Scenejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scenejo de Pola Teatro en Bielsko-Biała .
Scenejo de War Memorial Opera House en San Francisco .

Scenejo estas parto de teatrejo , kie la aktoroj ludas anta? la publiko , en pli vasta senco loko de agado (scenejo de katastrofo , krimo , ?ampionado ktp.). La teatra scenejo estas metafore nomata tabuloj, kiuj reprezentas la mondon (suriri la tabulojn = fari?i aktoro).

Rotacia scenejo havas formon de ronda platformo , kiu povas lante rotacii kaj tiel relative rapide ?an?i kulisojn . Sur ?iu sektoro de la cirklo estas preparitaj aliaj kulisoj (ekzemple kuirejo, dormo?ambro), do la du scenejoj povas plurfoje alterni sen neceso munti kaj malmunti la kulisojn.

Grava parto de la teatra scenejo estas lifta platformo kaj lift-podio movi?antaj en lift-platformaj truoj . Ili ebligas a? levi parton de la scenejo (ekz. por imiti ?tuparon supren) a? mallevi parton de la scenejo (?tuparo kelen) a? malaperigi rapide la aktoron, kvaza? lin englutus la tero.

Sur la scenejo estas dekoracioj, kies plej grava parto estas kulisoj. Ili donas iluzion de medio, ekzemple de strato, ?ambro, arbaro k.s. la? bezono de la rakontata historieto.

La prosceno estas la rando de la scenejo, trans kiu oni iras al la orkestro .

La? Francisko Azorin scenejo (kaj anka? sceno alternative) estas Loko, kie ludas aktoroj. [1] Li indikas etimologion el la greka skene (kovra?o) kaj de tie la latina scena . Kaj li aldonas la terminojn prosceno a? proscenejo , por anta?scenejo; episceno a? episcenejo , por surscenejo; postsceno a? postscenejo , por malanta?scenejo; scenografio , por arto ornami, dekoracii la scenon. [2]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 181.
  2. Azorin, samloke.