El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tra la Labirinto
de la Gramatiko
|
|
A?toro
|
Frits Faulhaber
|
Eldonjaro
|
1934
|
Urbo
|
Amsterdamo
|
Eldoninto
|
Federacio de Laboristaj Esperantistoj
|
Pa?oj
|
344
|
|
Tra la Labirinto de la Gramatiko
estas Esperanto-lernolibro destinata por nederlandlingvanoj. ?i estas verkita en
1934
de
Frits Faulhaber
kaj eldonita de la
Federacio de Laboristaj Esperantistoj
. Estas aperintaj ok eldonoj de la libro. Dum dekoj da jaroj tiu ?i estis ege influhava por la nederlandaj kaj flandraj Esperantistoj.
|
| ?
Ofte oni miras pri la granda nombro da bonaj Esperantistoj kiuj trovi?as en Nederlando kaj Flandrujo. Unu el la ?efaj ka?zoj de tio sendube estas la bonaj lernolibroj pri kiuj ni nuntempe disponas. ≪ Tra la Labirinto de la Gramatiko ≫ grandmezure superas ?iujn ?is nun aperintajn nederlandlingve verkitajn lernolibrojn. ?i ne estas lernolibro kiun ni kura?us doni al la lernantoj de elementa kurso, ?ia amplekso sendube timigus ilin, sed, post tia kurso, la libro i?as vera trezoro. La
volumo
estas neel?erpebla fonto kaj ideala hava?o por
laboristesperantisto
: kompleta kaj tamen simpla, bele bindita kaj bone prizorgita, kaj tamen tiel malmultekosta. Speciale prizorgitaj estas la klarigoj de la afiksoj (kun po 10 ?is 20 ekz.). Ni kun ?ojo anka? trovis la malnovan elparolmanieron de la sc-vortoj : § 30; mi scias ? mis cias k.t.p. Ni nur beda?ras la klarigon v : w (tio nur estas por Nederlandanoj sed ne por Belgoj, kiuj tre bone elparolas v : v ) . La preseraroj estas zorge korektitaj en aldonita tabelo. Multaj konsiloj por kursgvidontoj igas la verkon nepre akirinda.
”
| —
Belga esperantisto
n217 (mar 1935)
|
|
|
| ?
Jen la titolo de bonega Nederlandlingva gramatiko pri Esperanto de F. Fa?lhabro. Anta? mi ku?as ?ia kvina eldono (sesa ?is oka miloj) el la jaro 1950. La 344 pa?ojn ampleksanta, en griza tolo bindita libro estas ta?ga kaj detala enkonduko en la Esperantan gramatikon por meze kleraj homoj, kiuj multe de tio, kion ili enlerneje lernis, jam de longe forgesis, sed kiuj Esperanton iugrade regas. Samtempe la libro estas bona akompananto por kursgvidantoj, kiuj bezonas metodan helpon kaj ri?an materialon por ekzercadoj.
Mi ?i tie ne intencas recenzi la verkon. Mia intenco pli vere estas, montri en kio anka? tiu bone verkita kaj plurfoje reeldonita gramatiko estas mankhava, kiel estis ?is tiam ?iuj gramatikoj...
”
| —
Rikardo ?ulco
1985 :
Pledo por Unueca Lingvo
, pp. 108-110
|
|