Imperiismo
a?
imperialismo
estas nocio por
politiko
, gvidita de klopodo disvastigi influon de unu ?tato je aliaj. Celo estas krei grandpotencon a? akiri dominan influon en teritorio, kiun tiu ?i
?tato
pretendas (pro historiaj a?
naciismaj
ka?zoj). Vidu artikolon
Imperio
.
Imperiismo
, estas difinita de la
Dictionary of Human Geography
(vortaro pri homa geografio), kiel "an unequal human and territorial relationship, usually in the form of an empire, based on ideas of superiority and practices of dominance, and involving the extension of authority and control of one state or people over another" (malegaleca homa kaj teritoria rilataro, kutime en la formo de imperio, bazite sur ideoj de supereco kaj praktikoj de dominado, kaj rezulte en la etendo de a?toritato kaj kontrolo de unu ?tato a? popolo super alia).
[2]
Lewis Samuel Feuer
identigas du ?efajn subtipojn de imperiismo; la unua estus la "regressive imperialism" (malprogresema imperiismo) identigita kun simpla konkero, klara ekspluatado, formortigo a? malpliigo de nedeziritaj popoloj, kaj setlado de deziritaj popoloj en tiuj teritorioj.
[3]
La dua tipo identigita de Feuer estus la "progressive imperialism" (progresema imperiismo) kiu fondi?us sur
kosmopolita
rigardo al
homaro
, kiu permesas la etendon de
civilizacio
al nome "nedisvolvi?intaj" socioj por plialtigi vivnivelojn kaj kulturnivelojn en la konkeritaj teritorioj, kaj permeso al konkerita popolo por asimili?i al la imperia socio, kies ekzemplo povus esti la kosmopolita
A?emenida Imperio
.
[3]
La moderna koncepto de
imperiismo
estas la praktiko de dominado fare de lando kun pli forta ekonomia kaj komerca povo, por ampleksigi siajn influojn super malpli disvolvi?intaj landoj.
[4]
La termino estas pridisputata, ?ar kelkaj opinias, ke ne estas
imperiismo
,
[5]
[6]
aliaj kiuj ja ekzistas, sed estas nemalica,
[7]
[8]
[9]
kaj aliaj kiuj ekzistas malprofite por la dominataj landoj.
[10]
[11]
Plej ofte oni konsideras kazojn de imperiismo, ?efe kiam iu imperio klopodas etendi sian hegemonion al malproksimaj teritorioj, al alilingvaj popoloj kaj e? kontra? iamaj a? ieaj potencoj. Tiele la? historio estis elstaraj imperioj (kaj sekvaj politikoj de imperiismo), tiuj de
Aleksandro la Granda
kiu atingis ?is
Hindio
kaj tiu de la
Roma Imperio
kiu konkeris anka? tre etendajn teritoriojn ?irka? la
Mediteraneo
, sed ne nur, kaj etendis anka? la proprajn kulturon kaj lingvon. Poste arabaj konkerantoj kunigitaj sub la flagoj de
Islamo
el la
8-a jarcento
etendi?is tra tuta
Nordafriko
,
Mezoriento
kaj anka? ?is Hindio kaj same disvastigis proprajn kulturon, lingvon kaj e? religion, la? diversaj gradoj en la diversaj teritorioj. ?is la fino de la Mezepoko la situacio en E?ropo ne helpis la disvastigon de novaj imperioj krom la islama.
La
malkovro de Ameriko
fare de e?ropanoj fine de la
15-a jarcento
malfermis konkurencon por imperiismo en tute nove konitaj teroj kaj nun kun helpo de moderna ekonomia sistemo; tiam temis pri negoco: ser?o de
krudaj materialoj
,
oro
, kaj malkosta laborforto, kio kondukos al
sklaveco
, kio ne estis tute nova koncepto. La novaj imperiismoj estis la
portugala
(pli centrita en la komercado), la
hispana
(pli centrita en la kontrolado de etendaj teritorioj), la
brita
(pli centrita en la kontrolado de la maroj kiel ?tupo por kontrolado de malproksimaj teritorioj) kaj aliaj kiel la
franca
a? la
nederlanda
. Tiu imperiismoj disvolvi?is, kuntrafi?is kaj konfliktis dum la 16-a, 17-a kaj
18-a jarcentoj
.
Tiu imperiismo bazita sur la kontrolo de la produktado kaj komerco de krudaj materialoj el landoj malproksime de E?ropo estis nomita kiel
koloniismo
. ?efe dum la
19a jarcento
tiu nova imperiismo hegemoniis en la tutmonda politiko. En apudaj mapoj oni vidas la diferencojn inter la situacio komence kaj fine de la jarcento, nome grandaj teritorioj de
Afriko
kaj
Azio
estis koloniigitaj, dum la hispana imperiismo en
Sudameriko
kolapsis kaj estis anstata?ata de nova ekonomia koloniismo.
