj
Kostariko
. Kutime, ?i anka? inkludas
Panamon
kaj
Belizon
. Por natura geografio, pli konvenas fiksi la limojn de Centra Ameriko pli vaste, ?e la
Tevantepeka Terkolo
en Meksiko kaj la Rivero
Atrato
en Kolombio.
Domingo
, kvankam ?i nek nature nek historie estas parto de Centra Ameriko, nuntempe partoprenas en strukturoj kiel la
Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko
kaj la Traktato pri Libera Komerco inter Usono, Centra Ameriko, kaj Domingo (
CAFTA
).
La unuaj homoj atingis Centran Amerikon post transiri en Amerikon el norda Azio tra
Beringio
anta? 15 000 jaroj. Anta? la alveno de e?ropanoj, diversaj kulturoj evoluis en Centra Ameriko, kiuj havis densan lo?antaron. ?i estis zono de kultura transiro, parte koincida kun la suda parto de
Mezameriko
. La mezamerikaj socioj estis pli malsimplaj ol la pli sudaj. Iuj el la grupoj lo?antaj en Centra Ameriko estis indi?enaj de la ?irka?karibaj landoj kaj aliaj enmigrintaj el la nordo. La
majaoj
estas mezamerika kulturo, kiu dum jam trimiljara historio okupas vastan regionon de suda
Meksiko
tra
Gvatemalo
?is okcidenta
Honduro
kaj norda
Salvadoro
. Inter la aliaj etnoj, kiuj lo?is en Centra Ameriko dum jarmiloj, estas la
lenkoj
,
tuloj
,
hikakoj
,
pajoj
,
nazoj
kaj
bribrioj
. La ?efaj centramerikoriginaj lingvaroj estas la
majaa
, la
?inka
, kaj la
lenka-misumalpa-?ib?a
, kiu diversi?is en la regiono. El centra kaj norda Mezameriko migris la
na?atloj
, kiuj parolis
jut-aztekajn lingvojn
, kaj la
?orotegoj
, kies lingvo apartenis al la
otomi-mangea lingvaro
.
Kiel indikas eltrovoj en la Kavernoj de Talgua en
Honduro
, Centra Ameriko spertis la influon de la
?avina kulturo
, kiu ekzistis de okcidenta
Peruo
?is
Ekvadoro
en Suda Ameriko, inter la bordoj de la maro kaj de la arbaro, de
1500 a.K.
?is
500 a.K.
. La registrita
historio
de Ameriko komenci?is per la evoluo de skribo dum la epoko de pleja malsimpleco de ties civilizoj, ?efe de la
majaoj
post la jaro
292
. Ili faris valorajn atingojn rilate al sia kalendaro, matematiko, astronomio, geologio, kaj aliaj aferoj. La klasika majaa epoko fermi?is per la disfalo de la urboj ?irka? la jaro 900.
Tikal
,
Palenque
, kaj
Copan
estis inter la ?efaj majaaj urbocivitoj.
De la
16-a jarcento
?is la komenco de la
19-a jarcento
, Centra Ameriko estis apartenigita al la
?enerala Kapitaneco de Gvatemalo
, foje nomata Re?lando de Gvatemalo, kies konsisto kaj interna divido plurfoje alii?is. Oficiale ?i estis parto de la
Vicre?lando Nova Hispanujo
, kaj tial regata de la hispana
vicre?o
en
Meksikurbo
. Tamen, ?i ne estis administrata de la vicre?o, sed de a?tonoma ?enerala Kapitano, kiu komence havis siajn instala?ojn en la urbo Gracias Lempira, poste estis transigita al
Santiago de los Caballeros de Guatemala
, laste al
Gvatemalurbo
.
Dum tiu epoko la regiono spertis grandajn ?an?ojn demografiajn, sociajn, ekonomiajn, kaj lingvajn. Venis grandaj populacioj de e?ropdevenaj kolonianoj, kiuj fondis gravajn urbojn, kiel anka? de afrikaj sklavigitoj, krom la indi?enaj lo?antoj. La hispana i?is la ?efa lingvo de la regiono.
