Pierre LAVAL
(naski?inta la
28-an de junio
1883
en
Chateldon
/
Puy-de-Dome
, ekzekutita la
15-an de oktobro
1945
en
Parizo
) estis
franca
politikisto kaj juristo.
La filo de kafejisto membri?is al la Socialisma partio de Francio en 1903. Post studo de jursciencoj li de?oris kiel advokato en la franca ?efurbo. Li fami?is kiel defendanto de sindikatoj kaj socialisto. En 1915, li pledis, estante deputito de
Aubervilliers
en la franca parlamento ekde 1914, por intertraktita paco kun la
Germana Imperiestra Regno
. Kiam li rimarkis la kreskantan kritikon pri sia persono li favorigis la elekton de tre naciema ministroprezidanto, de
Georges Clemenceau
. Post la balotado de 1919 Laval perdis la mandaton politikan.
Inter 1920-24 li laboris kiel advokato, ?urnalisto kaj komercisto. Tiam li estis fervora adepto de
Lenino
. En 1923 li i?is urbestro en Aubervilliers. Mallonge anta? la parlamentaj vo?donadoj de 1924 li forlasis la socialisman movadon kaj kandidatis sukcese kiel maldependa, maldekstra politikisto.
En 1926 nomumis lin
Aristide Briand
?tata sekretario kaj balda? poste ministro pri justico. Inter 1926-29: sub la sekvontaj registaroj de Raymond Poincare, Briand kaj Andre Tardieu, Laval estas senatano kaj ekorienti?is je la maldekstro politika. En la dua registaro de Tardie? (1929/30) Laval esti?is ministro pri laboro. En 1931, post la pu?o kontra? Tardieu, Laval i?is nova ministroprezidento. Vane li klopodis ligi la radikalajn socialistojn kun la "Nacia bloko" de aliaj francaj partioj. En 1932 Laval devas demisii pro la malbonaj efikoj de la monda ekonomia krizo en Franclando.
En 1934, dum la regado de
Gaston Doumergue
, Laval nomumitis ministro pri eksteraj aferoj. Li ser?as plian alproksimi?on al
Benito Mussolini
por gajni partneron aliancitan kontra?
Adolf Hitler
. En 1935 li i?is la duan fojon ministroprezidento gvidante samtempe la ministerion pri eksteraj aferoj. Laval konsentis en 1926 al la de Mussolini intencita okupo de
Etiopio
. Kiam la brita registaro kontra?is Lavas demisiis. La akordi?o kun Italujo fiaskis. Pro la brita malhelpo de franca-itala alianco kontra?hitlera Laval pledis por kunlaboreto kun
Nazia Germanio
, inter 1936-1939. En 1939 Laval intensigis la interkompreni?on kun Germanujo ?ar li taksis, post la eksplodo de la
Dua Mondmilito
, la militan potencon de Francujo tro malforta por povi venki.
Post la venko de
Wehrmacht
, en junio 1940, Laval partoprenis la armisticajn interparoladojn kun Germanujo. En la 10.7. la parlamento en la neokupita zono de Francio (en
Vichy
) komisiis
Philippe Petain
ellabori novan konstitucion. Tio faritis la? instigo de Laval. En la 17.7. Laval i?is la vicregistarestro. Pro ke Laval konsekvence pledis por alproksimi?o al Hitler, oni forpelis lin en la 13.12. el ?iuj funkcioj. En 1942 Laval, pro la volo de la germanoj, i?as ministroprezidento. De li Hitler esperis pli grandan subtenon fare de la Vichy-re?imo. En junio 1942 Laval petis francajn laboristojn labori por la germana milita industrio. Lia ?efa argumento estas la necesa germana venko kontra? la disvasti?o de
bol?evismo
en
E?ropo
. Lia rolo koncerne la deportadon de "malamikoj" en Germanujon estis malhonora. Kiam la
Aliancanoj
estis surteri?intaj en Norda Afriko, kiam la influo de
Charles de Gaulle
disde
Londono
kreskis kaj kiam la
Franca rezistado
pli kaj pli sukcesis, la stelo de Laval komenci?is malalti?i.
Distanci?o de Germanujo kaj malliberi?oj
[
redakti
|
redakti fonton
]
Mallonge anta? la liberi?o de Parizo, en 1944, Laval kunvokis la parlamentanojn por montri distanci?on de la germanoj. Tiam li mallongan tempon arestitis fare de la germanoj. Post la retiri?o de la germanaj trupoj de Francio, Laval rifu?is en
A?strion
, kie la
usonanoj
transdonis lin al la francoj. Komenci?is en la 4.10. proceso kontra? li pro ?tatperfido. La registaranoj sub Charles de Gaulle nepre volas la kondamnon je morto: gracopeto adresita al De Gaulle estis nekonsentita. En la 15.10. Laval volis sinmortigi sin; oni aplikis tuj sukuron medicinan al li. Kelkajn horojn poste li ekzekutitis en Parizo.
- Christiane Florin:
Philippe Petain und Pierre Laval. Das Bild zweier Kollaborateure im franzosischen Gedachtnis
Frankfurt/M.: Peter Lang, 1997
- Fred Kupferman:
Le Proces de Vichy : Pucheu, Petain, Laval
, Editions Complexe, 2006
- Rene de Chambrun:
Le ≪ Proces ≫ Laval
, France-Empire, Paris, 1984
- Geo London:
Le Proces Laval
, Bonnefon, Lyon, 1946