Vladimir Varankin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vladimir Valentinovi? VARANKIN
Rusia verkisto de literaturo en Esperanto
Rusia verkisto de literaturo en Esperanto
Persona informo
Aliaj nomoj Vol-Volanto
Naski?o 12-a de novembro 1902
en Ni?nij Novgorod
Morto 3-a de oktobro 1938
en Moskvo
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperanto ? rusa
?tataneco Sovetunio
Familio
Patro Valentin Jegorovitch Varankin
Okupo
Okupo verkisto ? esperantisto
Verkoj Metropoliteno
Esperanto
Verkis en Esperanto Metropoliteno
Akademiano Membro de la Lingva komitato
Esperantisti?is en 1919
v ? d ? r
Varankin kiel instruisto de kavaleria lernejo, urbo Tverj, 1925
Kun la edzino Maria
Kun la filino Feina en la urbo Gorkij , marto 1937
Ver?ajne la lasta foto de Varankin farita en a?tuno 1937

Vladimir Valentinovi? VARANKIN (naski?is la 12-an de novembro 1902 , mortis la 3-an de oktobro 1938 ) estis rusia verkisto de literaturo en Esperanto , docento de la okcidente?ropa historio, direktoro de Moskva Ped. Instituto por fremdaj lingvoj. Li verkis la romanon Metropoliteno . [1]

Familia fono [ redakti | redakti fonton ]

Varankin naski?is en Ni?nij Novgorod , en familio de oficisto. Lia patro Valentin Jegorovi? Varankin (mortis en 1921 ), ?is rekrutigo al la Ru?a Armeo estris ?parkason . La patrino de Varankin, Nina Aleksejevna (mortis en 1953 ), estis bibliotekistino. Krom Vladimir, en la familio estis ankora? du filoj: Jurij (naski?is 1906 , mortis 1988 ) kaj Vja?eslav (naski?is 1916 ), kiu estis viva ankora? anta? kelkaj jaroj. [1]

Eklerno de kaj ekagado por Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Dum la lasta studjaro ( 1919 ) ?e la urba gimnazio [2] li kun kelkaj siaj geamikoj eklernis Esperanton. Kune kun siaj same junaj geamikoj balda? li fondis urban rondeton de junaj esperantistoj, kiu poste transformi?is al la gubernia. Kaj en la urbo, kaj en la gubernio tiu unui?o efektivigis impetan agadon: dum malpli ol unu jaro la unui?o sukcesis organizi ses kursojn de Esperanto en la urbo mem, 40 ?elojn kaj rondetojn en la tuta gubernio, kaj krome en kelkaj lokoj (kun helpo de lokaj Esperantistoj-instruistoj) e? instrui la internacian lingvon en lernejoj. [3]

Dum unu-du jaroj li kune kun siaj geamikoj vaste disvolvis esperantistan agadon. Ekde tiam komenci?is aktiva, energia, impeta agado de la juna esperantisto. Krom rondetoj, kursoj, ?eloj, li organizis propagandajn spektaklojn kaj surscenigis ske?ojn, kies tekstojn li verkis mem, a? tradukis, a? prenis ilin el anta?revoluciaj esperantaj revuoj (ekzemple, el La Ondo de Esperanto ). Li mem komencis eldoni gazeton Ru?a Esperantisto . En ?i tiu gazeto (sub la pse?donomo Vol-Volanto) la 20-jara?a Varankin publikigis versa?ojn siajn kaj de siaj amikoj, artikolojn, tradukojn, anoncojn, rezultojn de enketadoj, kaj anka? alvokojn al la landa kaj eksterlanda Esperantistaro por helpi al la malsatantoj de la juna soveta respubliko. [1] Tamen, li tiam verkis per lingva?o erarplena kaj tre rusisma.

En 1920 li kun geamikoj provis organizi en Ni?nij Novgorod la 3-an Tutruslandan kongreson de esperantistoj, tamen ?i fiaskis, ?ar ?aoso kaj malfacila ekonomia stato de la lando ne permesis ankora? organizi la aran?ojn. La kongreso okazis unu jaron poste en Petrograd , kaj en la kongreso oni fondis Sovetlandan (poste, sovetrespublikaran) Esperantistan Union , juna Vladimir Varankin elekti?is kiel membro de ties Centra komitato. [1] [3]

Frua laboro [ redakti | redakti fonton ]

Post la lernejo juna Vladimir dum kelka tempo laboris en elektroenergia organiza?o. Sed balda? li ali?is al kavaleria lernejo kaj servis tie kiel politika kunlaboranto. Samtempe li estis bibliotekisto kaj klubestro. A?tune de 1922 li kune kun la kavaleria lernejo transloki?is al Tver kaj tuj aktive komencis labori por Esperanto. [1]

