Schmalkalden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schmalkalden
Blazono
Schmalkalden (Germanio)
Schmalkalden (Germanio)
DEC

Map

Luterurbo ? urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Urborajtoj Urbo ( Stadt )
Telefona anta?kodo 03683
Po?tkodo 98574
A?tomobila kodo SM
Oficiala Municipokodo 16066063
Subdivido 12 urbopartoj ( Stadtteile )
Politiko
Komunumestro Thomas Kaminski
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Altmarkt 1
Demografio
Lo?antaro 20065 (stato 2022-12-31) [ fonto: landa statistika oficejo ]
Geografio
Geografia situo 50° 43′  N , 10° 27′  O (mapo) 50.716666666667 10.45 Koordinatoj: 50° 43′  N , 10° 27′  O (mapo)
Alto super la marnivelo 295 m
Areo 72,06 km²
Oficiala retejo http://www.schmalkalden.de
v ? d ? r

Schmalkalden estas urba komunumo en Germanio . ?i trovi?as en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio . Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 20 065 lo?antojn.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

En la finonta mezepoko la fer-prilabora industrio garantiis bonstaton. Fondi?is en la 1531-a jaro la tiel nomita ?malkalda Ligo (Schmalkaldischer Bund), gravega ?irmila federacio de la protestantaj regnaj statoj kontra? la katolika imperiestro Karlo la 5-a . Ses jarojn poste oni aprobe akceptis ?i tie la ?malkaldajn Artikolojn, ellaboritajn de Lutero mem. Malanta? la malvenko en 1546/47 ?e Muhlberg la urbo denove koncentri?is je sia prilabora industrio. Ankora? hodia? la iloj kaj man?ilaroj fabrikataj en Schmalkalden estas akirantaj altegan ?aton!

Kastelo Wilhelmsburg

Vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Kiel la ?efa vidinda?o en la urbo elstaras la lar?e videbla Kastelo Wilhelmsburg . Aparte indas viziton la kastela pre?ejo kun orgeno el la 16-a jc., la bankeda salono kun belega plafono, la ri?e stukita Blanka Salono kaj la muzeo pri regiona historio aran?ita en la burgaj ejoj.

La tuta urbokerno de Schmalkalden estas protektita. La plej alloga objekto estas la malfrugotika urbodomo sur la Malnova Foirejo. Sur la Konsilantar-kelo (Ratskeller) estis la iama se?o de la ?malkalda Ligo . ?i tie trovi?as krome la malfrugotika urbokirko Sankta Georgo , konstruita dum 1437-1509.

La Todenwarth-Kamerego (Todenwarthsche Kemenate) konstrui?is la komencon de la 16-a jc. kiel hejtebla ?tona lo?ejo. Sur la Nova Foirplaco admiri?eblas la Hesa Korto, impona framskeleta domo. En ?ia trinkhaleto en la kelo estas videbla unu el la plej malnovaj profanaj pentra?oj el la germana mezepoko. La freska ciklo malfruromanika montras episodojn el la romano "Iwein, la kavaliro kun la leono" de Hartmann von Aue . Aparte interesaj bur?aj domoj en la malnova urboparto estas la Große Kemenate (Granda kamerego) kaj la Luterdomo , kie estis lo?anta la granda reformanto en 1537. Norde de la urbocentro, en la urboparto Weidebrunn, vizitu Neue Hutte (metalurgian uzinon). La iama ferfabriko resta?ritis kiel teknika monumento kun altforno datuminta de la jaro 1835. En tiu ?i kunteksto interesas anka vizito den la Gapminejo Finstertal .

Klerigado [ redakti | redakti fonton ]

En la urbo ekzistas famekonata fakaltlernejo, la Altlernejo de Schmalkalden [1] , fondita kiel nur ferindustria altlernejo en 1902, hodia? konsistante el ne malpli ol kvin fakultatoj. La urbo pro tio oficiale rajtas porti titolon de universitata urbo.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Homoj rilataj al Schmalkalden [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Harry Gerlach: Schmalkalden. 1994, ISBN 3-623-00976-8
  • Stadt Schmalkalden, Arbeitsgruppe Festschrift (eld.): 1125 Jahre Schmalkalden. Festschrift. Schmalkalden, 1999, ISBN 3-00-004395-0
  • Peter Handy, Karl-Heinz Schmoger: Fursten, Stande, Reformatoren. Schmalkalden und der Schmalkaldische Bund. Justus Perthes Verlag, Gotha 2002, ISBN 3-623-00746-3
  • Norbert Krah: Die Fach- und Ingenieurschule Schmalkalden ? Ein geschichtlicher Abriss . Stadt-Bild-Verlag, Leipzig 2002, ISBN 3-934572-51-0
  • Pryzemyslaw P. Zalewski, Sibylle Putzke: Baugeschichte einer Handwerkerstadt. Schmalkalden. Reinhold, 2004, ISBN 3-910166-90-3
  • Michael Eckardt (Hg.): Paul Weber: Die Wilhelmsburg uber Schmalkalden. Elch-Verlag, Bad Liebenstein 2005, ISBN 3-933566-30-4
  • Norbert Krah: Das Eisenhandwerk und die metallverarbeitende Industrie in Schmalkalden. Von den Anfangen bis zur Gegenwart . FBF-Forschungs- und Bildungs-Fordergesellschaft Schmalkalden/Verein fur hessische Geschichte und Landeskunde e. V., 2006, ISBN 3-9810525-7-9
  • Manfred Salzmann: Zwischen Ruhla, Bad Liebenstein und Schmalkalden. En: Werte unserer Heimat. Band 48. Akademie-Verlag , Berlino 1989, ISBN 3-05-000378-2 , S 96f.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

Fakaltlernejo