Dum la periodo de la
Kadiza Konstitucio
(1812-1814 kaj 1820-1821), la Re?lando de Gvatemalo malaperis kaj estis anstata?igita per du provincoj sendependaj inter si, la Provinco de Gvatemalo kaj la Provinco de Nikaragvo kaj Kostariko. En 1821, tuj anta? la sendependi?o, oni kreis tri pliajn provincojn,
?iapason
,
Salvadoron
, kaj
Honduron
, disigitajn de
Gvatemalo
.
[3]
Influate de la sendependistaj movadoj de la cetera Ameriko, Centra Ameriko deklaris sian sendependecon de
Hispanujo
sen perforta batalado la
15-an de septembro
de
1821
. La dato ankora? estas festata kiel tago de sendependi?o de la centramerikaj landoj krom
Panamo
kaj
Belizo
. La hispana
?enerala kapitano
,
Gabino Gainza
, rolis kiel intertempa ?efreganto ?is nova registaro formi?is. La unua sendependeco havis mallongan vivon, ?ar Centra Ameriko estis aneksita al la
Unua Meksika Imperio
de
Agustin de Iturbide
la
5-an de januaro
de
1822
. La centramerikiaj liberaluloj protestis prie, sed la armeo de Meksiko estrata de Generalo Vicente Filisola okupis
Gvatemalurbon
kaj subpremis la malpacon. Post la abdiko de Iturbide, la reprezentantoj de la centramerikaj provincoj deklaris absolutan sendependecon disde Hispanujo, Meksiko, kaj ?iu alia ekstera lando la
1-an de julio
de
1823
, kaj oni starigis respublikan regadsistemon en la
Unui?intaj Provincoj de la Centro de Ameriko
.
?iapaso
tamen decidis per referendumo disi?i de Gvatemalo kaj resti ?tato de Meksiko. Centra Ameriko, same kiel ?iuj latinamerikaj nacioj krom
Brazilo
, abolis tute kaj definitive la sklavecon post sendependi?i.
Centramerikaj liberaluloj havis grandajn esperojn pri sia nova respubliko (kiu balda? alinomis sin al
Federa Respubliko de Centra Ameriko
). ?ar la konservativuloj volis ne cedi la privilegiojn, kiujn ili havis de la kolonia epoko, serio de enlandaj konfliktoj kaj militoj eksplodis, kiuj fine ka?zis la disfalon de respubliko en la ankora? ekzistantajn naciojn dum 1838 kaj 1839. Oni faris plurajn provojn kaj konferencojn por reunuigi ilin dum la
19-a jarcento
kaj la komenco de la 20-a, sed neniu sukcesis. Ili tamen starigis militan aliancon por sukcese forpeli invadon fare de la
usona
filibustro
William Walker
dum 1856 kaj 1857.
Da?ris disputoj inter
Nikaragvo
kaj
Kolombio
pri teritorioj: la
Miskita Marbordo
, la
Departemento Sankta Andreo kaj Providenco
, kaj la kontinenta breto inter la du landoj.
[4]
.
Panamo
evoluigis rilatojn al siaj centramerikaj najbarlandoj post kiam ?i disi?is de Kolombio en
1903
. De 1991 funkcias
Centramerika Parlamento
havanta reprezentantojn de Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo, kaj Domingo; Kostariko neniam ali?is. Fine de la 20-a jarcento, efikis al Centra Ameriko ekonomia transformo de agrikultura al subregionskala kapitalisma sistemo.
[5]
Naturgeografie, Centra Ameriko konsistas el la meza teritorio de Ameriko, inter la
Tevantepeka Terkolo
kaj la valo de la Rivero
Atrato
. Tio inkludas la sep regnojn
Belizon
,
Kostarikon
,
Salvadoron
,
Gvatemalon
,
Honduron
,
Nikaragvon
kaj
Panamon
. Nordokcidente ?i anka? inkludas la kvin
meksikajn
?tatojn
Campeche
,
Chiapas
,
Quintana Roo
,
Tabasco
kaj
Yucatan
, politike
nordamerikajn
, kaj sudoriente la okcidentan parton de la
Golfo Uraba
(parto de
Darienio
en la
Departemento ?okoo
) kaj la insularon
Sankta Andreo, Providenco, kaj Sankta Katalino
en
Kolombio
, politike
sudamerikajn
.