Movada agado [ redakti | redakti fonton ]

Li rapide progresis anka? enkadre de SEU. En la I-a Kongreso de SEU ( 1923 , Moskvo ) Varankin estis elektita kiel estrarano de la kongreso kaj reelektita kiel membro de CK SEU. Fine de 1925 en la gazeto Me?dunarodnyj Jazyk (Internacia Lingvo) oni komencis aperigi serion de liaj lecionoj pri metodiko de propagando por Esperanto, kiujn oni da?rigis dum la tuta 1926 . Interalie la ?efan akcenton li faris ne al nura propagando, sed al praktika uzado. CK SEU komisiis al li gvidi la propagandan laboron. [1]

Fine de 1927 li translo?i?is en Moskvon , post la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig . [1] Interalie, germana veterana esperantisto Konstantin Behnert , kiu havis kontaktojn kun Varankin en Tver, rakontis ke post la Danziga UK Varankin senpermese vizitis Germanion kaj poste nesingarde menciis tion - rezulte li devis ?iumonate prezenti sin por registrado en polico.

Eldona?oj [ redakti | redakti fonton ]

En 1929 li verkis lernolibron Teorio de Esperanto kaj unu jaron poste anka? lernolibron Esperanto por laboristoj . Vladimir Varankin estis elektita dekomence kiel membro de la sekretariaro, poste kiel estro de organiza fako, vicprezidanto kaj, fine, ?enerala sekretario de la Tutrusia komitato de SEU. Li i?as plenrajta membro de la Lingva komisiono ?e SEU kaj membro de la Lingva komitato ?e la Akademio de Esperanto . [1]

En 1932 en Nova Etapo aperis kelkaj ?apitroj el Metropoliteno sub la titolo Barikadoj . [3]

Profesia laboro [ redakti | redakti fonton ]

Intertempe li finis fakultaton de sociaj sciencoj ?e la 1a Moskva ?tata universitato kaj Instituton pri eksteraj rilatoj kaj i?is direktoro de Teknikumo pri fremdaj lingvoj, kie li instruis anka? historion. [1]

Aresto, kondamno kaj rehonorigo [ redakti | redakti fonton ]

Nokte de la 7-a al la 8-a de februaro 1938 , Varankin estis arestita. Oni kondamnis lin kiel aktivan membron de neniam ekzistinta Unia Centro, oni akuzis lin pri spionado kaj sabotado, kontra?sovetia propagando, komploto kun la celo murdi Stalin k.s. [1]

En aprilo 1989 la Prokurorejo de Sovet-Unio oficiale informis, ke Vladimir Valentinovi? Varankin, naskita en 1902 en Ni?nij Novgorod, membro de VKP(b) ekde 1925, eksigita el ?i pro kriminala akuzo, anta? la aresto direktoro de la 2-a Moskva pedagogia instituto de fremdaj lingvoj, pro partopreno en fa?ista spiona organiza?o Sojuznyj Centr (Unia Centro), ekzistinta en Sovetunio sub ?ildo de la esperantista organiza?o, celanta renversi la sovetan potencon pere de spionado, sabotado kaj teroraj agoj kontra? la gvidantaro de VKP(b) kaj Soveta registaro, estas kondamnita fare de Militista kolegio de la Supera kortumo de Sovetunio al mortpafo kun konfiskado de hava?o la 3an de oktobro 1938. La verdikto estis plenumita je la sama tagnokto en Moskvo sen rajto je apelacio a? amnestio. ?iujn konfiskitajn poseda?ojn, inkluzive de manuskriptoj, leteroj, dokumentoj, arkivo, libroj oni neniigis kiel "ideologie malutilajn" kaj "sen iu ajn aktuala kaj historia valoro". La oficiala respondo diras, ke "la loko de entombigo ne estas indikita en la dosiero". [1]

Post 20 jaroj la Militista kolegio de la Supera kortumo kontrolis lian kazon. La kontrolo evidentigis, ke V.Varankin estis kondamnita tute senbaze, lige kun kio la Militista kolegio de la Supera kortumo de Sovetunio la 11-an de majo 1957 nuligis la verdikton kaj ?esigis la akuzon pro absoluta manko de krimkonsisto. V.Varankin estis plene rehonorigita. [1]

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Trovu ≪  Vladimir Varankin  ≫ inter la
Viza?oj de homoj
rilataj al la ideo
≪Internacia Lingvo≫