Emma Goldman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma Goldman
Persona informo
Naski?o 27-an de junio 1869 ( 1869-06-27 )
en Ka?no , Kovna gubernio,   Rusia Imperio
Morto 14-an de majo 1940 ( 1940-05-14 ) (70-jara?a)
en Toronto
Mortokialo apopleksio
Tombo Haymarket Martyrs' Monument
Lingvoj angla ? germana ? rusa ? jido
?tataneco Rusia Imperio ? Usono ? Unui?inta Re?lando (Britio)
Subskribo Emma Goldman
Familio
Edz(in)o Jacob Kershner
Amkunulo Alexander Berkman
Parencoj Stella Cominsky Ballantine
Okupo
Okupo anarkiisto ? ?urnalisto ? politika filozofo ? aktivisto pri virinaj rajtoj ? preleganto ? eldonisto ? pacaktivisto ? a?tobiografo ? flegisto ? verkisto ? filozofo
Verkoj Vivi Mian Vivon
Anarkiismo kaj aliaj eseoj
La socia signifo de la moderna dramo
Mia seniluzii?o de Rusio
Mia plia seniluzii?o de Rusio
v ? d ? r
Tombo?tono de Emma Goldman, kiu mortis la 14-an de majo 1940, ne 1939, kiel diras la surskribo, kiu tekstas: "Libereco ne malsupreni?os al la homoj, la homoj devas supreni?i al libereco."

Emma GOLDMAN (naski?is la 27-an de junio 1869 en Ka?no , Rusia Imperio , mortis la 14-an de majo 1940 ) estis anar?i-komunisto konata pro siaj anar?iismaj verkoj kaj paroladoj.

Goldman agadis dum la unua feminisma ondo kaj esprimis multe da kritiko al la movado, kiu portis sur sian standardo sole la lukton de sufragetoj (la lukto por la balotrajto por virinoj , ?efe en Britio kaj Usono ).

?iaj ideoj inspiris kelkajn inismajn movadojn, por kiuj ?i reprezentas la inisman "ribelulon". Tamen, Goldman grave rolis en la evoluo de anar?iismo en Usono kaj en E?ropo dum la unua duono de la 20-a jarcento. ?i elmigris al Usono kiam ?i havis 17 jarojn, kaj poste elpeli?is al Rusio , kie ?i observis la okaza?ojn de la Rusia revolucio de 1917 . ?i vivis dum kelkaj jaroj en suda Francio , kie ?i verkis sian a?tobiografion , Living My Life ("Vivi mian vivon"), kaj aliajn verkojn, anta? partopreni en la Hispana Enlanda Milito en 1936 kiel la anglalingva reprezentulo en Londono de la CNT-FAI .

?ia nomo estis aklamita fare de ?iaj adorantoj kiel modelo al "ribelulino" de la libera penso , dum ?iaj kritikistoj portretis ?in kiel subtenanto de politikaj atencoj kaj perforta revolucio . Post ?ia vivo, Goldman estis forgesita en la publika diskurso, sed renovi?inta intereso en ?i kaj ?ia hereda?o ekestis ekde la 1970-aj jaroj . Interalie ?i estas menciita en la libro ≪ Kronikoj el la monteto ≫ de Anna Maria Riccardi , eld. Edistudio 2020, ISBN 9788870360943

Filozofio [ redakti | redakti fonton ]

La paroladoj de Goldman kaj ?ia produktiva verkado traktis lar?an gamon de temoj. ?i malaprobis ortodoksan kaj fundamentisman pensadon, kaj kontribuis multon al la pensado en la kampo de moderna politika filozofio . Goldman estis influita fare de multaj pensuloj kaj verkistoj, inkluzive de Mi?ail Bakunin , Henry David Thoreau , Piotr Kropotkin , Ralph Waldo Emerson , Nikolaj ?erni?evskij , kaj Mary Wollstonecraft . Alia filozofo kiu influis Goldman estis Friedrich Nietzsche . En ?ia a?tobiografio ?i skribis: "Nietzsche ne estis socia teoriulo , sed poeto , ribelanto, kaj inventinto. Lia aristokrateco ne devenis de naski?o a? ri?eco; sed tiu estis lia spirito. En tiu signifo, Nietzsche estis anarkiisto, kaj ?iuj veraj anarkiistoj estis aristokratoj." [1]

Anarkiismo [ redakti | redakti fonton ]

Goldman identigis sin kiel anarkiisto ekde la tumulto de Haymarket kaj estas konsiderita unu el la plej gravaj figuroj en la historio de anarkiismo . ?i integrigis ?endran politikon en anarkiisma teorio. Kaj skribis kaj parolis regule danke al anarkiismo. En la ?efa artikolo en ?ia libro, "Anarkiismo kaj Aliaj Artikoloj", ?i skribis:

El ?iuj sociaj ismoj, nur anarkiismo deklaras ke socio ekzistas por la individuo, kaj ne la homo por la de socio. La nura legitima misio de la socio estas servi la bezonojn de homo kaj anta?enigi liajn aspirojn. Nur tiamaniere ?ia ekzisto pravigas, kaj tiele ?i servas la progreso kaj la kulturo. ... La aspiro de homo al liberi?i sin de ?ia a?toritato kaj regado neniam estos subpremita. Lia sopiro al libereco de ajna kateno estas eterna, ?i estas necesa, kaj ?i ja reali?os.