La kontinenta tero de Centra Ameriko formas maldikan kolon interligantan la du grandajn masojn de Ameriko en la okcidenta duonsfero kaj disigantan la Atlantikan kaj Pacifikan oceanojn. ?in trairas la Centra Montaro, pli malalta kaj mallonga kompare al aliaj montaroj amerikaj. ?i sidas sur la Kariba Plato kaj ampleksas 523 000 kvadratajn kilometrojn. Centra Ameriko konsistigas nur 1 % de la tera surfaco de la mondo, sed havas 8 % de ?iaj naturrezervejoj en 144 protektejoj kaj 124 naturparkoj, kie reprezenti?as 22 vivzonoj, 17 ekologiaj regionoj, kaj 20 000 plantaj specioj.
Centra Ameriko estas regiono plejparte monta kaj kruta. ?i enhavas plurajn montajn nivelojn konektitajn al la strukturoj de Norda Ameriko kaj Suda Ameriko kaj estas unu el la grandaj vulkanaj aksoj de la Tero. 60 vulkanoj trovi?as en la internejo (preska? ?iuj neaktivaj) kaj 31 sur la Pacifika oceanbordo (plejparte aktivaj), iuj pli ol 4000 m
altaj super la marnivelo
. La tero supreniras draste de la Pacifika borda regiono ?is la montopintoj kaj subeniras maldraste en la regiono apud la
Kariba Maro
.
Centra Ameriko estas regiono de Ameriko, kies terkrusto estas aparte malstabila, ?ar ?i sidas sur la okcidenta limo de la
Kariba Tektona Plato
. De la norda landlimo de Gvatemalo al la orienta de Panamo, ?ia Pacifika marbordo havas longon de 2830 km kaj la Kariba proksimume 2740 km. La sub?ovo de oceana krusto al tiu bordo komencinta anta? 25 milionoj da jaroj levis la teron el la maro.
En la norda parto la terenoj estas sablaj kaj kalkaj sur kristala bazo. Terrompa zono etendi?as surorienten, formante la basenojn de la lagoj Xolotlan kaj Cocibolca. Sude de tiu zono trovi?as vulkanaro pli ol 1500 km longa kun pli ol 40 grandaj vulkanoj, iuj aktuale aktivaj.
La Pacifika oceanbordo estas pli ta?ga por homa lo?o, sed malpli favora por tropikaj kultiva?oj, ?ar pluvas malpli ol sur la atlantika.
En Centra Ameriko la riveroj estas mallongaj pro ?ia istma formo kaj fontas en la montaroj paralelaj al la Pacifika bordo. Ilia akvokvanto varias malregule, kreskante dum la somero. La plej longaj kaj volumenaj apartenas al la
Kariba
baseno, dum tiuj, kiuj fluas Pacifiken, estas pli multaj kaj malpli grandaj, krom en la Panama Istmo, kie la Karibaj riveroj estas malpli grandaj ol la Pacifikaj. Iuj riveroj servas kiel landlimoj: la Segovia a? Coco inter Honduro kaj Nikaragvo, la Motagua inter Gvatemalo kaj Honduro, la Usumacinta inter Gvatemalo kaj Meksiko, la San Juan inter Nikaragvo kaj Kostariko, kaj la Sixaola inter Kostariko kaj Panamo. Elstaras pro granda areo la nikaragvaj Cocibolca a?
Lago de Nikaragvo
kaj Xolotlan a?
Lago de Managvo
) kaj la
Lago Gatuno
en la
Panama Kanalo
.
Inter la plej longaj riveroj estas:
- Rivero Usumacinta
(Gvatemalo, Meksiko), kiu fontas en Quiche, Gvatemalo, kaj fluas en la Meksikan Golfon. Parto de ?ia vojo servas kiel limo inter Gvatemalo kaj Meksiko. Proksimuma longo: 1100 km.
