Jerzy Popiełuszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Popiełuszko
vikario
Persona informo
Jerzy Aleksander Popiełuszko
Naskonomo Alfons Popiełuszko
Naski?o 14-an de septembro 1947 ( 1947-09-14 )
en Okopy, Podlaskie Voivodeship
Morto 19-an de oktobro 1984 ( 1984-10-19 ) (37-jara?a)
en Włocławek
Mortis pro neakra tra?mato vd
Tombo Grave of Jerzy Popiełuszko vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Lo?loko Suchowola ? Varsovio ? Bartoszyce ? Z?bki ? Anin vd
?tataneco Pollando vd
Alma mater Higher Metropolitan Seminary in Warsaw vd
Familio
Patro Q124691693 vd
Patrino Marianna Popiełuszko vd
Gefratoj Q124691586 vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto ? predikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r
Gorsk apud Toruno , la monumento memoriganta la lokon de la forkapto de pastro Jerzy Popiełuszko fare de la ?tata sekretservo
La digo ?e Vistulo proksime al Włocławek , kie la oficiroj de la ?tata sekretservo mortigis pastron kaj ?etis lian kadavron en Vistulon .
La entimbig-ceremonio, la 3-an de novembro 1984
La ?erko kun la korpo de pastro Jerzy Popiełuszko
La tombo?tono de pastro Jerzy Popiełuszko ?e la pre?ejo de Sankta Stanisław Kostka en Varsovio
La Kruc-Monumento de pastro Jerzy Popiełuszko ?e la digo en Włocławek

Jerzy Aleksander Popiełuszko , pli frue Alfons Popiełuszko (naski?is la 14-an de septembro 1947 en Okopy, apud Suchowola , mortis la 19-an de oktobro 1984 en Włocławek ) ? pola presbitero de Latina eklezio , kapelano de Solidareco , defendanto de homrajtoj en Pola Popola Respubliko , murdita de polaj ?tatsekurecaj servoj, beatigita .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Deveno kaj edukiteco

La gepatroj de Jerzy Popiełuszko ? Władysław (1910?2002) kaj Marianna (1920?2013) estis agrikulturistoj . Ili havis kvinon da infanoj : Teresa, Jozefa, Alfons (posta Jerzy Aleksander), Stanisław, kaj anka? Jadwiga, kiu tamen mortis anta? fino de la 2-a vivjaro. La familio estis plurgeneracia, kun ili lo?is geavoj. En la hejmo oni memoris pri onklo Alfons Gniedziejko, partizano de Pola Enlanda Armeo , kiu en la a?o de 21 jaroj pereis postmilite de sovetaj manoj. Al naskita en 1947 filo oni donis la nomon Alfonso . Marianna volis tiamaniere fiksi la familian memoron pri sia frato. Krome inspiro pro elekto de la nomo estis maja lega?o de religiaj tekstoj kun vivkuro de la sankta Alfonso Maria de Liguori , kiu ?in ege impresis.

Alfons Popiełuszko estis messervanto kaj distingi?is per profunda religiemo . Li estis tipa soleculo. La Unuan Sanktan Komunion kaj konfirmacion akceptis samjare ? 1956. En la jaroj 1961?1965 frekventis al liceo en Suchowola . Li estis skrupula, sed lernis avera?e. Pro lia religiemo la gepatroj estis vokataj al la lernejo.

Post abituro , la 24-an de junio 1965 eniris al Supera Metropolita Animzorga Seminario en Varsovio . Post la unua studjaro estis direktita al deviga soldatservo, kiun pasigis en la jaroj 1966?1968 en speciala unuo por klerikoj , kun akrigita rigoro, en Bartoszyce . La rekrutigo de klerikoj estis elemento de reprezalioj kontra? Romkatolika Eklezio en Pollando. Popiełuszko ne rompi?is, iniciatis reziston, subtenis spirite kolegojn , kvankam konfrontis lin senkompromisaj punoj; priridado, plurhora ekzercado, rampado dum frosto , purigado de tualetejo en gasmasko . La soldatservo detruis lin korpe. Komence de 1970, jam post reveno al seminario, serioze ekmalsanis kaj preska? mirakle savi?is. Problemoj kun la sano akompanis lin jam ?is la vivofino. La 13-an de majo 1971 en la a?o de 23 jaroj ?an?is la ?isnunan nomon al la nova: Jerzy Aleksander. La 28-an de majo 1972 ordini?is de la manoj de primaso kardinalo Stefan Wyszy?ski . Poste ekservis en la eklezio kiel vikario en la vila?oj ?irka? Varsovio kaj da?re klerigis sin en la dogmatiko . En Varsovio eklaboris en 1979 kiel katekisto de studentoj pri medicino.

Jerzy Popiełuszko estis karisma pastro, kiun oni sendis unue al la strikantaj laboristoj de la Varsovia ?talfabriko (1980). Ekde tiam li estis forta apoganto de laborantoj de la Solidareca movado kontra? la komunista re?imo de Pollando.

Li estis fama pro sia kontra?komunisma sinteno , oni fabrikis kontra? li akuzojn kaj enprizonigis lin en 1983 sed balda? oni donis al li amnestion.

Komunista krimo [ redakti | redakti fonton ]

Li suferis a?tomobilan akcidenton la 13-an de oktobro en 1984 , sed travivis tion. Oni diras, ke tiu akcidento ne estis hazarda. La ?tata sekretservo forkaptis lin la 19-an de oktobro 1984 kaj tri oficiroj turmentis, kruele torturis kaj murdis lin. Ili ?etis lian kadavron en Vistulon proksime al Włocławek , kie oni elakvigis ?in la 30-an de oktobro 1984 . La proceso kontra? homforkapto , kruelaj torturoj kaj murdo komenci?is la 27-an de decembro

Tiu politika murdo ka?zis grandan e?on en Pollando kaj ?anceligis la komunistan registaron, sed tiu restis ankora? ?is 1989 en potenco. Tamen post kelkaj jaroj pro la premo kaj batalo de pola socio okazis la falo de komunismo .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]