El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magneta fluo
a?
magneta flukso
(flukso estas la ?usta matematika kaj fizika fakvorto en Esperanto) estas, en
elektromagnetismo
, "
fluo
" de la
magneta kampo
tra donita
surfaco
(la surfaco ne nepre estas surfaco de iu objekto, ?i povas esti ajna surfaco en matematika senco, kiu ne respektivas al iu reala objekto). La
mezurunuo
la? la internacia sistemo de unoj (
SI
) sistemo estas la
vebero
(simbolo
Wb
), homogena al "
volto
.
sekundo
".
Magneta flukso estas proporcia kun la magneta indukdenso (kvanto de la
magnetaj flukslinioj
tra la surfaco). Magneta flukso tra surfaco
S
estas pro tio kalkulebla per
surfaca integralo
:
kie la vektoro
B
estas la
magneta fluksdenso
kaj
d
A
estas
diferenciala areo
de la surfaco
S
kun
surfaca normala
vektoro difinanta ?ian direkton. La "
" signo rilatas al
skalara produto
.
Se
estas la angulo inter la du vektoroj, la skalara valoro de la flukso estas:
Se
S
estas fermita surfaco, kutime la surfaca normala vektoro estas elektata al esti eksteren montranta, ?i tio nepras por la sube donita idento.
Fakte por fermita
ga?sa surfaco
, magneta fluo nulas :
?i tiu rilato estas konata kiel apliko de la
principo de konservita flukso
(la elfluo egalas la enfluon) pri magneta indukdenso, kaj ?i estas unu el kvar integralaj
ekvacioj de Maxwell
.