La
Masa?useca Instituto de Teknologio
(
MIT
;
angle
Massachusetts Institute of Technology
) estas mondkonata
universitato
en la urbo
Cambridge
,
Masa?useco
, en
Usono
. ?i situas en la metropola regiono de
Bostono
kiu
enhavas pli ol 200 universitatojn. Alia mondkonata universitato
en Cambridge estas
Universitato Harvard
.
MIT estas gea, private dotita
esplora universitato
. ?i sin dedi?as
al la anta?enigo de scio kaj la edukado de studantoj en scienco,
teknologio, kaj aliaj fakoj erudiciaj kiuj plej bone servos la landon
kaj la mondon en 21a jarcento. La Instituto havas pli ol 900
fakultatanojn kaj preska? 10 000 studentojn anta?diplomajn kaj
postdiplomajn, kaj estas dividita en kvin fakultatojn?Ar?itekturo
kaj Urboplanado; In?enierarto; Homaraj, Artaj, kaj Sociaj Studoj;
Administrado; kaj Scienco?kaj la Fakultato Whitaker de San-sciencoj
kaj -teknologioj. Ene de tiuj ?i estas 27 diplom-donantaj fakoj,
programoj kaj divizioj. Krome, multe da esplorado kaj instruado
okazas en interfakaj programoj, laboratorioj kaj centroj kies laboro
etendi?as preter la tradiciaj limoj de la fakoj. La estraro de
kuratoroj, nomita la Korporacio, konsistas el ?irka? 75 ?efoj el
alta edukado, komerco kaj industrio, scienco, in?enierarto, kaj aliaj
profesioj.
William Barton Rogers
en 1846 havis ideon por politeknika
institucio. En 1859, la ?tatestro proponis ke iom el la nova tero en
Bostono kreita el la haveno estu por edukaj celoj. Rogers estris
komitaton kiu submetis peticion por krei kaj muzeon de natura historio
kaj MIT-n. Akton, kiu ?artizis MIT-n kaj donis la landon, aprobis la
parlamento kaj subskribis la ?tatestro je la
10-a de aprilo
1861
. En
1862 okazis la unua kunveno de la estraro, kaj elekti?is Rogers al la
posteno de la unua prezidento de MIT. Konstruado de konstrua?o en
Bostono komenci?is en 1863. Post du jaroj, la konstrua?o ankora?
ne fini?is, do nepacienca Rogers malfermis kursojn la
20-an de februaro
1865
,
en la Komerca Biblioteko en la urbocentro. MIT kaj
Bostono kreskis kaj en la fruaj jaroj de la
20-a jarcento
, estis
novkreita riverbordo en Cambridge kiu estis tute libera. Do la tiama
prezidento
Richard Cockburn Maclaurin
decidis trankslokigi la
Instituton tien. En 1916, malfermi?is la nova tereno.
La instituto komence nur permesis la ?eestadon de viroj, sed estis
unu speciala studentino je la komenco,
Ellen H. Swallow
, kiu
diplomi?is en 1873. Malgra? tio, la studentaro ?e la Instituto
estis preska? tute vira ?is la 1970-oj, kiam multaj ?an?oj
komenci?is ?e la Instituto. Nun la studentinaro estas pli ol 40% de
la tuto.
La laboranto ?e la amboso kaj la erudiciulo kun libro sur la sigelo
de la Instituto estas simbolo de la eduka filozofio de William Barton
Rogers kaj aliaj korporaciigintoj de MIT kiel deklarite en ties
propono
Celoj kaj Plano de Instituto de Teknologio: "...la koncernoj
de Komerco kaj la Artoj, kaj anka? ?enerala Edukado, postulas la
plej serioza kunlaboro de inteligenta kulturo kun industriaj
strebadoj." Anka? la latina devizo
Mens et Manus
(cerbo kaj
mano) kaj la du volumoj, Scienco kaj Arto, sur la piedestalo spegulas
la kunlaboro de scio kaj praktika scienco. La jaro 1861 referencas al
la dato (la
10-a de aprilo
1861) kiam korporaciigis la Instituton la
Regno de Masa?useco.
La oficiala sigelo de MIT adopti?is la
26-an de decembro
1864
de la Korporacio. Multaj versioj aperis tra la jaroj, nuntempe ofte
pariodoj faritaj de la studentaro. En 2002, estis diskuto pri rekoni
la kontribuojn de virinaj studentoj ?e la Instituto per surskribi la
klasringon de la jaro 2004 per sigelo kun viro kaj virino. Sed la
studentaro vo?donis por ne ?an?i la sigelon sur la ringo.
-
?efkonstrua?o en Cambridge, Masa?useco
-
Centro por Komputiko
-
La granda kupolo de MIT, lumigata nokte