- Rivero Lempa
(Salvadoro, Gvatemalo, Honduro) fontas en
Chiquimula
, Gvatemalo, kaj elfluas en Salvadoro inter la departementoj Usulutan kaj San Vicente. Longo: 422 km.
- Rivero Motagua
(Gvatemalo) fontas en Quiche, Gvatemalo, kaj elfluas sur la limo inter Honduro kaj Gvatemalo. Longo: 486 km.
- Rivero Ulua
(Honduro), kiu fontas en la montaro Opatoro kaj elfluas en la Honduran Golfon. Proksimuma longo: 358 km.
- Rivero Coco
(Nikaragvo, Honduro) servas kiel landlimo inter Honduro kaj Nikaragvo kaj elfluas sur la Kariba marbordo. Longo: 680 km.
En Centra Ameriko la tropika klimato dominas, kun pli da pluvo en la atlantika flanko ol la pacifiko. La pluvkvanto estas variema kaj dependas de la direkto de la ventoj kaj la situo de la intertropika kunblova zono, sed ?iam abunda kaj bone distribuata. La temperaturo estas modera en amba? bordoj de la
kontinento
variante malforte inter la tago kaj nokto kaj la?sezone, sed ?in influas la nubokvanto kaj la alteco. En montaj zonoj ?efe la alteco determinas la karakterojn de la klimato.
De marnivelo ?is proksimume 900 m trovi?as tiel nomataj "varmejoj" (
tierras calientes
), kun ?iam somereca temperaturo kaj abunda pluvo. Inter 1.000 m kaj 2500 m super marnivelo estas mezvarmejoj, kie la avera?a jara temperaturo estas inter
15
°C
kaj
25
°C
; pluvo plej abundas fine de la norda somero. Super 2500 m estas malvarmejoj, kun avera?aj temperaturoj malpli ol
20
°C
kaj konsiderindaj tagaj amplitudoj de varmovario.
Ekologie
Centra Ameriko ege gravas, ?ar sur tiu ?i malvasta regiono konsistanta el suda Meksiko kaj sep malgrandaj landoj trovi?as 11 % el la surtera totalo de
specioj
animalaj kaj vegetalaj. ?i estas neanstata?ebla trezoro de
biodiverseco
. Tial la
organiza?o
Naturprotekto Internacie
(angle :
Conservation International
) indikis ?in kiel
biodiverseco-ri?a?ejon
. Centra Ameriko anka? ampleksas la
Centramerikajn pinarojn-kverkarojn
, kiu estas
tutmondaj 200
-regiono signita de la
Monda Natur-Fonduso
(WWF).
Tiu diverseco fontas el la situo de Centra Ameriko kiel trairejo inter du kontinentoj kaj du oceanoj kaj kiel rifu?ejo dum glaciepokoj, kaj el geografia izoli?o kiam la regiono estis insularo. La
fla?ro
kaj
fa?no
de Centra Ameriko enhavas
speciojn
komunajn al Norda kaj Suda
Ameriko
, krom granda nombro de
endemioj
. Endemioj estas nur 7 % de la nun konataj specioj, sed ?ar ?i estas unu el la plej biodiversaj regionoj de la mondo, la absoluta nombro de endemiaj specioj estas grandega.
Centra Ameriko estas oportuna regiono por
ekoturismo
. En
Gvatemalo
kaj
Salvadoro
prezenti?as bonaj ?ancoj observi birdojn, en
Nikaragva
marajn speciojn, dum
Honduro
havas la plej multajn
pinarojn
. La plej granda korala
rifo
de
Ameriko
kaj dua plej granda de la mondo, lo?ata de multaj specioj de fi?oj, etendi?as anta? la karibaj marbordoj de Meksiko, Belizo, Gvatemalo, kaj Honduro.
La? tradicia politiko difino, Centra Ameriko inkludas la teritorion de la meza parto de Ameriko situantan inter la suda limo de Meksiko kaj la okcidenta de Kolombio. ?i dividi?as en sep sendependajn regnojn: Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, kaj Panamo. Anka? trovi?as
franca
insuleto,
Klipertono
.
