Meandro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Kial riveroj serpentumas?" - video de la jutuba kanalo Scivolemo .
Evoluo de meandro

Meandro estas unu kurba?o de sinua parto de rivero kun aparta konduto, se tero ?irka? la riverujo estas sufi?e mola kaj la deklivo malakra.

Meandroj evoluas pro erozio : dum la fluo, pro pli granda rapido, erodas la konkavan bordon de la riverujo, ?e la konveksa bordo, pro malpli granda rapido, aluvioj surfundi?as kaj sedimenti?as. Tiel la river-kurbi?o kreskas flanken de la ?enerala vojo de la rivero.

La?longe de la tempo, du kurbi?oj fine kuni?as kaj la rivero fluas tra la kuni?o, per malpli longa riverujo, forlasante la kurbi?on kiu i?as "morta brako", t.e. lago kun ofte mar?aj bordoj. Tia lago povas akve kuni?i kun la rivero dum periodo kun plej alta nivelo de la rivero.

La vorto fontas el la rivero Meandro en Malgrandazio , la nuna Turkio , kiu estis aparte sinueca kaj diigita de la antikvaj grekoj .

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]