Termino "imperialisto" estis origine kromnomo por favorantoj de
brita imperio
.
La krizo de
1873
provokis la plialtigon de la prezoj, kaj sekvan protektismon, tio estas, la protekton de la produktaro propra de ?iu lando malpermesante a? malhelpante la eniron de eksterlandaj varoj per impostado. Tio ka?zis neceson trovi novajn merkatejojn ne kontrolitajn de tiu sistemo. Aliflanke, kapitalistaj e?ropaj potencoj kiaj
Britio
,
Nederlando
kaj
Francio
bezonis elirigi siajn trokapitalojn kaj investas ?in en landojn de aliaj kontinentoj pere de monpruntoj, konstruante
fervojojn
,
havenojn
ktp. Krome tiuj landoj bezonis ser?i
krudajn materialojn
por siaj
industrioj
?ar komencis ties el?erpon en E?ropo. La Dua Industria Revolucio, aliflanke, bezonis novajn krudajn materialojn kiujn E?ropo ne havas a? havas malmulte, kiaj
ar?ento
,
nafto
,
ka??uko
,
oro
,
kupro
ktp.
En E?ropo, inter
1850
kaj
1914
, okazis granda demografia plialtigo, e? duobligo, kaj pro tio en kelkaj landoj ekmalabundis la resursoj. Granda parto de la populacioj, ?irka? 40 milionoj de e?ropanoj, ne havis alian eblon sed elmigri al kolonio de sia koncerna lando ?ar ili havis sufi?ajn nek laborpostenojn nek nutra?ojn por ?iuj.
Tiu teorio estis adoptata de la imperiistoj, ?efe en
Anglio
, por justigi siajn agadojn. Post ekkoni la ?usajn teoriojn de
Darwin
pri la evoluo de la specioj per natura selektado, oni asertis ke, same kiel la diversaj specioj a? rasoj, la plej anta?enigataj socioj rajtas hegemonii e? super kaj malfavore la mal supraj a? maldisvolvi?intaj.
Ekzistis forta intereso malkovri kaj analizi novajn speciojn de animaloj kaj plantoj, koni novajn teritoriojn kaj realigi priser?adojn ?iutipajn. Pro tio multaj scienculoj deziris progresi, per adventuroj kaj atingante gravajn atingojn en fakoj kiaj
biologio
a?
geografio
.
Kelkaj politikistoj volis forgesigi siajn malvenkojn per akiro de novaj teritorioj. Anka? navigado estis grava faktoro ?ar la
vapor?ipoj
, tiam kapablaj alveni pli malproksimen, bezonas disponi el marbordaj punktoj tutmonde por provizii el
karbo
, kaj kiam ties setligo i?is ?tata, tiu ?tato klopodis kontroli pli kaj pli da teritorio. Kie oni hegemonios politike oni kontrolos la vararojn, la ekonomian hegemonion.
[12]
La periodo inter 1871 kaj 1914 estis paca inter la ?efaj e?ropaj potencoj, la nomita
Bela Epoko
(
Belle Epoque
). La disponeblo de demografia malmanko por rekrutado uzeblis en la ekstere?ropaj teritorioj, post a? anta? la kolonia ekonomia etendo de la entreprenoj kaj en la elmigrado.
La
geostrategiaj
kialoj estis rezulto de la konkurenco pro la kontrolo de marvojoj (necesaj haltejoj por la reproviziado de la ?ipoj) kaj de kontinentaj lokoj ?losilaj, kiaj la nomita kontroliga areo de
Centra Azio
a? la klopodo ekhavi sinsekvan imperion en Afriko (la teritoria sinsekvo inter la ?ipaj sidejoj de kontra?aj maroj).
?enerale, la lo?antaroj suferis plialtigon pro malaltigon de la mortindico, pro la enmeto de la moderna okcidenta kuracteknikaro kaj la pluhavon de alta naskindico. Tio ka?zis malekvilibron inter populacioj kaj resursoj, kio ankora? pluestas. Tamen, en kelkaj zonoj, la indi?ena lo?antaro suferis drastan malplii?on (?efe dum la unua fazo de la imperiismo), kiel konsekvenco de la enmeto de nekonataj malsanoj (
variolo
,
gripo
, ktp). En aliaj lokoj, la indi?ena lo?antaro estis simple anstata?ata de eksterlandaj kolonoj.
