Gambovjolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Friedrich Abel kun gambovjolo

Gambovjolo estas kordinstrumento . ?i sonas malpli la?te kaj malpli brile ol la violono, sed tamen delikate kaj mistere. La? registro ?i pli similas al la violon?elo. ?i ofte pensigas pri vo?o e?anta en la memoro, kiel en la kompona?o de Marin Marais Les voix humaines , kaj ?i povas esti anka? tenere karesa, kiel en la duetoj de la Sinjoro de Sainte-Colombe , Concerts pour deux violes egales .

Uzoj [ redakti | redakti fonton ]

Diversaj grandoj de gambovjolo de Syntagma musicum de Michael Praetorius, 1618

Ofte ?i estis uzata nur por ludi la basan akompanadon, a? akompani solistan muzikilon, ekzemple klavicenon . Ekzemple en la muziko de la angla kampardancado la baso estas ludata de gambovjolo. [1]

?i anka? estis multe ludata, precipe en Anglio , en gambovjolaroj , t.e. kolektoj de pluraj gambovjoloj diversregistraj. Tia muziko, komponata precipe en la unua duono de la 17-a jarcento, estas kompleksa, revema, subtila, kaj nuancoplena.

Pli malfrue oni anka?, precipe en Francio, ludis ?in kiel solistan instrumenton. Unu inter la plej famaj komponistoj por solista gambovjolo estis la tiel nomata Sinjoro de Sainte-Colombe .

La historie lasta komponisto por la gambovjolo estis la germana Karl Friedrich Abel .

Post ?ia malfavori?o (ekde la 18-a jarcento) kaj forgesi?o flanke de ?iuj krom la historiistoj kaj muzeogardistoj, oni remalkovris la belecon de ?ia sono kaj de la muzika?oj komponitaj por ?i. Kelkaj muzikistoj refamigis ?in en la malfrua 20-a jarcento. [ kiu? ]

La kataluna muzikisto kaj komponisto Jordi Savall estas unu el la plej estimataj gambovjolaj ludistoj internacie. [2]

Komponistoj [ redakti | redakti fonton ]

Komponistoj, kiuj verkis por la gambovjolo:

Angloj:

William Byrd
John Dowland
John Jenkins
William Lawes
Matthew Locke
Henry Purcell

Francoj:

Monsieur de Sainte-Colombe
Marin Marais
Francois Couperin
Antoine Forqueray

Germanoj:

Karl Friedrich Abel
Johann Sebastian Bach

Nuntempe:

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Datumbazo de kordinstrumentoj
  2. Senz, Javier Perez (30 oktobro 2014). ¨Jordi Savall rechaza el premio Nacional de musica" El Pais. Alirita 2019 Novembro

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]