Grandaj Ligoj de Basbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grandaj Ligoj de Basbalo
emblemo
basbala ligo ? profesia sporta ligo
Bran?oj ? Amerika Ligo
? Nacia Ligo vd
Sidejo Nov-Jorko
Lando Usono ? Kanado
Fondita en 1869
En TTT Oficiala retejo vd
v ? d ? r

Ma?orliga Basbalo ( angle   Major League Baseball , MLB ), anka? nomata la " Grandaj Ligoj " estas la ?efaj ligoj de basbalo en Norda Ameriko . ?i konsistas el du iam sendependaj ligoj, kiuj unui?is komence en 1903 kaj iom post iom pli formale.

Liga strukturo [ redakti | redakti fonton ]

La "grandaj ligoj" mem estas la Nacia Ligo ( National League ) kaj la Usona Ligo ( American League ). ?iu konsistas el tri dividoj: Orienta, Centra, Okcidenta.

La sezono da?ras ekde komenco de aprilo ?is fino de septembro. ?iu teamo ludas 162 mat?ojn, preska? ?iutage. La kalendaro estas aran?ita por ke teamoj ludu "seriojn" de (kutime) tri mat?ojn je sinsekvaj tagoj, do ?iu teamo ludos 7 a? 6 fojojn semajne, kontra? du teamoj. Post la sezono, la tri ?ampionoj de la dividoj, plus la plej bona teamo el la ceteraj, konkursas por la lig?ampionecon. La du lig?ampionoj konkursas en la tiel nomata " Mondserio ".

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La unua ma?ora ligo, la Nacia, fondi?is en 1876 . Diversaj ligoj kun diversaj nomoj fondigis, sed neniu da?ris longe. La Amerika Ligo fondi?is en 1900 kaj rapide populari?is. ?i tiel grandi?is, ke oni en 1903 fondis la Mondserion, kiu okazis ?iun jaron poste, krom 1904 (pro rifuzi de la NL-teamo) kaj 1994 (pro striko ).

La "klasikaj teamoj" de la variaj ligoj, preska? sen?an?e inter la 1900aj kaj 1950aj jaroj , estis:

Nacia Ligo
Amerika Ligo

En 1933, dum la internacia ekspozicio en ?ikago, kolekti?is la plej famaj steluloj de la du ligoj por mat?o en Comiskey Park . La afero, la Mat?o de Steluloj, estis tiel populara ke ?i okazis poste ?iujare. Ekde 2003 ?is 2016 la ligo kiu gajnis en tiu mat?o kaptas por sia eventuala ?ampiono la rajton gastigi 4 el la 7 mat?oj de la Monda Serio, kiu povas esti avanta?o por tiu teamo.

Fine de la 1950aj jaroj, teamoj trovis sin ludanta en kadukaj stadionoj anta? malgrandaj spektantaroj. En Usono, multaj familioj transloki?is de urboj en anta?urbojn . Plue, la lo?antaro en la okcidenta flanko de la lando kreskis, sed la plej okcidenta teamo estis nur en Sankta-Luiso . Kelkaj teamoj transloki?is al la okcidento (Brooklyn, New York Giants, Washington kaj Philadelphia Athletics), kaj en la 1960aj, aldone al transloki?intaj teamoj en Losan?eleso kaj Sanfrancisko , oni fondis kelkajn novajn "ekspansii?aj teamoj". La AL ekspansii?is kun novaj teamoj en Losan?eleso kaj Va?ingtono, kaj la NL en Hjustono kaj en Novjorko .

Dum postaj jaroj, en 1969, la NL ekspansii?is en Sandiego kaj Montrealo , kaj la AL aldonis teamojn en Seatlo kaj Kansasurbo . La seatla teamo post nur unu jaro transloki?is al Milvokio , kaj la nova va?ingtona teamo iris al Dalaso . En 1992 Miamio kaj Denvero ekhavis teamoj, kaj Toronto kaj Seatlo akiris novajn teamojn de la AL en 1977. En 1998, du novaj kluboj fondi?is, NL-teamo en Fenikso kaj AL-a en Sankta-Peterburgo ( Tampa Golfo ). Por ke la nombro de teamoj en ?iu ligo estu para, la Milvokia teamo transiris el la Amerika al NL.

Dum preska? jarcento, ?iuj mat?oj dum la sezono estis inter teamoj de sama ligo, krom por la sezonfina Mondserio. "Interliga ludado" komenci?is en 1997, sed nur limigite. Nuntempe teamoj ludas almena? unu serio kontra? ?iu teamo de la alia ligo ?iujare.

Teamoj de la Major League Baseball [ redakti | redakti fonton ]

Amerika Ligo [ redakti | redakti fonton ]

Okcidenta Centra Orienta
Los Angeles Angels (An?eloj) Chicago White Sox (Blankaj ?trumpoj) Baltimore Orioles (Orioloj)
Oakland Athletics (Atletaj) Cleveland Indians (Indianoj) Boston Red Sox (Ru?aj ?trumpoj)
Seattle Mariners (Maristoj) Detroit Tigers (Tigroj) New York Yankees (Jankioj)
Texas Rangers (Teksaspolicanoj) Kansas City Royals (Re?uloj) Tampa Bay Devil Rays (Rajoj)
Houston Astros (Astroj) Minnesota Twins (?emeloj) Toronto Blue Jays (Bluaj Garoloj)

Nacia Ligo [ redakti | redakti fonton ]

Okcidenta Centra Orienta
Arizona Diamondbacks (Krotaloj) Chicago Cubs (Ursidoj) Atlanta Braves (Kura?aj)
Colorado Rockies (Rokaj) Cincinnati Reds (Ru?oj) Florida Marlins (Makajroj)
Los Angeles Dodgers (Evitantoj) St. Louis Cardinals (Kardinalbirdoj) New York Mets (Metropolanoj)
San Diego Padres (Sacerdotoj) Milwaukee Brewers (Bierfaristoj) Philadelphia Phillies (Fili-oj)
San Francisco Giants (Gigantoj) Pittsburgh Pirates (Piratoj) Washington Nationals (Nacianoj)

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]