Naomi Klein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naomi Klein
Persona informo
Naski?o 8-an de majo 1970 ( 1970-05-08 ) (54-jara?a)
en Montrealo
Lingvoj angla vd
?tataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de Toronto ? Londona Lernejo de Ekonomiko ? St. George's School of Montreal vd
Familio
Patro Michael C. Klein vd
Patrino Bonnie Sherr Klein vd
Gefratoj Seth Klein vd
Edz(in)o Avi Lewis vd
Profesio
Okupo ?urnalisto ? scenaristo ? verkisto ? dokumenttkinisto ? sociologo ? ekonomikisto ? klimata aktivulo vd
Aktiva en Toronto vd
Aktiva dum 2000? vd
Verkado
Verkoj La ?oka Doktrino ?
This Changes Everything ?
On Fire. The (Burning) Case for a Green New Deal ?
No Logo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Naomi KLEIN (n. 5-an de majo 1970 , en Montrealo , Kebekio ) estas kanada verkistino , ?urnalistino kaj kritikanto al la novliberalismo , bone konata pro siaj politikaj pensoj pri entreprena tutmondi?o .

Naomi Klein studis anglistikon kaj filozofion ?e la universitato de Toronto . Aktuale ?i laboras kiel libera ?urnalistino, interalie por la revuo Saturday Night , kaj verkas semajnan kolumnon por The Globe and Mail , kanada gazeto, kaj por la brita gazeto The Guardian .

?i estas konsiderata unu el la plej gravaj proparolantoj de la kritikantoj al la novliberala tutmondigo . ?ia furorlibro " No Logo! " ( 2000 ) konsideratas unua manifesto de la movado kontra? la novliberala tutmondigo. La Londona " Times " deklaris ?in "la ver?ajne plej influhava persono sub 35 jaroj".

Klein estas edzini?inta kun la ?urnalisto Avi Lewis kaj lo?as en Toronto.

Familia Historio [ redakti | redakti fonton ]

La familio de Klein havas historion pri aktiveco, same kiel la familio de ?ia edzo.

?ia avo estis maldungita pro organizado de laboro en Disney en Usono . ?ia patro Michael, kuracisto, rezistis la alvoko al la Vjetnama milito kaj membri?is en la grupi?o Physicians for Social Responsibility . ?ia filmista patrino, Bonnie Sherr Klein , fami?is pro sia kontra?-pornografio filmo, Not a Love Story . [1] [2] ?ia frato Seth estas la direktoro de la oficejo de British Columbia pri la Canadian Centre for Policy Alternatives . ?ia bo-familio estas Michele Landsberg kaj Stephen Lewis , filo de David Lewis . Onklino edzini?is Daniel Libeskind -n, la arkitekto.

Persona Historio [ redakti | redakti fonton ]

La verkado de Klein komenci?is frue, per kontribua?oj al The Varsity , la studenta ?urnalo de la Universitato de Toronto , kie ?i laboris kiel ?ef-redaktistino. ?i ali?is al feminismo pro la masakro de la Montreala Politekniko en 1989.

En 2000, Klein publikis sian plej faman libron No Logo , kiu fari?is manifesto favore al la kontra?-tutmondiga movado . Unu monaton anta? la publikigo, tiu movado fermis la Ministerian Konferencon de la Monda Organiza?o pri Komerco (MOK), en 1999. La libro kritikas konsum-kulturon, eksplikante la operacojn faritajn de grandaj entreprenoj . Tiuj entreprenoj, la? la a?torino, ofte eluzas laboristojn el la plej malri?aj landoj de la mondo. Klein kritikis Nike en la libro kaj tial ?i fari?is unu el la unuaj publika?oj kiuj meritis respondon de la entrepreno. [3]

En 2002 Klein publikigis Fences and Windows , kolekton da artikoloj kaj paroladoj verkitaj de ?i pro la kontra?- tutmondi?a movado (la mono, kiun la libro enspezigis, estis donita al aktivismaj organiza?oj tra la mondo pere de la Fences and Windows Fonduso). Klein anka? kontribuas al The Nation , In These Times , The Globe and Mail , This Magazine , kaj The Guardian .