La ekonomia ekspluatado de la akiritaj teritorioj necesigis la setligon de minimumaj kondi?oj por ties disvolvigo. Oni kreis infrastrukturojn (havenoj, fervojoj) por la eksportado de agrikulturaj kaj aliaj krudaj materialoj destinitaj al la metropolo. La kolonioj i?is havigejoj de ?io necesa por la funkciado de la metropolaj industrioj, dum tiuj lokigis siajn produktararojn en la kolonioj. La ekonomio tradicia, bazata sur memsufi?a a? multkultiva
agrikulturo
, estis anstata?ata de eksporta ekonomio, kiel
unukultivo
, kio provokis, grandmezure, la malaperon de la jarcentaj formoj produkti kaj la etendon de kultivoj kiaj
kafo
,
kakao
,
ka??uko
a?
teo
, kio ?an?is la pejza?on.
La sociaj konsekvencoj manifesti?is en la instalado de bur?aro de komercistoj kaj funkciuloj devenaj el la metropolo kiu okupis la altajn kaj mezajn nivelojn kaj rimedojn de la kolonia strukturo. En iuj kazoj, ili asimilis determinitajn indi?enajn grupojn ene de la sociaj pintotavoloj. Temas pri la malnovaj elitoj kaj membroj de determinitaj korpoj de la armeo a? la kolonia publika funkcio. En amba? kazoj ties asimilado estis akompanita de profunda okcidentigo. Kiam, tuj post la procezo de senkoloniigo, oni komencas ?pruci ?tatojn de kolonioj, tiuj sociaj grupoj okupos gravan pozicion en la administrado kaj la registaro de la novaj landoj (ekz.
Gandhi
en
Barato
). Apud tiuj minoritatoj, la inmensa plimulto de la indi?ena lo?antaro suferis komunigitan procezon de
proletarigo
kiu konstituis neel?erpebla fonto de malkosta laborforto destinita atenti la kreon de infrastrukturoj kaj al la laboro en la agrikulturo de
plantejoj
.
La konkeritaj teritorioj suferis pli fortan a? malfortan gradon de dependeco rilate al la metropolo, la? la tipo de organizado administra kiun oni havigis al ili. Tamen ?e tiu dependo ne mankis konfliktoj, kiuj estis ?ermo de kontra?imperiismo fare ?enerale de la indi?enaj mezaj klasoj okcidentigitaj, kiuj postulis la konsideron de la propraj tradicioj. Tio estis kanaligita pere de la postuloj de la demokratia ludo kiun la metropoloj defendis por si mem sed kiun ne donis al iliaj kolonioj: libereco, egaleco, nacia suvereneco, ktp. Frua ekzemplo de la spirito de tiuj movadoj estas la nasko de la Kongrespartio en Hindio, estrita de
Mohandas K. Gandhi
, kiu etendis sian bazon inter la plej malaltaj membroj de la kolonia socio.
La
imperiismo
kondukis al perdo de identeco kaj de tradiciaj valoroj de la indi?enaj lo?antaroj kaj al surmeto de modeloj por konduto, edukado kaj pensmaniero de la koloniigintoj. Smae tio okazigis la adoptadon de la lingvoj de la hegemoniantoj (?efe la angla kaj la franca). Tio rezultis en forta senkulturigo. La kristana religio (?u katolika, anglikana, protestanta, ktp.) formovis la iamajn religiojn en multaj zonoj de Afriko a? e? kuni?is al tiuj kredoj, formante novajn doktrinojn de sinkretisma karaktero. Tamen, en Azio kaj en la islama mondo la rezultado de la evangeliigo estis malpli granda ol ?e la "negra" Afriko, ?ar estis tie jam firme enradikitaj antikvaj religioj, disvolvi?intaj kaj tre bone strukturitaj kompare kun la afrikaj.
La politikaj mapoj estis ?an?itaj per la kreado de artefaritaj landlimoj kiuj plej ofte neniel rilatis al la anta?ekzista situacio kaj kiuj okazigis perfortajn unuigojn a? dividojn de etnaj grupoj diferencaj, provokante sennombraj konfliktoj politikoj, sociaj kaj etnaj, kiuj pluekzistas ankora?.
La enkonduko de novaj formoj de agrikultura ekspluatado kaj de nekonitaj specioj ?u vegetalaj ?u animalaj okazigis la modifon a? detruon de la naturaj ekosistemoj. Ekzemple, la bizono estis preska? formortigita el la usonaj prerioj; la kuniklo i?is terura plago post ties enmeto en A?stralio, kie ?i ne havis naturajn predantojn kiuj povus bremsi ties disvolvigon; la grandaj tropikaj ?angaloj estis celo de
senarbarigo
ka?zita de la troekspluatado por
lignoproduktado
kaj enkonduko de unukultivoj ?e
plantejo
; la riveroj estis poluigitaj per for?eta?oj el sistemoj de elfosado de ri?aj metaloj kaj per aliaj for?eta?oj devenaj el minado.