La landoj de Centra Ameriko teorie estas
prezidentaj respublikoj
, krom
Belizo
, kiu havas
parlamentan sistemon
la? la brita modelo kiel
Komunuma Re?lando
; tamen la landoj plejparte havis ?aosan politikan vivon inter la sendependi?o de Hispanio kaj la nuntempo. Tio inkludis sangoplenajn diktaturojn, enlandajn militojn kaj aliajn perforta?ojn organizitajn la? ideologiaj kriterioj, kie interbatalis armeoj a? naciaj gardistaroj kaj revoluciaj gerilistaroj.
- Gvatemalo
kaj
Salvadoro
estis la landoj, kiuj plej suferis politikojn de vera ekstermo kontra? sektoroj de sia lo?antaro dum la enlandaj militoj de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kies vundoj ankora? sani?as.
[6]
[7]
- Nikaragvo
anka? estis travivanta demokrati?on kaj alkutimi?on al kulturo de paco post enlandaj militoj, sed kun da?raj suspektoj pri balotaj trompoj.
[8]
Post
2018
?i suferas fortan socipolitikan krizon kaj la reganta re?imo estas konsiderata kiel a?toritatista.
- Honduro
?ajnis esti stabiliganta sian demokration ?is la pu?o, kiu eksigis la prezidanton Manuel Zelaya la
28-an de junio
de
2009
.
- Panamo
estas demokratio post la usona invado, kiu finis la diktaturon de
Manuel Antonio Noriega
en 1989.
- Kostariko
demokrati?is pli frue ol la aliaj landoj de la regiono. Post la lasta enlanda milito, okazinta en 1948, ?i abolis sian armeon, kio permisis trankvilan kaj pacan alternon je regopovo inter politikaj partioj.
[9]
Post la sendependi?o disde Hispanujo kaj la mallonga anekso al la
Unua Meksika Imperio
de Iturbide, Centra Ameriko unui?is kiel la
Unui?intaj Provincoj de la Centro de Ameriko
en 1823. Tiun politikan unuon disfaligis interna milito inter 1838 kaj 1840. Pluraj postaj provoj reunuigi ?in malsukcesis.
Nova vojo al la integrigo de Centra Ameriko ekis per la subskribo de la Traktato de Sansalvadoro 1n 1951, kiu kreis la
Organizon de Centramerikaj ?tatoj
(ODECA). Tiun procezon bremsis konfliktoj inter la ?tatoj. !n 1991, post kiam la internaj konfliktoj estis solvitaj, naski?is la
Sistemo pri Centramerika Integrigo
(SICA) kun nova jura kadro. La sidejo de SICA estas
Sansalvadoro
,
Salvadoro
.
Aktuale Centra Ameriko posedas regionajn organizojn kiel la
Centramerika Parlamento
(PARLACEN), la
Centramerika Banko por Ekonomia Integrigo
(BCIE), la
Centramerika Kortumo de Justico
(1907), krom multaj traktatoj kulturaj, politikaj, kaj ekonomiaj, ekzemple la
Komuna Centramerika Merkato
(MCCA).
La regiona integriga procezo de Centra Ameriko inkludas regnojn, kiuj tradicie ne konsideri?is centramerikaj, ekzemple
Panamon
,
Belizon
, kaj e? la
Dominikan Respublikon
. Kontraste,
Kostariko
, kvankam ?i estas parto de Centrameriko la? ?iuj difinoj, ne tre entuziasmis pri la integriga procezo kaj ne ratifis iujn el la devigaj traktatoj.
Panamo
provis forlasi la
Centramerikan Parlamenton
en 2009, sed revenis post kiam ?ia propra supera kortumo deklaris la forlason kontra?konstitucia en 2012.
La? enketo farita de CEPAL en 2010, la plej ofta religio estas
kristanismo
kun 87 % de la lo?antoj; ?ia plej ofte praktikata eklezio estas
katolikismo
, kiu estis la sola permesata religio dum la kolonia epoko, kun 49 %, kaj 36 % estas
protestantoj
, plejparte pentekostanoj. ?irka? 11 % deklaris sin
senreligiaj
, kaj nekristanaj religioj kune sumas 2 %.
