El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo ROLLINGER
(naski?is la
1-an de a?gusto
1905
, mortis la
21-an de majo
2001
) estis germana
esperantisto
. Ekde la jaro
1992
li estis Honora Membro de
Germana Esperanto-Asocio
kaj ekde la jaro
1995
anka? de
Universala Esperanto-Asocio
.
Esperantisto de
1921
, Rollinger ali?is en
1923
al Germana Esperanto-Asocio,
SAT
kaj UEA. De
1930
li estis delegito de UEA. Post la potencpreno de
Hitler
oni maldungis lin pro kontra?naziismo. Rekrutita en la armeon en
1943
, li ka?e kunportis pa?ojn el la UEA-Jarlibro kaj kontaktis esperantistojn en
Francio
kaj
Nederlando
. Nur post la milito li povis komenci profesian karieron.
Multaj konati?is kun Rollinger en
Kastelo Grezijono
en Francio, kie dum 15 someroj li estis ?atata preleganto. Tutmondan famon li akiris kiel senlaca registranto de
ZEO
-j, t.e. stratoj, placoj, parkoj, monumentoj k. a.
Zamenhof/Esperanto-Objektoj
. Pri tio li eklaboris en
1965
kaj da?rigis kiel komisiito de UEA ?is la morto. GEA agnoskis liajn meritojn per
honorbro?o
en 1974. Lia verko
Monumente pri Esperanto
(
1997
) registris 1044
ZEO
-jn en 54 landoj, kaj tiu nombro kreskis ?is aprilo
2001
jam al 1260 en 58 landoj de 5 kontinentoj.
Nekrologo en
Esperanto aktuell
- NEKROLOGO por Hugo Rollinger (01.08.1905 ? 21.05.2001)
- Hugo Rollinger forpasis
- Nia fame konata samideano Hugo Rollinger (1905-2001) subite mortis la 21-an de majo en Bad Kissingen. Lia forpaso trafis min persone profunde. En tiu ?i jaro ni kelkfoje parolis unu kun la alia telefone. Mi intencis kaj deziris viziti lin, ?ar li volis montri al mi siajn verkojn kaj mi ne konis lin persone, sed nur la?nome. ?iam ni devis prokrasti la planitan viziton pro sanaj ka?zoj. Lastfoje ni interkonsentis, ke mi veturu en la dua duono de majo al Bad Kissingen. Sed la sorto kontra?staris. Mi ege beda?ras tiun cirkonstancon!
- Hugo Rollinger havis nur 16 jarojn kiam li GEA-membri?is. Li i?is tre fidela membro de la Esperanto-movado kaj li estis la? la vivojaroj kaj la? la jaroj de la membreco la plej maljuna ano en la germana Esperanto-asocio. En tiu ?i jaro li estus ricevonta specialan honorigon flanke de GEA, kies
honora membro
li estis ek de 1992. Li estis UEA-membro kaj dum multaj jaroj
UEA-delegito
. Anka? UEA faris lin
honora membro
(1995). Kompreneble li anka? estis BELO-membro. En 1911 Zamenhof estis en Bad Kissingen pro sanaj ka?zoj, li vizitis la kuracbanejon. Nia amiko Rollinger havis la okazon renkonti lin, kaj tiu evento certe estis grava mejlo?tono en la vivo de Hugo Rollinger. La 27-an de januaro 1949 fondi?is Esperanto-grupo en Bad Kissingen. Estro de la grupo i?is kaj estis ?is nun Hugo Rollinger.
- Dum jaroj li klopodis, ke en Bad Kissingen strato a? placo ricevu la nomon ?Zamenhof" a? ?Esperanto". En 1992 la urbo plenumis tiun deziron.
- De UEA li transprenis en 1964 liston kun 210 objektoj, kiuj havas la nomon ?Zamenhof" a? ?Esperanto". La da?rigo de tiu listo i?is sia plej konata vivoverko (?
Monumente pri Esperanto
"). Tiun taskon, kiun li propravole transprenis, li plenumis dedi?e. Tiu mondvasta listo kun stratoj, placoj, domoj ktp., kiuj havas rilaton al Zamenhof a? Esperanto,
nun
havas ?irka? 1300 enskribojn en pli ol 60 landoj de la kvin kontinentoj.
- Hugo Rollinger faris multajn studvoja?ojn kaj verkis ?irka? 20 plej interesajn lumbildprelegojn pri diversaj temoj, kaj nome en germana a? Esperanta lingvoj. Tiuj voja?oj kaj prelegoj estis ka?zo inviti lin al kongresoj a? seminarioj kiel preleganto.
- Nia amiko Hugo Rollinger gajnis multajn meritojn por nia Esperanto-movado kaj tiuj meritoj estas kaj estos neforgeseblaj! Ili restos en nia memoro. Ni ?uldas dankon al li.
- La funebran ceremonion partoprenis kelkaj lingvoamikoj, inter ili anka?
Anny Hartwig
. Mi parolis la honorigan nekrologon nome de UEA, GEA kaj BELO, menciante la agadojn kaj meritojn de nia mortinta amiko.
- Kara samideano Hugo Rollinger, ripozu en paco!
- (verkita de
Gosbert Gehlert
)