Podhale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podhale. Vido el Tarasowka, kun Tatroj ?e la linio de horizonto .
Birda vido de Nowy Targ , nome ?efurbo de la regiono Podhale.
Montaranino de la regiono Podhale en la folklora festa tradicia kostumo, 1938

Podhale (la?vorte "sub la montaj prerioj") situas en la plej suda regiono de Pollando , foje menciata kiel "Polaj altaj teroj". Podhale estas situanta sur la montetaj deklivoj el Tatra montaro de la Karpatoj , kaj estas karaktera pro ri?a tradicio de folkloro kiu estis tre multe romantigita en la pola patriota imaginaro. Ties folkloro estis alportita tie ?efe de polaj setlantoj el la regiono Malgranda Pollando pli norda kaj parte el transilvanianaj setlantoj de la 14a al la 17a jarcentoj dum ties migradoj. La nomo Podhale la?vorte tradukeblas kiel "sub la monta pado". [1] Podhale estas parto de la historia provinco Malgranda Pollando (en pola Małopolska) kun ?efurbo en Krakovo .

Regionaj alloga?oj [ redakti | redakti fonton ]

Inter la regionaj alloga?oj estas la populara montodistrejo Zakopane kaj la lago konata kiel Morskie Oko ("La okulo de la maro"), kiu la? loka legendo estas konektata al la Adriatiko danke al subteraj pasovojoj. Nowy Targ estas la ?efurbo de la regiono.

La popolo en tiu regiono estas fama pro sia froma?o "oscypek"", nome farata el mikso de lakto de ?afino kaj bovino, sia muziko, kaj siaj skiejoj. Vintre, ?i estas la ?efa turisma loko en Pollando.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Home -Geography - Podhale and Tatry . Arkivita el la originalo je 2016-09-28. Alirita 2012-08-02.

See also [ redakti | redakti fonton ]