[11]
La etna konsisto de ?i tiu regiono de
Ameriko
estas diversa. La ?efa grupo, la
mestizoj
, devenas de mikso inter hispanaj koloniistoj kaj indi?enaj virinoj.
Honduro
havas la plej grandan proporcion de mestizoj, pli ol 80%, sed ili estas malpli granda plimulto en
Panamo
,
Nikaragvo
, kaj
Belizo
.
Kostariko
estas la sola lando kie homoj el
e?ropa
deveno estas la plimulto, pro tio, ke la indi?ena lo?antaro ?iam estis maldensa. En
Gvatemalo
kaj
Nikaragvo
blankuloj konsistigas pli ol sesonon de la lo?antaro. Kvankam la plimulto el la blankuloj devenas de la kolonianoj el
Hispanujo
, aliaj devenas de postkoloniaj e?ropaj enmigrintoj.
La indi?ena lo?antaro estas malgranda, krom en
Gvatemalo
, kie indi?enoj estas proksimume du kvinonoj de la lo?antoj kaj plejparte apartenas al 24 majaaj etnoj. La plimulto de centramerikaj indi?enoj lo?as en kamparaj zonoj. Afrikdevenuloj plejparte lo?as en
Belizo
,
Panamo
,
Nikaragvo
, kaj
Kostariko
. Idoj de aziaj, ?efe
?inaj
enmigrintoj lo?as en
Panamo
kaj
Kostariko
. Estas grave konscii, ke la efektivaj difinoj kaj kriterioj pri aparteno al etno, kiel en la cetera Latina Ameriko, varias de lando al lando kaj havas ecojn pli socikulturajn ol genetikajn.
La oficiala kaj plej ofta lingvo en Centra Ameriko estas la
hispana
, escepte de Belizo, kie la
angla
estas la oficiala, kvankam la hispana anka? tie estas grava. La ?efa komuna?o de la centramerika hispana dialekto estas la uzado de
voseo
en variaj gradoj kaj kuntekstoj; la sola escepto estas Panamo, kie oni uzas la karibian hispanan. Kelkaj indi?enaj lingvoj estas mortintaj post la hispana konkero, sed multaj vivas. La plej grava la? nombro de parolantoj estas la
majaa lingvaro
, kiu konsistas el 26 parencaj lingvoj parolataj en
Mezameriko
de almena? 6 milionoj da indi?enoj devenintaj de la antikvaj majaoj. En 1996 Gvatemalo formale kaj nome agnoskis 21 majaajn lingvojn kaj Meksiko 8 pliajn, kiuj ne estas parolataj en Gvatemalo. La? teritorio anka? gravas la
lenka-misumalpa-?ib?a lingvaro
, kiu etendi?as ?is Suda Ameriko. Anka? ?eestas en Centra Ameriko la
?inkaj lingvoj
, kiuj ver?ajne originis en la regiono, kaj aliaj alvenintaj el Mezameriko, kiel la
?iapasaj-mangeaj lingvoj
kaj la
navata lingvo
, kaj ver?ajne la
tekistla-hikaka lingvaro
. La
garifunan
, apartenantan al la
aravaka lingvaro
kaj parolatan de 200 mil homoj, oni enportis en Centran Amerikon dum la kolonia epoko.
Milionoj da centramerikanoj migris al aliaj mondregionoj pro socipolitikaj konfliktoj kaj ekonomiaj malfacila?oj, plejparte en
Usonon
. Tie en 2020 lo?is almena? 3,9 milionoj da centramerikanoj en 2020, kvankam Usono rifuzas al multaj le?an permeson enmigri. Migrado al Centrameriko estas multe malplia, kaj grandparte konsistas el venezuelanoj kaj kolombianoj (respektive 150 000 kaj 80 000, proksimume) migrintaj en Panamon kaj Kostarikon; anka? signifa kvanto da usonanoj lo?as en ?iuj centramerikaj landoj (entute proksimume 60 000). La ?efa translima migrado ene de la regiono estas de Nikaragvo al Kostariko (proksimume 350 000).
