Hugues-Felicite Robert de Lamennais
, naskita en
Saint-Malo
(Ille-et-Vilaine) en
1782
kaj mortinta en
Paris
en
1854
, estis franca verkisto kaj filozofo. Lia familia nomo estas
Robert
sed inspirita de la loko ≪ la Mennais ≫, kie lia avo posedis farmbienon
[1]
li tiel nomis sin.
Naskita en pia familio kun nova nobeleteco, li estis ordinita pastro en
1816
. Kristana filozofo, konata kiel ultramontano
ultramontana
, Lamennais povas esti konsiderata kiel la anta?ulo de la
liberala katolikismo
, de la
sociala katolikismo
, kaj anka? de la
kristana demokratio
.
Komence li tradukis
L'Imitation de Jesus-Christ
, fama verko de devoteco de
Thomas a Kempis
. En sia libro
Essai sur l'indifference en matiere de religion
, verkita de
1817
?is
1823
, li kritikis la napoleonan universitaton kaj la
galikanismom
. Estis dirita ke tiu verko ≪ revekus mortinton ≫ kaj ?i fari?is furora verko.
En
1825
, li publikigis
De la religion consideree dans ses rapports avec l'ordre politique et civil
. Li renkontis
Auguste Comte
en tiu sama jaro.
En
1828
, li fondis la
Congregation de Saint-Pierre
, celantan la klerigon de la klerikaro, kapabla rebati al la atakoj de la filozofoj, por pli bone kompreni sian tempon kaj resta?ri la a?toritatecon de la
papo
en
Francio
. En
1829
, li publikigis
Les progres de la revolution et de la guerre contre l'eglise
. En
1830
, li fondis, kun
Montalembert
kaj
Lacordaire
, la gazeton
l'Avenir
, en kiu li postulis la
liberecon de la konscienco
, de
gazetaro
kaj de religio, kaj en kiu la
liberalaj kristanoj
povis detale priskribi siajn ideojn pri la apartigo de Eklezio disde la ?tato. Tiuj ideoj de Lamennais estis adoptitaj de
Belgio
, kiu fari?is sendependa en 1830. Necesas mencii la
historion de la belga monarkio
, kiu, strange por monarkio de katolika lando, komenci?as per "elekto" de luterana princo
Leopoldo la 1-a
.
En
1831
, ribelanta kontra? la kondamno de
ribelo de Pollando
, li kontra?is la papon
Gregorio la 16-a
. Li konsideris, ke la papo volis defendi pli la princojn ol la popolon. La papo kondamnis lian gazeton en
1832
per la
encikliko
Mirari vos
.
En
1834
, Li publikigis siajn
Paroles d'un croyant
, lirika verko, plena je perforto kaj plendoj, kiu signis lian rompon disde la Eklezio (encikliko
Singulari nos
). En tiu verko, li konstatis kaj beda?ris la ≪ elrevi?on ≫ de la mondo, kaj lan?is ur?an kaj profetan vokon por libereco de la Eklezio, kaj de tio, li komencis disvolvi la socialistajn kaj demokratajn tendencoj de la evangelia mesa?o. En
1835
, liaj malnovaj amikoj komencis forlasi lin, sed la
9-a de aprilo
1835
, liaj amikoj Fleury, Arago et
Liszt
okazigis rekonton kun Marie d'Agoult kaj
George Sand
. ?ia
salono
fari?is vera respublika cenaklo. Lamennais restis tre ligita al ?i. Li estos konsternita pro la ideoj de George Sand pri la sociala libereco kaj la divorcon, sed estos ?ia mentoro, kun
Michel de Bourges
, sur la vojoj de la politika socialismo. George Sand iam deklaris al li : ≪ Ni nombras vin inter niaj sanktuloj... vi estas la patro de nia nova Eklezio ≫.
En
1837
, li publikigis
le Livre du peuple
, vera batallibro. Li amiki?is kun la kanada patrioto
Louis-Joseph Papineau
okaze de lia voja?o en Francio. Li plu apogis la partion de la popolo, kaj en
1841
, posta atako al la re?a registaro, li estis kondamnita al unu-jara karcero. Poste, post fondo de la gazeto
Le Peuple
, li da?re propagandis popularan liberalismon. Inter
1841
kaj
1846
li verkis
Esquisse d'une philosophie
, en kiu li detalis sian penson pri kristanismo sen Eklezio, kapabla arigi amasojn por konduki ilin al progreso per la karitato. En
1848
, li estis elektita deputito en la konstitucianta Asembleo de
1848
, sed post la
2-a de Decembro
kaj la
?tatrenverso
, li izoli?is en sia bieno de la Chesnaie en
Bretonio
.
Li starigis la demandojn pri la necesa alianco inter Eklezio kaj la ideoj de
libereco
, kaj de la postulo pri vera
sociala doktrino de Eklezio
, kiel historia prioritato kun la Resta?rado, kaj volis demonstri ke Respubliko postulas spiritan povon, iun civilan religion. Por tio li proponis projekton de konstitucio, en kiu la religio kaj la politiko estus esence ligitaj.
Li estis la amiko de
Pierre Leroux
. Liaj socialistaj ideoj forte influis
Charles-Augustin Sainte-Beuve
kaj ties unikan romanon
Volupte
.
Li havis bienon en
Saint-Prix
, en la malnova sinjorbieno de
Montmorency
.
Lia frato
Jean-Marie de la Mennais
fondis la religian ordon: la
Freres de l'Instruction Chretienne de Ploermel
.
Franca po?tmarko de
1957
oma?as al Lamennais.
- J. Marie Peigne,
Lammenais sa vie intime a la Chenaie
, Librairie de Mme Bachelin-Deflorenne. 1864.
- Felicite de Lamennais,
Correspondance Generale
, eldonoj Louis Le Guillou, Paris, A. Colin, 1972-1982, 9 vol.
- Gaston Bordet,
La Pologne, Lamennais et ses amis. 1830-1834
, Paris, 1985. Edit. du Dialogue. Publikigita kun la partopreno de C.N.R.S.