Rolf von Sydow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolf von Sydow
Persona informo
Naski?o 18-an de junio 1924 ( 1924-06-18 )
en Wiesbaden
Morto 16-an de junio 2019 ( 2019-06-16 ) (94-jara?a)
Lingvoj germana
?tataneco Germanio
Okupo
Okupo filmre?isoro ? scenaristo ? verkisto ? re?isoro ? aktoro
v ? d ? r

Rolf von Sydow (* 18-an de junio 1924 en Wiesbaden kaj mortis la 16-a de junio 2019 ) estis germana re?isoro kaj verkisto.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

La patro devenis el la malnova brandenburgia nobela familio Sydow, lia patrino estis duonjuda . Pro tio li ne povis realigi post la abituro en la jaro 1942 sian deziron el la infaneco, fari?i oficiro a? diplomato. Li servis tamen ne-rekonate ?is 1944 kiel tanko?oforo en la armeo de Hitler, estis plurfoje vundita kaj distingita per altrangaj ordenoj.

En 1947 li komencis sian karieron kiel aktoro kaj re?ihelpisto ?e la teatrejo en Coburg , anta? ol li iris al RIAS, radiostacio de la usona okupoarmeo en Berlino, kie li fari?is radiodramo-re?isoro. Dum la sekvaj jaroj li fari?is konata kiel re?isoro de multnombro da kinofilmoj, teatro- kaj televidoprodukta?oj, ekz. de krimfilmoj de Francis Durbridge kiel la triparta Wie ein Blitz (1970) kaj Das Messer (1971) same kiel de filmadoj de kelkaj romanoj de Rosamunde Pilcher a? de la televidserio Zwei Munchner in Hamburg .

En la jaro 1983 li publikigis sian romanon Angst zu atmen [Timo spiri], en kiu li priskribis sian juna?on dum la tempo de la naziismo . Kompletige al tio aperis en la jaro a?dlibro kun eltira?oj de lia romano, kiujn la?tlegas la verkisto mem.

Kiam Rolf von Sydow mortis li lo?is kun sia tria edzino en Berlino.

Komunikiloj [ redakti | redakti fonton ]

Libro

A?dlibro

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]