... Anarkiismo do reprezentas la liberecon de la homa spirito kontra? la regado de religio, la liberecon de la homa korpo kontra? la regado de la poseda?o, liberon kontra? katenoj kaj registaraj limigoj. Anarkiismo reprezentas socian ordon bazitan sur la libera asociado de individuoj kun la celo produkti realan socian kapitalon . Socia ordo, kiu certigos al ?iu homo liberan aliron al la Tero, kaj plenan ?uadon de la vivneceso, la? la deziroj, gustoj kaj inklinoj de la individuo.

? Emma Goldman, Anarchism and Other Essays.

La anarkiismo de Goldman komenci?as de la persona loko kaj tial anarkiismaj pensuloj estas postulataj vivi siajn vivojn kiel anarkiistoj kaj montri la principojn de teorio en ?iu ago kaj vorto. "Mi ne zorgas ?u la mondkoncepto pri morga? estas ?usta," ?i skribis, "Mi ja zorgas ?u la spirito de hodia? estas en la ?usta loko." [2] Anarkiismo kaj libera organizo estis por ?i logika respondo al la limigoj de registara kontrolo kaj kapitalismo. ?i skribis: "?ajnas al mi, ke ?i tiuj estas la novaj formoj de vivo, kaj ke ili anstata?igos la malnovajn, ne per predikado a? vo?donado , sed per vivado de tiuj principoj en la praktiko." [2] Vivi la? anarkiismaj principoj, la? Goldman, ne malhelpis plezuron, ?ojon kaj la rajton al sinesprimo, sed male ili estas necesaj, endaj kaj indaj. [3]

Kapitalismo [ redakti | redakti fonton ]

Goldman kredis ke kapitalismo estas ekonomia sistemo kiu subfosas homajn elektojn. ?i skribis, ke la amasi?o de poseda?oj kondukas al la amasi?o de pli kaj pli da poseda?o. Proprieto signifas ri?econ en la kapitalisma koncepto. Ri?eco estas interpretita kiel potenco. La potenco subpremi, ekspluati, la potencon sklavigi, fari maljuston, humiligi [4] . Alia aserto estas ke kapitalismo dama?as la homecon de la laboristoj. Komence ?i kontra?is io ajn malpli ol kompleta revolucio, sed en unu el ?iaj paroladoj ?i estis defiita fare de pli maljuna laboristo kiu venis por a?di ?in, kiel ?i priskribis en sia a?tobiografio:

Li diris, ke li komprenas mian malpaciencon kun malgrandaj postuloj kiel iom malpli da laborhoroj tage, a? iom pli da mono semajne ... sed kion fari pri viroj de lia a?o? Ili ver?ajne ne vidos la finan falon de la kapitalisma sistemo. ?u ili devus rezigni duhoran libertempon de sia malamata kaj fremdi?ata laboro? ?i tio estas ?io, kion ili povas esperi atingi dum sia vivo. ? Emma Goldman, Living My Life. P. 52

Sekvante tiun okaza?on, Goldman diris ke malgrandaj klopodoj plibonigi kondi?ojn, kiel ekzemple plibonigado de salajrokondi?oj kaj reduktado de laborhoroj, anka? povis esti parto de socia revolucio.

Kiam celoj kaj intecoj (ne)sanktigas la metodojn kaj rimedojn [ redakti | redakti fonton ]

Goldman kredis ke celkonscia perforto eble estos akceptebla rimedo de agado. Frue, Goldman kredis ke uzi perforton, e? se ?i ka?zis doloron a? suferon, povus esti efika por atingi la komunan bonon . ?i apogis " propagando per agado " - perfortaj agoj celantaj instigi la amasojn al ribelo kaj revolucio . El tiu ?i vidpunkto ?i vidis en la provo de sia partnero, Alexander Berkman , murdi la industriiston, Henry Clay Freak , ta?gan agon kaj e? volis partopreni en ?i. Goldman kredis ke la agoj de Freak dum la Homestead-striko estis kondamnindaj kaj ke lia murdo atingus pozitivajn rezultojn por la laboristoj, tiele en kazo kiel ?i tiu, la celo sanktigas la rimedojn. Kvankam Goldman neniam eksplicite apogis la murdon de prezidanto William McKinley fare de Leon Czolgosz , ?i defendis la idealojn kiuj kondukis lin al perforta ago, kredante ke tiaj agoj estis natura rezulto de subpremaj institucioj.

