Klaus Hermsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Hermsdorf
Persona informo
Naski?o 16-an de junio 1929 ( 1929-06-16 )
en Camburg
Morto 16-an de marto 2006 ( 2006-03-16 ) (76-jara?a)
en Berlino
Lingvoj germana
?tataneco Germanio
Okupo
Okupo filologo ? germanisto ? literatursciencisto ? universitata instruisto
v ? d ? r

Klaus HERMSDORF (naski?inta la 16-an de junio   1929 en Camburg , mortinta la 6-an de marto   2006 en Berlino ) estis germana filologo ( germanistiko ) kaj literaturhistoriisto. Li taksitis korifeo de la esplorado de Franz Kafka en GDR .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1947 en Gera li laboris en 1948/49 kiel gazetara referendario ?e la urba konsilio kaj poste li estis inter 1949/50 helpredaktisto ?e la ?urnalo "Thuringische Landeszeitung" en Vajmaro . Inter 1950 kaj 1954 li studis germanistikon , arthistorion kaj teatrosciencojn ?e Humboldt-Universitato en Berlino . La ?tatekzamenlabora?on li faris pri la temo Begriff der Arbeit in Goethes Wilhelm Meisters Wanderjahre ?e profesoro Leopold Magon . Post 1954 Hermsdorf i?is scienca asistanto ?e Alfred Kantorowicz , kiu en 1957 fu?is al Okcidenta Berlino . Li doktori?is per defendo de la tezo Franz Kafkas Romanfragment 'Der Verschollene' (Amerika) .

Inter 1961 kaj 1964 Hermsdorf estis lektoro pri germana lingvo ?e Universitato de Karolo en Prago kaj en 1963 li ?eestis la konferencon pri Kafka en Liblice . En 1964 li reiris Berlinon kie li transprenis la gvidadon de la sekcio pri la aktualega germanlingva literaturo. En 1967 li habiliti?is pri la Tomason-Mann -rilata temo Thema Thomas Manns Schelme. Untersuchungen zur Entwicklung eines Figurentyps . Inter 1968 kaj 1974 li estis docento pri germana literatur historio ?e la Germanistika instituto respektive la pli malfrue el ?i esti?inta ero Sektion Philologie/Germanistik ?e Humboldt-altlernejo. Samtempe li anka? vokitis kiel docento ?e la Universitaton de Varsovio tenadante tiun ?i docentecon eksterlandan ?is 1973. En 1974 li i?is orda profesoro pri germana literaturhistorio ?e la Universitato de Greifswald . Post kvino da jaroj faritis nova voko el Berlino kie li restis ?is retiri?o en 1994.

Malgra? konstante malboni?anta vidkapablo Hermsdorf laboris ankora? multajn jarojn per speciale ta?gigita komputilo kun sonigfunkcio. En 2006 aperis postmorte ?e la eldonejo Theater der Zeit membiografio de li.

Publika?oj (elekto) [ redakti | redakti fonton ]

  • eldonistece: Das erzahlerische Werk Thomas Manns. Entstehungsgeschichte, Quellen, Wirkung. Berlin/Weimar 1976.
  • Kafka in der DDR: Erinnerungen eines Beteiligten , eldonis Gerhard Schneider und Frank Hornigk. [Theater der Zeit. Komuna projekto kun Brecht-Haus Berlin]. Berlin, Theater der Zeit, 2006, ISBN 978-3-934344-93-8
  • (kun Hugo Fetting kaj Silvia Schlenstedt) Exil in den Niederlanden und in Spanien . Reclam, Leipzig 1981 [okcidentgermana aparta eldono: Roderberg-Verlag, Frankfurt am Main 1981, ISBN 3-87682-482-6 ]
  • Amtliche Schriften ? Kritische Ausgabe , eldonis Klaus Hermsdorf + Benno Wagner. S. Fischer Verlag, Frankfurt, 2004, ISBN 978-3-10-038183-5
  • Kafka. Weltbild und Roman . Rutten & Loening, Berlin, 1961.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]