- John Atkinson Hobson
uzis la terminon unuafoje en 1902 en libro nominita
Imperialism
. En ?i-tiu libro, la verkisto analizis la fortojn kaj faktorojn ekonomiajn kiuj kondukas al imperiismo.
- Poste
marksismaj
verkistoj uzis la terminon, ?efe
Rudolf Hilferding
a?
Lenino
. Kapitalista imperiismo estis fina stadio de la
kapitalismo
.
La
Hispana Imperio
(komune simpligita kiel
Hispana monarkio
) estas la aro de teritorioj de
Hispanio
a? de la regantaj dinastioj en Hispanio. ?i atingis 14 milionojn de km² fine de la
18-a jarcento
, kvankam ties maksimuma etendo okazis inter la jaroj
1580
kaj
1640
, dum la regado de
Filipo la 2-a
,
Filipo la 3-a
kaj
Filipo la 4-a
. Dum la jarcentoj
16-a
kaj
17-a
kreis propran strukturon kiu ne estis vere kolonia imperio ?is
1768
,
[13]
kaj jam dum la
19a jarcento
?i akiris strukturon pure
kolonia
.
Ne estas uniforma sinteno inter la historiistoj pri la precizaj teritorioj de
Hispanio
?ar foje estas malfacile limigi ?u preciza loko estis parto de Hispanio a? formis parton de la poseda?oj de la
re?o de Hispanio
, a? ?u tiu teritorio estis fakta a? la?jura poseda?o, en epokoj de kelkaj jarcentoj, aneksiigitaj de diferencaj formoj, ?u la? heredo a? la? konkero, kaj en kiuj ne estis same difinita la diferenco inter la poseda?oj de la re?o kaj tiuj de la
?tato
, kaj anka? ne estis certa la ?tata ekonomio, la heredo a? la
internacia juro
.
La Hispana Imperio estis la unua tutmonda
imperio
, ?ar la unuan fojon etenda imperio enhavis poseda?ojn en ?iuj
kontinentoj
, kiuj, diference de la
Romia Imperio
a? de la
Karolida
, ne estis interligitaj tra tero unuj kun aliaj.
La teritoria evoluo de la Brita Imperio estas konsiderata koincide kun la fondado de la Angla kolonia imperio fine de la 16-a jarcento. Ekde tiam, multaj teritorioj tutmonde estis sub la kontrolo de la
Unui?inta Re?lando
a? de ties pra?tatoj.
Kiam la
Re?lando de Granda Britio
estis formata en 1707 per la unuigo de la
Re?lando Skotlando
kun la
Re?lando Anglio
, kies koloniaj posedoj pasis al la nova ?tato. Simile, kiam Granda Britio estis unuigita kun la
Re?lando Irlando
en 1801 por formi la Unui?intan Re?landon, la kontrolo super ties koloniaj posedoj pasis al tiu lasta ?tato. Kolektive, tiuj teritorioj estis menciitaj kiel
Brita imperio
. Post kiam multe el la insulo Irlando akiris sendependon en 1922 kiel
Irlanda Libera ?tato
, la aliaj teritorioj de la Imperio restis sub la kontrolo de la Unui?inta Re?lando.
El 1714 al 1837 la Brita trono estis tenata de serio de re?oj kiuj estis anka? re?oj de la
germana ?tato
Hanovro
. Tamen, tio estis nur persona unui?o, kaj Hanovro plutenis sian politikan sendependon, kaj tiele ?i ne estis konsiderata parto de la Brita Imperio.
La naturo de la teritorioj (kaj popoloj) regataj kiel parto de la Brita Imperio variis enorme. La? le?aj terminoj la teritorioj inkludis tiujn formale sub la suvereneco de la Britia monarko (kiu havis la aldonan titolon de Imperiestro/ino de Hindio el 1876 al 1947); variaj eksterlandaj teritorioj kontrolitaj kiel
protektoratoj
; teritorioj poste transpasataj al britia administrado la? la a?toritato de la
Ligo de Nacioj
a? de
Unui?intaj Nacioj
; kaj diverstipaj aliaj teritorioj, kiaj la Angl-Egiptia Sudano. Ne estis uniforma sistemo de regado aplikita al tiuj. La ?efaj akiroj de la Unui?inta Re?lando (la? terminoj de teritorio, lo?antaro kaj ri?a?oj) estis
Kanado
(?efe post la "perdo" de la usonaj kolonioj,
A?stralio
,
Hindio
kaj la akso nordo-sudo en Afriko el
Egipto
al
Suda Afriko
.
Multaj landoj (nome "dominions" en
angla
) ene de la Brita Imperio akiris sendependon la? etapoj jam dum la komenco de la 20a jarcento. Multe el la resto de la Imperio estis malmuntita en la du jardekoj post la fino de la
Dua Mondmilito
, starte per la sendependigo de
Barato
kaj
Pakistano
en 1947. La lasta grava teritorio kiu pasis el brita kontrolo estis
Hongkongo
, kiu estis redonita al
?inio
en 1997.