?i da?rigas sian verkadon kaj verkas pri kelkaj temoj, kiel la Iraka milito . En Septembro 2004, ?i verkis artikolon al Harper's Magazine nomita "Baghdad Year Zero: Pillaging Iraq in pursuit of a neocon utopia ", [4] ?i diras ke, kontra?e al la popolaj kredoj kaj kritikoj, la registaro de Bush havis ja post-invadajn planojn por Irako, kiuj celis krei libermerkatan ekonomion . ?i malkovras planojn, kiuj permesas al eksterlandanoj forprenis ri?a?ojn el Irako.

En 2004 Klein kaj ?ia edzo Avi Lewis lan?is dokumentan filmon sub la titolo The Take , pri fabrikaj laboristoj en Argentino , kiju kontrolis fermitan fabrikon por da?rigi ?ian produktadon, kreante laboran kolektivon. La unua afrika prezento de la filmo okazis en la Kennedy Road setlejo en Sud-Afrika urbo Durban , kie komenci?is la movado Abahlali baseMjondolo .

En Oktobro 2005, Klein estis en la 11a loko en The 2005 Global Intellectuals Poll - listo de la 100 plej gravaj intelektuloj farita de la revuo Prospect [5] kune de la revuo Foreign Policy . ?i estis la plej alt-nivela virino en la listo. . [6]

La tria libro de Naomi Klein, The Shock Doctrine : The Rise of Disaster Capitalism [7] , estis publikigita la 4an de septembro 2007. La libro unue parolas pri la tortur-gvidlibro de CIA, eksplikante procedon, kiun ?i nomas afekcio (shock), kiu konsistas je la infanigo de malliberuloj pere de forta torturo. Tiu vorto "afekcio" estas utiligata en la tuta libro kiel metaforo por ?ia krizo ? naturaj katastrofoj, militoj, terorismas atencoj - kiuj, pro la psikologia afekcio, kiun ili ka?zas, permesas ke politikistoj lan?u ekonomiajn reformojn, kiujn ?i nomis "ekonomiaj afekcioj". Kritiko de Milton Friedman el Chicago School (Skolo de Chicago) kaj de kapitalismo laissez-faire estas analizata kun uzo - kiel ekzemploj - de la Indonezio de Suharto , en 1965, kaj la ?ilio de Pinochet , 1973, inter aliaj, komparante ilin al tio, kio okazas en la nuntempo.

Verka?oj kaj Intervjuoj [ redakti | redakti fonton ]

Favoraj verka?oj pri Klein (en la angla) [ redakti | redakti fonton ]

Kritikoj al Klein (en la angla) [ redakti | redakti fonton ]

Verkaro (elekto) [ redakti | redakti fonton ]

En Esperanto: [ redakti | redakti fonton ]

Naomi Klein, La decido. Kapitalismo a? klimato . Parto unua. Tradukita de Vilhelmo Lutermano, MAS , 2016, 246 p., ISBN 978-2-36960-069-5

Notoj kaj referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. re?isoro: Bonnie Klein, produktisto: National Film Board of Canada, titolo: Not a Love Story: A Motion Picture About Pornography
  2. "Not a Love Story: The film and the debate", Lisa Di Caprio la 30-an de marto 1985, pa?oj 39-42 de ?urnalo "Jump Cut", vidita je 2007-09-09
  3. Nike's response to No Logo . Nike (2000-03-08). Arkivita el la originalo je 2001-06-18. Alirita 2007-10-28. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2000-04-16. Alirita 2007-10-28.
  4. Baghdad year zero: Pillaging Iraq in pursuit of a neocon utopia . Harper's Magazine . The Harper's Magazine Foundation (septembro 2004). Alirita 2007-09-09.
  5. Prospect Magazine List of Top 100 Public Intellectuals . Prospect Magazine . Prospect Publishing Limited. Alirita 2007-09-09.
  6. . Global public intellectuals poll . Prospect Magazine . Prospect Publishing Limited (November 2005). Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2009-04-28. Alirita 2007-10-28.
  7. Alessandra Madella, "El Kanado kontra? novliberalismo: La granda transformado de Karl Polanyi kaj La ?ok-doktrino de Naomi Klein", en Internacia Kongresa Universitato 75-a sesio

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]