[12]
La
ekonomio
de Centra Ameriko bazi?as precipe sur agrikulturo, turismo, kaj iuj malgrandaj industrioj, havante en 2022
malnetan enlandan produkton
de 291.200 milionoj da dolaroj.
[13]
Malgra? la gravo de turismo, ?ia kreskado estas malpli ol la tutmonda avera?o, pro malorganizeco kaj manko de institucioj por reklami turismejojn, krom la neregateco de krimoj en iuj turismejoj.
[14]
La eksporta?oj iras precipe al
Usono
, al
E?ropo
, a? inter la landoj de la regiono.
[15]
Importa?oj venas precipe inter landoj de la regiono, a? de Usono, Meksiko, Brazilo, Kolombio, Venezuelo, kaj Argentino.
La
Panama Kanalo
estas la konektilo inter Centra Ameriko kaj la cetera mondo, per kiu pasas komerco inter Centra Ameriko,
Suda Ameriko
,
Usono
,
E?ropo
kaj
Azio
. Nuntempe Centra Ameriko efektivigas kiel bloko traktaton pri libera komerco kun
Usono
, nomatan
CAFTA-RD
, kaj negocas alian kun
Peruo
.
La regiono estas aparte alloga por entreprenoj (speciale fabrikaj) pro sia geografia proksimeco al Usono, siaj malaltegaj salajroj, kaj siaj notindaj fiskaj avanta?oj. Cetere, la falo de prezoj de kafo kaj aliaj eksporta?oj kaj la rimedoj de struktura ?ustigo anta?enigitaj de internaciaj financaj institucioj parte ruinigis la agrikulturon, favorante la kreskon de
maquiladoras
(entreprenoj, kiuj importas materialon el Usono kaj eksportas la fabrikitajn produktojn al tiu sama lando). Tiu sektoro konsistigas 42% el la totala eksportado de
Salvadoro
, 55% el tiu de
Gvatemalo
, kaj 65% el tiu de
Honduro
.
Tamen, la kontribuo de
maquiladoras
al la ekonomioj de tiuj landoj estas kritikata; la materialoj estas importataj, la dungoj estas malsekuraj kaj malbone pagataj, kaj la fiskaj favoresceptoj dama?as la ?tatan financon.
[16]
Dungitoj spertas insultojn kaj perfortan konduton, maljustajn eksigojn (aparte de gravedaj laboristoj), longajn laborprogramojn, kaj nepagon de ekstra de?ortempo. La? Lucrecia Bautista, kunordiganto pri
maquilas
de la kontrolista entrepreno Coverco, "la normoj de labora juro estas regule marespektataj en la
maquilas
kaj politika volo ne estas por aplikigi ilin". Laborinspektistoj indulgas la entreprenojn por ke la investintoj ne malkontenti?u. "La sindikatanoj estas celataj per premado, kaj foje forkaptoj a? murdoj. En iuj kazoj, entreprenestroj uzis la servojn de
maras
. Lastloke, en entreprenistaj ejoj cirkulas 'nigraj listoj' de la nomoj de sindikatistoj a? politikaj aktivistoj."
[16]
La ?efa ?oseo de Centra Ameriko estas la
Tut-Amerika ?oseo
, kiu konektas Nordan Amerikon kaj Sudan Amerikon trairante ?iun Centramerikan landon krom Belizo. ?iu lando anka? havas siajn proprajn ?efsoseojn kun primaraj kaj sekundaraj vojretoj konektantaj ?iujn urbojn kaj havenojn.
La plej konektata flughaveno estas la
Internacia Flughaveno de Tocumen
en Panamurbo, de kie oni povas flugi rekte al ?iuj ?efurboj de Centrameriko kaj al ?iuj de Latinameriko krom La Paz.
La ?efaj submaraj kablaj konektoj de Centra Ameriko estas
MAYA-1
, kun transdonokapablo de 95 GBps, kaj
ARCOS-1
, kun transdonokapablo de 960 GBps. Panamo havas konekton anka? kun
SAC
, kun 3840 GBps, kaj
PAN AM
, kun 40 GBps. Gvatemalo havas konekton kun
SAm-1
, kun 1920 GBps. La alireblo de la Interreto estas malmulta relative al aliaj regionoj.