Multaj el iamaj teritorioj de la Brita Imperio estas nune membroj de la
Komunumo de Nacioj
. El tiuj, 15 (krom kompreneble la Unui?inta Re?lando) plutenas la Britian monarkon (nune la re?ino
Elizabeto la 2-a
) kiel ?tatestro. La Brita monarko estas anka? "Head of the Commonwealth" (komunumestro), sed tio estas nur simbola kaj persona titolo; membroj de la Komunumo estas tute suverenaj ?tatoj.
La
Franca kolonia imperio
estas la aro de teritorioj ekster
E?ropo
kiu estis sub franca regado unuavice ekde la
1600-aj jaroj
?is
1960-aj
. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la kolonia imperio de
Francio
estis la dua plej granda en la mondo malanta? la
Brita Imperio
. La franca kolonia imperio etendi?is sur pli ol 12,347,000 km² je ?ia pinto en la 1920-aj kaj
1930-aj jaroj
. Inkluzive de metropolo Francio, la tuta kvanto de la teritorio sub franca suvereneco atingis 12,898,000 km². ?ia influo faris al la
franca lingvo
, la kvara plejmulte parolata kolonia e?ropa lingvo, malanta? la
angla
,
hispana
, kaj
portugala
.
Francio establis koloniojn en
Nordameriko
,
Karibio
kaj
Hindo?inio
, sekvante la hispanajn kaj portugalajn sukcesojn dum la
Epoko de Malkovroj
, en rivaleco kun
Britio
por la supereco. Serio de militoj kun Britio dum la
1700-aj jaroj
kaj komenco de la 1800-aj, kiujn Francio perdis, metis finon al ?iaj koloniaj ambicioj sur tiuj kontinentoj, kaj kun ?i establi?is tio kion kelkaj historiistoj nomas la "unua" franca kolonia imperio. En la
19-a jarcento
, Francio establis novan imperion en
Afriko
kaj
Sud-Orienta Azio
. Kelkaj el tiuj kolonioj da?ris post la invado kaj okupo de Francio fare de Nazia Germanio dum la
Dua Mondmilito
.
El ties originaj hejmoj en Skandinavio kaj plej norda E?ropo, ?ermanaj triboj etendi?is tra norda kaj okcidenta E?ropo meze de la periodo de la klasika antikveco, kaj suda E?ropo en fina antikveco, konkerante keltajn kaj aliajn popolojn kaj formante en 800 la ?ermon de la
Sankta Romia Imperio
, la unua germana imperio. Tamen ne estis reala sistema kontinueco el la okcidenta
Romia Imperio
al ties germana sukcedanto kiu la?dire estis "nek sankta, nek romia, nek imperio",
[14]
kaj nombraj malgrandaj ?tatoj ekzistantaj en varia a?tonoma konfederacio. Kvankam ?irka? la jaro 1000 la ?ermana konkero de centra, okcidenta kaj sudokcidenta E?ropo inklude Italion estis kompleta, escepte nur la islama Iberio, estis malmulte da kultura integri?o kaj
nacia identeco
, kaj "Germanio" restis dumlonge koncepta termino reference al senforma areo de centra E?ropo.
Nek mara potenco, nek nacia ?tato, kio ?i eventuale i?os, la germana partopreno en la okcidenta imperiismo estis banala ?is fino de la 19a jarcento. La partopreno de A?strio estis dekomence rezulto de la kontrolo fare de
Habsburgoj
super la
Unua Imperio
, la monarkio de
Hispanio
, kaj de aliaj re?aj dinastioj. Post la malvenko de Napoleono, kiu okazigis la disigon de tiu unua Germana Imperio, Prusio kaj la Germanaj ?tatoj pluis la vojon de imperiismo, prefere agade sur E?ropo pere de politikoj kiaj tiuj de
Metternich
. Post kiam Prusio unuigis la aliajn germanajn ?tatojn en la
Dua Germana Imperio
, ties longda?ra ?tatestro
Otto von Bismarck
(1862?90) dumlonge kontra?staris fari koloniajn akirojn, asertinte, ke la peno atingi, subteni kaj defendi tiajn posedojn estus tro?ar?a anta? eventuala profito. Li sentis, ke kolonioj ne pagos por ili mem, ke la germana burokrata sistemo ne bone funkcios en fu?aj tropikoj, kaj diplomataj disputoj pri kolonioj malhelpos Germanion el sia centra intereso, E?ropo mem.
[15]
Tamen, en 1883-84 li subite ?an?is opinion kaj oni ekkonstruis kolonian imperion en Afriko kaj Suda Pacifiko. Historiistos studis kial precize li faris tiun subitan kaj mallongda?ran ?an?on.
