Hastings Kamuzu Banda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hastings Kamuzu Banda
Persona informo
Naskonomo Akim Kamnkhwala Mtunthama Banda
Naski?o 30-an de novembro 1889 ( 1889-11-30 )
en Kasungu,  British Central Africa Protectorate
Morto 25-an de novembro 1997 ( 1997-11-25 ) (107-jara?a)
en Johanesburgo
Religio Eklezio de Skotlando vd
?tataneco Malavio vd
Alma mater Universitato de Edinburgo ? Centra ?tata Universitato ? Universitato de ?ikago ? Meharry Medical College ? Universitato de Wilberforce vd
Partio Malavia Kongresa Partio vd
Familio
Edz(in)o ?
Profesio
Okupo politikisto ? diplomato ? kuracisto vd
Laborkampo politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r
Hastings Kamuzu Banda

Hastings Kamuzu BANDA (n. ?. 1902 , Kasungu , nun Malavio ? m. 25-an de novembro 1997 , hospitalo de Johannesburg ) estis la unua ?tatprezidanto de Malavio kaj gvidanto de la malavia nacia movado.

Banda lernis en misiista lernejo , studis en Usono , kie li doktori?is en 1927 pri medicino . Poste plu studis en Edinburgh kaj akiris novan doktoran gradon ( 1941 ). Li praktikis inter 1945 ? 1953 en Londono .

Li komencis politikumi en 1949 , kiam la blankulaj bienuloj de la regiono deziris federacion de Rodezio kaj Njasalando (posta Malavio). Banda kaj aliaj forte kontra?is en Njasalando la disvastixgon de la blankula dominado, sed en 1953 la federacio reali?is.

Banda praktikis en 1953 ? 58 en Ganao , en 1958 iris al Njasalando, kie oni atendis lin kun ?ojo. Li rondiris la landon kaj parolis kontra? la federacio, kiel prezidanto de la Njasalanda Afrika Kongreso . La kolonia registaro lin kulpigis pro la akri?antaj enlandaj cirkonstancoj.

La registaro deklaris en 1959 eksterordinaran staton kaj lin arestis la brita registaro . Banda liberi?is en 1960 kaj li akceptis post kelkaj monatoj konstitucian planon de la brita registaro, kiu certigis plimulton por la njasalandanoj en la le?fara konsilio . Li estis en 1962 ? 63 ministro pri la naturaj resursoj kaj lokaj registaroj, ekde 1963 - post disi?o de la federacio - ?efministro .

La lando sendependi?is en 1964 kiel Malavio kaj i?is en 1966 Respubliko (?is tiam agadis e? arbitra guberniestro ). La prezidento Banda elformis unuapartian, a?tokratan sistemon, la malamikoj iris en prizonon a? estis murditaj. Oni elkriis lin en 1971 eterna prezidento .

Banda en 1994 permesis demokratiajn elektojn , kiujn li malvenkis al Bakili Muluzi .

Banda koncentris je evoluigo de la infrastrukturo , agrikulturo , havis amikajn rilatojn al la kapitalismaj landoj kaj havis e? diplomatiajn kontaktojn kun la apartisma re?imo de Sud-Afriko .

Anta?e: 1-a
Prezidanto de Malavio
Poste:
neniu 1966 ? 1994 Bakili Muluzi