Gyorgy Klapka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyorgy Klapka
Persona informo
Naski?o 7-an de aprilo 1820 ( 1820-04-07 )
en Timi?oara
Morto 17-an de majo 1892 ( 1892-05-17 ) (72-jara?a)
en Budape?to
Tombo Malnova tombejo de Budape?to
Lingvoj hungara ? germana
?tataneco Hungario
Alma mater Piarist High School, Timi?oara
Subskribo György Klapka
Familio
Edz(in)o Inez Arboin
Okupo
Okupo politikisto ? militisto ? kemiisto ? soldato
v ? d ? r
G. Klapka

KLAPKA Gyorgy , germane   Georg Klapka , naski?is la 7-an de aprilo   1820 en Temesvar kaj mortis la 17-an de majo   1892 en Budape?to . Li estis hungara generalo dum la revolucio de 1848 , kiu kondukis al la "egaligo" inter Hungario kaj A?strio .

Je la tempo de Klapka lia naski?urbo Temesvar (nun Timi?oara) apartenis al Hungario; li mem estis ano de la germanlingvanaro de Banato , sed havis anka? ?e?ajn prapatrojn.

Klapka lernis en la armea akademio en Karansebes (nun Caransebe?) kaj en 1838 eniris la a?strian armeon. En 1848 li disponigis sin al la revolucia registaro hungara, estis nomumita stabestro de generalo Ern? Kiss kaj ellaboris operacan planon por la hungara armeo, sukcese realigitan en 1849 . Post malvenko de Meszaros je la 4-a de januaro li ricevis ties postenon; defendante la transiron de Tiso li sekurigis urbon Debrecen .

Batalo de Isaszeg, pentra?o de Than Mor

En la aprila kampanjo Klapka estis estro de la unua korpuso. La 6-an de aprilo li decidis la batalon de Isaszeg ; revoluciestro Kossuth nomumis lin generalo. Anka? post la proklamo de hungaria sendependeco li distingis sin, ekzemple en la batalo de Komarno ( 26-a de aprilo ), kie li estris la maldekstran alon de la armeo. Post mallonga oficado kiel ministro pri milito li i?is komandanto de la fortika?o de Komarno, kiun li defendis je la 2-a kaj 11-a de julio .

Post la kapitulaco de Artur Gorgey je la 13-a de a?gusto anka? Klapka devis kapitulaci je la 27-a de septembro . Li foriris el Hungario al Francio , Italio kaj Svislando . En 1866 li ani?is en la prusa armeo.

Post amnestio en 1866 li reiris al Hungario kaj estis elektita parlamentano .

La centra placo de Komarno anta? la urbodomo estas nomita la? li.