El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Baptiste GRESSET
[1]
(naski?inta la
29-an de a?gusto
1709
en
Amiens
, mortinta samloke la
16-an de junio
1777
estis
franca
dramaturgo.
Gressot i?is
jezuito
je la a?o de 16 jaroj kaj estis kelktempe instruisto malenurba. En 1730 li furoris per la
odo
Sur l'amour de la patrie
kaj en 1734 per la poemo
Vert-Vert
, kiu en elegantaj versoj rakontas la vivon de papagoj en monakinejo edukitaj kaj inter malbonuloj sova?i?intaj. Kelkaj aludoj en tiu tre multe legita poezia?o kiel anka? lia humora?o
Le lutrin vivant
kolerigis la superuloj de lia ordeno. Sekve li forlasis la ordenon de la jezuitoj en 1735. Tuj li i?is dorlotato de la bonaj klasoj.
Anka? per la komedio
Le mechant
(1747) li apla?digis la homojn: la francoj taksis ?in - malgra? manko de vera komikeco kaj ensceni?ta?geco - unu el la plej bonaj de tiu tempo!
Gresset i?is akademiano en 1748 kaj retiri?is al Amiens por fondi tie alian akademion. Nur mallongan tempon li revenis al
Parizo
kie li i?is akademiestro. Inviton de
Frederiko la 2-a (Prusio)
veni al
Berlino
li rifuzis. Jam tiam senteblis granda ?an?o en la religia vivo de Gresset: lia pieco tiom pligrandi?is ke li ?ure neis en malfermita letero ?iujn erarojn (1759) kondamnante solene ?iujn sekularajn poezia?ojn de si.
Liajn
Œuvres completes
eldonis Fayolle (Paris 1804) kaj Renouard (1811),
Poesies inedites de Gresset
publikigitis far Beauville (1863),
Poesies choisies
far Derome (1883). Verkon akademie kronitan
Eloge de Gresset
verkis
Robespierre
en 1795.