El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Sound of Silence
(
trad.
La sono de la
silento
), origine
The Sounds of Silence
, estas kanto de la usona muzikduo
Simon & Garfunkel
, verkita de
Paul Simon
. Studia registrado de la kanto kondukis al registra interkonsento kun
Columbia Records
, kaj la origina
akustika
versio estis registrita en Marto 1964 ?e Columbia Studios en
Novjorko
por ilia debutalbumo,
Wednesday Morning, 3 A.M.
Publikigita la 19an de Oktobro, 1964,
[1]
la albumo estis komerca malsukceso kaj kondukis al la disbandigo de la duo; Simon revenis Anglio, kaj
Art Garfunkel
al siaj studoj ?e la
Kolumbia Universitato
.
En 1965, la kanto ekaltiris atenton en radielsendoj en
Bostono
kaj tra
Florido
. La kreski?anta elsendado kondukis la diskoproduktiston Tom Wilson, fakte la produktoro de la kanto, remiksi la kanton supertavolige per elektraj instrumentoj kaj drumoj. Tiu remiksita versio estis publikigita kiel unuopa?o en Septembro 1965. Simon & Garfunkel ne estis prie informitaj ?is post ties publikigo. Tiu remiksa?o i?is No. 1 en la sukcesolisto
Billboard
Hot 100 por la semajno finanta en la 1a de Januaro, 1966, kio kondukis la duon reuun?i kaj tuj registri sian duan albumon, kiun Columbia titolis
Sounds of Silence
kiek klopodo por kapitaligi la sukceson de la kanto. La remiksita unuopa?a versio de la kanto estis inkludita en tiu tuja albumo. Poste, ?i aperis en la filmo de 1967 nome
The Graduate
kaj estis inkludita en la filmodisko "The Graduate". Krome ?i estis publikigita en la
muzikalbumeto
Mrs. Robinson
en 1968, kun tri aliaj kantoj el la filmo: nome "
Mrs. Robinson
," "April Come She Will" kaj "
Scarborough Fair/Canticle
."
"The Sound of Silence" estis inter la dek pintaj sukcesa?oj en multaj landoj tutmonde, inter kiuj A?stralio, A?strio, Okcidenta Germanio, Japanio kaj Nederlando. ?enerale konsiderita klasika kanto de "folk rock", tiu kanto estis enmetita en la Nacia Diskoregistro en la
Library of Congress
?ar estas "culturally, historically, or aesthetically important" (kulture, historie a? estetike grava) en 2012, kun la cetero de la albumo
Sounds of Silence
. Ekde sia publikigo, la kanto estis inkludita en sekvaj kompila?oj, dekomence en la kompilalbumo de 1972 nome
Simon and Garfunkel's Greatest Hits
.
[2]
- En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo
The Sound of Silence
en la angla Vikipedio.