Sie?o de Orleans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johana de Arko dum la sie?o de Orleans (pentra?o de Jules Eugene Lenepveu)

La sie?o de Orleans (la 12-an de oktobro 1428 - la 8-an de majo 1429 ) estis krizpunkto de la Centjara milito , kiam, instigata de Johana de Arko , la francoj gajnis sian unuan venkon kontra? la angloj post la katastrofa batalo de Azincourt .

La angloj kaj burgundoj regis preska? tutan nordan Francion krom Orleans , kaj la angloj posedis anka? multe da sudokcidenta Francio. Orleans havis strategian situon: se la angloj kaptos la urbon, ver?ajne ili konkerus la centron de Francio. La 12-an de oktobro 1428 la sie?o komenci?is, estrate de Thomas Montacute (4-a grafo de Salisbury) : malfrue de tiu monato, Montacute mortvundi?is. Ekde decembro William de la Pole (1-a duko de Suffolk) estris la sie?on. Tamen mankis al la angloj sufi?e da militistoj por tute ?irka?i Orleans, kaj la lo?antoj povis akiri proviza?ojn.

La 12-an de februaro 1429 skotaj kaj francaj militistoj malsukcese klopodis kapti anglan provizan konvojon (la " batalo de la haringoj ").

Johana de Arko skribis almena? dufoje al la angloj, ordonante ilin forlasi kaj la sie?on kaj la anglajn poseda?ojn en Francio. La 18-an de aprilo ?i alvenis al Sie?o de Orleans kun armeo: la sekvantan tagon ?i eniris la urbon kaj estis ?ojege aklamata. ?iam ?i ur?is agresan militadon, kontra? la konsiloj de la francaj generaloj. La 4-an de majo ?i rajdis el la urbo por kura?igi francajn militistojn: sekvis kapto de grava angla fortika?o. La 6-an la francoj kaptis fortikigitan mona?ejon. Angla garnizono de Les Tourelles izoli?is kaj estis forpelata la sekvantan tagon: Johana ?ultre vundi?is de sago, kiun ?i mem eltiris anta? ol reiri al la batalado.

La 8-an de majo la du armeoj kuni?is por plua batalo. ?ar estis diman?o, Johana deziris ne iniciati bataladon. Post nelonge la angloj turnis sin kaj forlasis la sie?on.

Post tiu venko multaj volontuloj ani?is al la franca armeo. La francoj forpelis la anglojn de la valo de la Luaro , kaj poste Karlo la 7-a (Francio) kroni?is ?e Reims . La ?esigo de la sie?o estis decida punkto de la centjara milito.