[16]
Li eksciis, ke la publika opinio ekpostulis koloniojn por tialoj de germana presti?o.
[17]
Bismarck estis influita de Hamburgaj komercistoj, nome liaj najbaroj ?e Friedrichsruh. La starigo de la
germana kolonia imperio
startis milde ?e
Germana Novgvineo
en 1884.
[18]
La etendismo de Germanio estis ?efa tialo por la eksplodo de la
Unua
kaj de la
Dua Mondmilitoj
. Post la falo de la mallongda?ra
Tria Regno
, kaj la malsukceso krei
grandan teran imperion
en E?razio, Germanio estis disigita inter la okcidenta usoninflua areo kaj la sovetinflua areo ?is la epoko de la
Perestrojko
, la falo de la
Sovetunio
kaj la
Falo de la berlina murego
. Post la
Germania reunui?o
la intencoj etendismaj de Germanio uzis la ekonomiajn etendojn ?efe danke al la komuna merkato de la
E?ropa Unio
kaj la malapero de la ?tata kapitalismo de la landoj de
Orienta E?ropo
, kiun profitis Germanio por ekonomie eniri en tiuj ekonomiaj areoj hegemonie.
Usona Imperiismo
esta la politika tendenco de
Usono
ekde ties unuaj jardekoj etendi?i unue al
Pacifiko
, poste al apudaj teritorioj kaj dum la tuta
20a jarcento
tutmonde jam ne per rekta konkero de teritorioj (kvankam foje e? tio) sed per klara etendo de siaj ekonomiaj, politikaj, militistaj, kaj socikulturaj influoj unue kaj poste ?enerala hegemonio.
Usona Imperiismo
povas esti difinita kiel ekonomia, militista, kaj kultura influoj fare de
Usono
sur aliaj landoj. Tiaj influoj ofte rilatas al
etendo
en eksterlandaj teritorioj. Etendo grandskale estas ?efa celo de
imperio
, kies elstara ekzemplo estus la
Brita Imperio
. La koncepto de Usona Imperio estis unuafoje popularigita dum la prezidenteco de
James K. Polkkiu
kondukis Usonon al
Meksika?Usona Milito
de 1846, kaj la eventuala
aligo de Kalifornio
kaj de aliaj okcidentaj teritorioj pere de la
Traktato de Guadalupe Hidalgo
kaj la a?eto de La Mesilla [mesIja].
[19]
[20]
Usona Imperiismo
estas termino uzata por referenci al historia etendismo, invadoj kaj
koloniismo
kiuj formas parton de la historia kaj aktualaj politika, kultura, militista kaj ekonomia influoj fare de
Usono
mondskale.
[21]
Doktrinoj sekvitaj (kaj foje proklamitaj de la propra usona registaro ekde ties komencoj) kiaj tiuj de la
evidenta destino
,
[22]
Monroe
kaj
Korolario Roosevelt
, la
Bastonego
, la
Doktrino de nacia sekureco
, ktp., kaj faktoj kiaj la konkero de
Okcidenta Usono
, la
Meksika Milito
, la
Bananaj militoj
, la
Hispana-usona milito
kaj, pli ?use, la
Vjetnama Milito
,
[23]
[24]
la
Usona embargo kontra? Kubo
, la
Doktrino de Bush pri evita milito
, la
Milito en Afganio
, kaj aliaj internaciaj konfliktoj faris, ke "usona imperiismo" estas termino akceptita de plej parto de la internacia komunumo.
[10]
[11]
En la 19a jarcento, la
Romanova Imperio
estis etendinta sian kontrolon al la Pacifiko, formante komunan limon kun la
Kinga Imperio
, danke al foresto de fortaj ?tataj civilizacioj en la tuta
Siberio
a? e? en
Ka?kazo
.
Bol?evikaj
regantoj fakte restarigis ?taton kun proksimume la sama teritorio kiel la imperio de 1921, sed kun internaciista ideologio: Lenino partikulare agnoskis la rajton al memdeterminado por naciaj minoritatoj ene de la nova teritorio.
[25]
Ekde 1923, la politiko de "Indi?eniigo" [korenizaciia] intencis elteni la ne
rusoj
disvolvigi siajn naciajn kulturojn ene de socialisma kadro. Neniam formale nuligita, ?i halti?is ?irka? post 1932. Post la Dua Mondmilito,
Sovetunio
instaligis socialismajn re?imojn la? la modelo de tiuj instalitaj en 1919?20 en la iama
Cara Imperio
en areoj kiujn ties trupoj okupis en
Orienta E?ropo
.
