Stefano
(naski?is ?irka?
1096
, mortis la
25-an de oktobro
1154
) estis la lasta normanda re?o de
Anglio
. Li estas ofte nomata Stefano de
Blois
.
Li naski?is en Blois kaj estis la filo de
Stefano la 2-a, grafo de Blois
kaj
Adela
, filino de
Vilhelmo la 1-a
kaj
Matilda de Flandrio
. En 1106 li estis sendata al la kortego de sia onklo
Henriko la 1-a
. ?irka? 1115 li i?is grafo de Mortain. ?irka? 1125 li edzi?is al
Matilda
, la filino de la grafo de Boulogne, kiu balda? heredis tiun graflandon. Ekde
1128
Stefano estis kunreganto de Boulogne kaj, per sia edzino, akiris la titolon grafo de Boulogne.
En
1135
mortis Henriko la 1-a. Anta? sia morto li devigis siajn nobelojn promesi ke ili subtenu lian filinon,
imperiestrinon Matilda
, kiel heredonto de la angla trono, sed Stefano asertis ke la mortonta re?o ?an?is sian intencon kaj nomumis Stefanon sia heredonto. Stefano kroni?is kaj gajnis la subtenon de la plejparto de la anglaj nobeloj kaj de la
papo
. Tamen en
1139
komenci?is enlanda milito inter Stefano kaj la imperiestrino Matilda. Dum la Batalo de
Lincoln
(1141) Stefano estis kaptata kaj poste enkarceri?is en
Bristol
. Tamen lia edzino, Matilda de Bulonjo, sukcese kunigis la subtenon de la londonanoj kaj de multaj nobeloj, kaj la imperiestrino devis fu?i el
Londono
. La subtenantoj de Stefano kaptis ?ian duonfraton,
Roberto
, kaj devigis ?in liberigi Stefanon kontra? la liberigo de Roberto. Tiel Stefano regajnis la tronon, sed la milito da?ris. En
1142
la imperiestrino estis sie?ata en
Oksfordo
sed eskapis, vestate en blankaj roboj, trans la ne?on.
En
1147
?ia filo
Henriko
, ankora? adoleska, kunigis armeon sed estis dufoje venkata. Sen mono por pagi siajn soldatojn, li petis la helpon de sia onklo Roberto, grafo de Gloucester, sed li forsendis Henrikon. Henriko sekrete komencis intertraktojn kun Stefano, kiu konsentis donis al li la necesan monon kondi?e ke li forsendu sian armeon.
Fine en
1153
, post la morto de
E?stako
, la filo de Stefano, esti?is la Traktato de Wallingford, per kiu la longda?ra kaj akra enlanda milito fini?is kaj estis decidate ke Henriko heredos la anglan tronon. Stefano mortis ?e
Dover
la sekvantan jaron, kaj entombi?is en la Abatejo Faversham, kiun li kaj Matilda de Bulonjo fondis en 1148.
Krom E?stako, Stefano kaj Matilda de Bulonjo havis kvar infanojn:
La? la
Anglosaksa kroniko
, dum la enlanda milito "homoj malka?e diris ke Kristo kaj liaj an?eloj dormis".