Johann Gustav Heckscher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gustav Heckscher
Persona informo
Naski?o 26-an de decembro 1797 ( 1797-12-26 )
en Hamburgo
Morto 7-an de aprilo 1865 ( 1865-04-07 ) (67-jara?a)
en Vieno
Lingvoj germana vd
?tataneco Hamburgo vd
Alma mater Universitato de Gottingen ? Universitato de Hajdelbergo vd
Familio
Infanoj August Heckscher vd
Profesio
Okupo politikisto ? ?urnalisto ? advokato vd
Aktiva en Frankfurto ?e Majno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Johann Gustav Wilhelm Moritz HECKSCHER (naski?inta la 26-an de decembro   1797 en Hamburgo , mortinta la 7-an de aprilo   1865 en Vieno ) estis germana juristo kaj politikisto.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Post lernejfrekvento i.a. ?e Salzmann-lernejo (Schnepfenthal) li soldatis libervole en 1815 kontra? Napoleono Bonaparte . Inter 1816 kaj 1820 li studis jursciencojn, poste li pasigis kelkajn jarojn voja?ante tra Svislando, Italujo, Franclando, Britio kaj Ruslando kaj i?is finfine advokato en Hamburgo.

De la hamburganoj li senditis en 1848 kiel parlamentano al Frankfurto ?e Majno kie li brilis per bridemo, klareco kaj logiko akrega dumparolade. Li tra batalis kontra? la por?iamec-deklaron de la provizora parlamento kaj membris de la delegacio portonta Vienon al la ?efduko Johano de A?strio la mesa?on esti elektita regnanto dumtempa. En la unua regna ministerio (12.7.1848) Heckscher i?is ministro pri justico. Li akompanis Johanon al Frankfurto kaj transprenis, post kompleti?o de la ministerioj, la gvidon pri la eksteraj aferoj.

Dum la intertraktoj pri armistico en Malmo li ege kritikitis, tiel ke li apena? estu mortigita de la popola?o en Hochst . Pro tio li demisiis ironte en oktobro kiel sendito al Torino kaj Napolo. Frankfurton li revenis en la momento kiam la decidaj prikonstituciaj demandoj alproksimi?is al solvi?o. Koncerne la t.n. demandon pri Germanujo li ege favoris kunfandi?on de Germanlingvio , sekve li kontra?is kaj la programon de la registarkabineto de Heinrich von Gagern kaj la ideon de prusia hereda imperi-sistemo. Tamen, post akcepto de hereda digneco imperiestra en la 27.3. Heckscher revenis la finon de aprilo al Hamburgo por denove labori advokate. En 1853 li nomumitis legato hamburgo en Vieno meritonte multe pro sia naski?urbo kiu trovi?is tiam en ekomiaj malfacila?oj kaj ricevis krediton disde Vieno.

Fonto [ redakti | redakti fonton ]

Meyers Großes Konversations-Lexikon , vol 9. Leipzig 1907, p. 35-36 kio relegeblas tie chi interrete.