[26]
Sovetunio kaj
?inio
eltenis post la Dua Mondmilito kontra?koloniajn naciliberigajn movadojn por helpi siajn proprajn interesojn, ser ne ?iam sukcese.
[27]
Trocki
, kaj aliaj, kredis, ke la revolucio povus sukcesi en
Rusio
nur kiel parto de
tutmonda revolucio
, kio estos fakte, tuj post la Rusia Revolucio, etendante en la malvenkitaj
Centraj Potencoj
de E?ropo. Lenino verkis etende pri tiu temo kaj fame deklaris per samtitola verko, ke estas "Imperiismo, la plej alta ?tupo de
kapitalismo
". Tamen post la morto de Lenino,
Stalino
decidis la politikon de 'socialismo en unu lando' por la Soveta Unio, kreante la modelon por sinsekvaj postaj stalinismaj ?tatoj kaj formortigante la komencajn internaciistajn elementojn. La internaciistaj tendencoj de la komenca revolucio estos abandonitaj ?is ili i?os necesaj dum la konkurenco kontra? Usono dum la
Malvarma Milito
.
Kvankam Sovetunio deklari?is
kontra?imperiisma
, kritikistos asertas, ke ?i montris tendencojn komunajn al historiaj imperioj.
[28]
[29]
Kelkaj fakuloj asertas, ke la Sovetunio estis hibrida ento enhavanta elementojn komunajn kaj al multnaciaj imperioj kaj al naciaj ?tatoj (rusa). Oni asertis anka?, ke la Sovetunio praktikis ian
koloniismon
kiel faris aliaj imperiaj potencoj baze sur la malnova rusa tradicio de etendismo kaj kontrolo.
[30]
La japana imperiismo estis preska? nepra neceso konsiderinte la malgrandon de la insulara japana teritorio kaj la potencon de ties homa, militista kaj ekonomia disvolvi?o.
Jam dum la
Unua japana-?ina milito
en 1894, Japanio aligis
Tajvanon
. Kiel rezulto de la
Rusa-japana milito
en 1905, Japanio konkeris parton de la
insulo Sa?aleno
el Rusio.
Koreio
estis aligita en 1910. Dum la
Unua Mondmilito
Japanio prenis teritoriojn lasatajn de Germanio en la provinco de ?inio nome ?andongo, same kiel la
Marianoj
,
Karolinoj
, kaj
Mar?aloj
. En 1918, Japanio okupis partojn de
Rusia ?emara Regiono
kaj partojn de orienta
Siberio
kiel partoprenanto en la
Siberia interveno
. En 1931 Japanio konkeris
Man?urion
. Dum la
Dua japana-?ina milito
en 1937, ?i invadis ?inion. Fine de la
Pacifika Milito
, Japanio estis konkerinta plej el Malproksima Oriento, inklude kio nun estas
Hongkongo
,
Vjetnamo
,
Kambo?o
,
Tajlando
,
Birmo
,
Filipinoj
,
Indonezio
,
Novgvineo
kaj multajn insulojn de la
Pacifika Oceano
.
[31]
[32]
[33]
- ↑
S. Gertrude illin. Rhodes. London: 1933. P. 138
- ↑
Gregory, Derek, Johnston, Ron, Prattt, Geraldine, Watts, Michael J., kaj Whatmore, Sarah (2009).
The Dictionary of Human Geography
(5-a eld.). Wiley-Blackwell. p. 373.
ISBN 978-14051-3288-6
- ↑
3,0
3,1
Lewis Samuel Feuer. Imperialism and the Anti-Imperialist Mind. Transaction Publishers, 1989. P. 4.
- ↑
http://www.portalplanetasedna.com.ar/complemento_imperila.htm
El Imperialismo Moderno - La Expansion Capitalista Mundial Europa Sobre Africa, 2009
- ↑
Bookman, Jay,
"Let's just say it's not an empire".
- ↑
Vidu por ekzemplo: Michael Mann (2005),
Incoherent Empire
; Arthur Schlesinger Jr. (2005), "The American Empire? Not so fast",
World Policy
, Volumeno XXII, No 1, Spring
- ↑
Max Boot, "American Imperialism? No Need to Run Away From the Label", USA Today
- ↑
http://www.jeetheer.com/politics/anglosphere.htm
Jeet Heer, "Operation Anglosphere", 2009, Max Boot.
- ↑
Ferguson, Niall,
"Colossus: The Rise and Fall of the American Empire"
.
- ↑
10,0
10,1
H. Barnes, Ch. Kepner kaj J. Soothill,
El imperio del banano
, Buenos Aires, Instituto de Estudios Latinoamericanos, Centro de Derecho y Ciencias Sociales (FUBA), 1957, pp. 22-28. El
Historia de America Latina, Desde los origenes hasta la globalizacion
, Nº 23. Colegio Nacional de Buenos Aires, pa?o 12. 2002
- ↑
11,0
11,1
Hegemonia o supervivencia. La estrategia imperialista de EE. UU.
