Ignac Torok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignac Torok
Persona informo
Naski?o 23-an de junio 1795 ( 1795-06-23 )
en Godoll?
Morto 6-an de oktobro 1849 ( 1849-10-06 ) (54-jara?a)
en Arad
Mortokialo pendumo
?tataneco Hungario
Okupo
Okupo oficiro ? militin?eniero
v ? d ? r

TOROK Ignac (toeroek) estis hungara honvedgeneralo, unu el la 13 martiroj de Arad naskita en Godoll? la 23-an de junio 1795 kaj ekzekutita en Arad la 6-an de oktobro 1849 .

Kariero [ redakti | redakti fonton ]

Torok studis en Vieno en la akademio de militin?eniero. Mallongtempe li servis en la re?a gardistaro. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis majoro direktoro de fortigo de Karolyvaros , poste vickolonelo, direktisto de la fortigaj laboroj de Komarom . De 29-a de januaro 1849 kiel generalo li estis komandanto de la fortika?o Komarom ?is 10-a de marto. En junio li direktis la ruinigon de fortiga?oj de Buda konstruitaj de Hentzi, poste laboris ?e la fortigo de Segedo . Siajn lastajn tagojn li pasigis en la tendaro de Artur Gorgey en Arado .

Fonto [ redakti | redakti fonton ]