El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Francois MARMONTEL
(naski?is la
11-an de julio
1723
, mortis la
31-an de decembro
1799
) estis
franca
verkisto.
Li naski?is en
Bort-les-Orgues
,
Correze
, kiel filo de tajloristo. Li studis teologion kaj fari?is profesoro en
Toulouse
. Invitite de
Voltaire
li en la jaro 1745 ekvivis en
Parizo
. En 1763 li fari?is membro de la Academie francaise. Li mortis en Abloville apud
Saint-Aubin-sur-Gaillon
,
Eure
.
Sian literaturan karieron li komencis per poemoj kaj tragedioj - sed tiuj ne rikoltis grandan atenton. Por la enciklopedio
Encyclopedie ou dictionnaire raisonne des sciences, des arts et des metiers
eldonita de
Denis Diderot
li verkis literatursciencajn artikolojn, kiuj en la jaro 1787 kune kun aliaj samspecaj tekstoj aperis en la kolekto
Elements de litterature
. Famaj estas ?efe lia romano
Belisaire
kaj la rakonto
Les Incas
, kiu kritikas religian fanatismon anta? la fono de la konkero de
Peruo
.
- Contes moraux
(rakontoj, 1761)
- Nouveaux contes moraux
(rakontoj, 1765)
- Belisaire
(romano, 1767)
- Les Incas
(rakonto, 1777)
- Elements de litterature
(kolekto, 1787)
- Memoires d'un pere pour servir a l'instruction de ses enfants
(memoroj, eld. 1807)