El Vikipedio, la libera enciklopedio
Menashe KADISHMAN
(hebree:
???? ??????
; naski?inta la
21-an de a?gusto
1932
en
Tel-Avivo
, mortinta la
8-an de majo
2015
en
Ramat Gan
[1]
) estis
israela
desegnisto, pentristo kaj skulptisto. Temis pri unu el la plej gravaj artistoj de Israelo. Verkaro lia temigas la terurojn de la
Dua mondmilito
kaj la viktimorolojn/sinoferpretecon.
[2]
Kadi?man studis ekde 1947 ?e
Avni Instituto de Arto kaj Desegno
de Tel-Avivo ?e
Moshe Sternschuss
[3]
kaj en 1954 ?e
Rudi Lehmann
. Ekde 1959 li trovi?is en
Londono
?e
St. Martin's School of Art
kaj ?e
Slade School of Art
kie instruadis lin
Anthony Caro
. intertempe Kadi?man estis pa?tisto de 1950 ?is 1953 en la
kibuco
Yizre'el. En 1956 li soldatis dum
Sueza krizo
.
En 1961 partoprenis li en la unua federacigermania simpozio de skulptistoj
Bildhauersymposion Kaisersteinbruch
en
Gaubuttelbrunn (Kirchheim)
. En 1965 eksponitis liaj verkoj ?e
Grosvenor Gallery
en Londono. Li unuarange premiitis pro skulpta?o en 1967 ?e la Kvina
Bienalo
de Parizo. En 1968 li krome elmontrigis du metal-vitrajn skulpta?ojn ?e la
Kvara Documenta
en
Kaselo
. Ekde 1972 li relo?is en Israelo, en Tel-Avivo. En 1977 li ?eestis la Sesan
Dokumenta
de Kaselo. En 1978 vidis oni lin ?e la 38-a bienalo de
Venecio
, en 1984 ?e
Foire internationale d’art contemporain
en Parizo.
Aju?is oni al li en 1995
Israel Prize for Plastic Arts
. Gravis por li la partopreno de la filo ?e la
Libana milito de 1982
.
En la
Juda muzeo de Berlino
estas en lumo-?akto instala?o de li titolite
Shalechet
(de 1997; en la germana
Gefallenes Laub
, terenfalintaj arbfolioj). Oftis anka? prezento de ?afoj en verkoj, aludo je
Ofero de Isaako
. En
Braunschweig
staras anta? la Dominikana klostro
pietato
kun virino portanta akuzante sur ?ielen etenditaj manoj sian mortintan filon.
En
Salzgitter
oni havas en la kuracbana areo la monumentan ?talskulpta?on
Der Kuss
.
Muzeoj kaj koletoj kun a?oj de Kadi?man (elekto)
[
redakti
|
redakti fonton
]
- Art Gallery of Ontario, Toronto (Kanado)
- Centro d’Arte Contemporanea, Prato (Italujo)
- Dominican Monastry Collection, Braunschweig
- Gabi and Ami Brown Collection, Tel-Avivo
- Hara Museum of Contemporary Art, Tokio (Japanujo)
- Helen and Jerome Stern Collection, New York (Usono)
- Herta and Paul Amir Collection, Los Angeles (Usono)
- The Israel Museum, Jerusalemo (Israelo)
- Juda muzeo de Berlino
(Germanujo)
- Lehmbruck-Museum der Stadt Duisburg (Germanujo)
- Lizi and Zeev Avram Collection, Londono (Britio)
- Muriel and Phill Bermann Collection, Pennsylvania (Usono)
- Museum of Modern Art, New York (Usono)
- National Art Gallery, Peking (?inio)
- Seethaler Collection, Berlino (Germanujo)
- Tate Gallery, London (Britio)
- ↑
"Menashe Kadishman, famed Israeli artist, dies at 82".
?e:
The Jerusalem Post
, 8.5.2015
- ↑
Edward van Voolen:
50 judische Kunstler, die man kennen sollte
, Prestel Verlag, Munkeno 2011, ISBN=978-3-7913-4572-7, p. 120-121
- ↑
Nellu Cohn:
Tel Aviv Live
, Melting Art/MPLS, Parizo 2012, ISBN=978-2-84828-219-0, p. 52
- Ulrich Schneider k.a.:
Menashe Kadishman Shalechet. Haupter und Opfer / Heads and Sacrifices
. Ausstellungskatalog, Suermondt-Ludwig-Museum Aachen, Charta Editore, Milano 1999,
ISBN 978-3-9292-0324-0
.
- Jacob Baal-Teshuva:
Menashe Kadishman
. Prestel Verlag, Munchen 2007,
ISBN 978-3-7913-3844-6
.
- Marc Scheps:
Menashe Kadishman ? Sculptures
. Hirmer Verlag, Munchen 2011,
ISBN 978-3-7774-3501-5
.