Stasys Tij?naitis
[Stasis' Tijunaj'tis] (naski?is la
8-an de majo
1888
, en vila?o Vareikiai, distrikto
Ukmerg?
, mortis la
22-an de julio
1966
urbeto
Pravieni?k?s
Litovio
) estis grava esperantisto por litova movado.
En
1908
finis rusan triklasan lernejon en
Ukmerg?
. Poste li kun tri rubloj en po?o perpiede ekmar?is al Seinai (distanco 190 km) dezirante ekstudi en pastra seminario. Survoje li haltis en
Ka?no
kaj vizitis
Aleksandras Dambrauskas
-on, kiu estris eldonejon kaj redaktis revuon "Draugija" (Societo).
Aleksandras Dambrauskas
jam konis la junulon la? liaj verketoj, pli frue senditaj al la redakcio.
Tiutempe Seinai (nun
Sejny
en
Pollando
) estis grava kultura centro de litovoj. En la urbo ili havis lernejojn, presejon, tie estis eldonata en Litovio populara gazeto "?altinis" (Fonto). Ekzamenojn al pastra seminario Stasys trapasis sukcese, sed guberniestro ne permesis al li studi en la seminario "pro nesufi?a klereco". Tiam en
1908
Stasys eklaboris en Ka?na eldonejo de Societo de
Sankta Kazimiro
?e
Aleksandras Dambrauskas
, helpante ekspedi eldona?ojn.
Laborante en eldonejo Stasys ekvidis revuon "
Pola Esperantisto
" kaj ekinteresi?is pri
Esperanto
.
Balda? Stasys ricevis proponon labori kiel korektisto en la menciita gazeto "?altinis" en
Sejny
. La gazeto havis suplementon - porinfanan revueton "?altin?lis" (?altin?lis) (Fonteto) kaj Stasys fari?is ?ia redaktoro. Estro de la presejo ne sciis litovan lingvon, kaj Stasys ankora? ne parolis la
polan
. "Kiel do ni interkompreni?is? eble ni uzu
Esperanton
?" - proponis Stasys kaj la kolego konsentis. Ili mendis lernolibrojn kaj ellernis
Esperanton
. Tiel Stasys praktike povis apliki la internacian lingvon.
En
1910
Aleksandras Dambrauskas
sendis leteron al S.Tij?naitis, proponante verki novan lernolibron de
Esperanto
. Stasys tion faris kaj en
1912
la lernolibro estis presita en
Sejny
. ?i havis 210 pa?ojn, estis pli ampleksa kaj metodika: la instrumaterialo estis ordigita en 30 lecionoj.
En
1914
en
Liepaja
(
Latvio
) aperis unua numero de "
Litova Stelo
", kaj informojn pri
Esperanto
(en la litova) preparis S. Tij?naitis. Li sendis materialon anka? por la dua numero, sed ne estas sciate, ?u ?i aperis (plej ver?ajne ne, ?ar balda? komenci?is la mondmilito).
En
1914
S. Tij?naitis studis en pedagogiaj kursoj, sed la milito malhelpis fini ilin. Kun eldonejo de "?altinis" li transloki?is en
Vilnon
. En
1915
, kiam germanoj okupis la landon, Stasys revenis al
Sejny
kaj eklaboris en vila?a elementa lernejo. En
1918
en
Sejny
estis fondita litova gimnazio, kaj li eklaboris en ?i. En
1920
la urbon okupis poloj, la gimnazio estis fermita kaj Stasys devis transloki?i al
Lazdijai
. Samjare S. Tij?naitis estis elektita membro de Fonda Sejmo (litova parlamento) kaj forveturis al
Ka?no
, kie laborante en la Sejmo li redaktis anka? gazeton kaj revuon por instruistoj. En
1923
-
1933
li redaktis tre polularan porinfanan revueton "?vaig?dut?" (Steleto), kaj en ?i publikigis anka? lecionojn de
Esperanto
. En
1934
-
1940
li redaktis revueton "Kreg?dut?" (Hirundeto). Kiam en
1922
LitEA
renovigis eldonadon de "
Litova stelo
", S. Tij?naitis aktive kunlaboris en ?i, anka? kontribuis al eldono de "
Litova almanako
" (
1923
). En
1924
li partoprenis en la
16a Universala Kongreso
en
Vieno
.
La
Dua Mondmilito
grave ?an?is vivon de S. Tij?naitis: en
1944
anta? reveno de sovetoj lia edzino, filino kaj bifilo retiri?is en
Germanion
, poste elmigris en
Usonon
, sed Stasys rifuzis lasi la patrujon kaj poste ne akceptadis senda?ojn de familianoj el
Usono
. Lia filo, kiel oficiro de litova armeo, estis arestita kaj sendita al koncentrejo. Tre malfacile al li estis labori en sovetaj lernejoj pro ne koincido de propraj konvinki?oj kun la oficiala komunisma propagando. Krome, li akre travivis sian solecon.
Felicxe S.Tij?naitis ?isatendis renaski?on de E-movado en
Sovetio
. En
1959
li prelegis pri
Esperanto
en
Vilno
,
Kauxno
,
?iauliai
,
Bir?ai
, kontaktis kun konataj esperantistoj de
Litovio
. Mortis li en
1966
kaj estas enterigita en tombejo de Rum?i?k?s.