(Barcelona, Ediciones B, 2005),
Noam Chomsky
- ↑
Jules Ferry
- ↑
En 1768 la raporto de Croix parolas pri ≪
uniformi la regadon de tiuj grandaj kolonioj kun tiu de ties metropolo
≫, kaj tiu estas la unua konata dokumento kiu redifinas la regnojn de ≪Indias≫ (Hindioj) kiel ≪kolonioj≫.
- ↑
atribuita al
Voltaire
- ↑
Thomas Pakenham,
The Scramble for Africa: White Man's Conquest of the Dark Continent from 1876-1912
(1992) cc 12
- ↑
Paul M. Kennedy,
The Rise of the Anglo-German Antagonism, 1860-1914
(1988) cc 10
- ↑
Hans-Ulrich Wehler, "Bismarck's Imperialism 1862?1890,"
Past & Present
, (1970) 48: 119?55
rete
- ↑
Hartmut Pogge von Strandmann, "Domestic Origins of Germany's Colonial Expansion under Bismarck"
Past & Present
(1969) 42:140?159
online
; Crankshaw, pp. 395?7
- ↑
Lens, Sidney. (2003)
The Forging of the American Empire
. Londono: Pluto Press.
ISBN 0-7453-2100-3
.
- ↑
(June 1978) “American Imperialism: The Worst Chapter in Almost Any Book”,
The American Historical Review
83
(3),
p. 644?668
.
doi
:
10.2307/1861842
.
- ↑
http://books.google.com.ar/books?id=xjya7RqRLJsC&pg=PA11&dq=historia+del+imperialismo+estadounidense&hl=es&ei=SOQTTPzVDcKC8gaLk5SbCg&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=4&ved=0CDMQ6AEwAw#v=onepage&q&f=false
Estudios de filologia, historia y cultura hispanicas
, Milagros Aleza Izquierdo, Angel Lopez Garcia, pa?o 11
- ↑
Velasco Marquez, Jesus. Instituto Tecnologico Autonomo de Mexico (ed.): ≪Doctrina Manifiesto≫ (hispane) (pdf)
http://www.mexicodiplomatico.org/lecturas/destino%20manifiesto.pdf
Arkivigite je
2011-11-03 per la retarkivo
Wayback Machine
.
- ↑
Michael Hardt,Antonio Negri,
Imperio
, p.199
- ↑
Robert Biel,
El nuevo imperialismo/ The New Imperialism: Crisis y contradicciones de las Relaciones Norte-sur / crisis and Contradictions of The Northern-southern Relationships
- ↑
V.I. Lenin. (1913)
Critical Remarks on the National Question
. Prosveshcheniye.
- ↑
The Soviet Union and Europe after 1945
. The U.S. Holocaust Memorial Museum. Alirita 2010-12-30.
- ↑
Melvin E. Page. (2003)
Colonialism: an international social, cultural, and political encyclopedia
. ABC-CLIO.
- ↑
Beissinger, Mark R. 2006 "Soviet Empire as 'Family Resemblance,'" Slavic Review, 65 (2) 294-303; Dave, Bhavna. 2007 Kazakhstan: Ethnicity, language and power. Abingdon, New York: Routledge.
- ↑
http://www.jstor.org/pss/20031013
Foreign Affairs, Vol. 32, No. 1, Oct., 1953 - Soviet Colonialism In Central Asia de Sir Olaf Caroe
- ↑
(1953) “Soviet Colonialism in Central Asia”,
Foreign Affairs
32
(1),
p. 135?144
.
- ↑
Joseph A. Mauriello.
Japan and The Second World War: The Aftermath of Imperialism
.
Lehigh University
. Alirita 2013-12-09.
- ↑
Japanese Imperialism 1894-1945
.
National University of Singapore
. Alirita 2013-12-09.
- ↑
The Japanese Empire 1942
. The History Place. Alirita 2013-12-09.
- Wilhelm Ropke,
Imperialisme et capitalisme
, 1934,
[1]
Arkivigite je
2014-02-01 per la retarkivo
Wayback Machine
- Charles Zorgbibe,
L'imperialisme
, PUF, 1996.
- Rosa Luxemburg
,
L'Accumulation du capital, contribution a l'explication economique de l'imperialisme
, 1913.
- Rudolf Hilferding,
Le Capital financier
, 1910.
- George Lichtheim ,
De l'Imperialisme
, Calmann-Levy, Paris, 1972.
- Hannah Arendt
,
L’Imperialisme
, traduko de Martine Leiris (1982) reviziita de Helene Frappat, Le Seuil, 356), 2006
(
ISBN 2-02-0798905
)