?iaj spertoj en Rusio igis ?in pripensi denove pri la principo, ke revoluciaj celoj pravigas perfortajn rimedojn. La subpremo kaj subprema kontrolo de Sovet-Unio ka?zis radikalan ?an?on en ?ia mondkoncepto. En la enkonduko al ?ia libro "Mia seniluzi?o en Rusio", Goldman klarigis: "Ne ekzistas pli absurda aserto ol la kredo ke celoj kaj intencoj estas unu afero, dum metodoj kaj taktikoj estas alia. La rimedoj, kiujn ni praktikas, fari?as, per kutimo de la individuo kaj la sociaj kutimoj, integrita parto de la fina celo ... ". [5]

Goldman vidis la ?taton kiel institucio kiu estis esence kaj neeviteble ilo de kontrolo kaj subpremo. Kiel rezulto, ?i kredis ke vo?donado en balotoj estis neefika en la plej bona kazo, kaj dan?era en la plej malbona. ?i skribis ke vo?donado en balotoj disponigas la iluzion de partopreno, sed fakte ka?as la realajn strukturojn de decidi?o. Anstata? partopreni en la demokrataj balotoj, Goldman apogis celkonscian reziston en la formo de strikoj , protestoj kaj rekta agado . ?i restis en sia opozicia pozicio al la vo?dono e? kiam multaj anarki-sindikatistoj en Hispanio vo?donis por la kreado de liberala respubliko . ?i e? kontra?batalis la sufragisman movadon, kiu postulis la vo?donrajton por virinoj. En sia artikolo, "Vo?donantaj virinojn", ?i mokis la ideon, ke virina interveno ?etos pli justan tendencon en demokratio : "Oni povus pensi, ke virinoj ne vendis sian vo?on, ke politikistinoj ne povas esti ela?etitaj!". Malgra? tio, ?i konsentis kun la aserto de la sufragistoj ke virinoj estas egalaj al viroj, sed ne konsentis ke partopreno en la balotprocezo sole povus igi la landon pli justa. "... tial, supozi ke virina vo?dono sukcesos purigi ion kiu ne estas purigebla estas atribui supernaturajn fortojn al ?i." [6]

Feminismo [ redakti | redakti fonton ]

Goldman kontra?batalis la ideojn por kiuj batalis la unua ondo de feminismo kaj la sufragistoj , sed estis fervora subtenanto de la rajtoj de virinoj , kaj estas konsiderita la fondinto de la anarki-feminismo , defiante patriarkecon kiel speco de hierarkio por esti kontra?batalita kune kun ?tato, potenco kaj klasdivido . En 1897 ?i skribis: "Mi postulas sendependecon por virinoj, la rajton de ?iu virino vivteni sin, vivi por si mem, ami kiun ajn ?i deziras, kaj tiom multe kiom ?i deziras. Mi postulas liberecon por amba? seksoj, liberecon de agado, libereco en amo kaj libereco de patrineco ." [2]

Kiel flegistino per profesio , Goldman estis unu el la unuaj propagandantoj de edukado de virinoj por uzi kontra?koncipon . Simila al nuntempaj feministoj, ?i vidis aborton kiel tragedia sekvo de sociaj kondi?oj, kaj kontra?koncipon kiel pozitiva alternativo. Goldman anka? apogis liberan amon - termino kiu priskribas koncepton kiu kontra?batalas la institucion de geedzi?o kaj foje e? monogamion , kaj apogas la liberecon de la individuo kiam temas pri lia seksa vivo , kaj la ne-enmiksi?on de ?tato kaj religio en romantikaj kaj seksaj rilatoj.

?i argumentis ke tiuj aferoj apartenas al tiuj kiuj estas implikitaj, kaj ne iu ajn alia. La feministoj de ?ia tempo estis, la? ?ia opinio, ligitaj fare de la sociaj fortoj de puritanismo kaj kapitalismo. ?i skribis:

Ni devas kreski sen inhibicioj , preter malnovaj tradicioj kaj kutimoj. La movado por la liberigo de virinoj ?is nun faris nur la unuan pa?on en la direkto de la liberigo. Mi esperas, ke ?i adoptos kaj faros pliajn pa?ojn. Vo?donrajto kaj egalaj civitanrajtoj estas bonaj postuloj, sed la vera liberigo ne estas en balotoj kaj ?e la tribunaloj . Liberigo komenci?as en la menso de la virino interne. La historio instruas al ni, ke ?iu subpremata klaso atingas sian liberecon per la potenco de siaj propraj klopodoj. Nepras, ke virinoj lernu ?i tiun lecionon, tio signifas, ke ili komprenas, ke ilia libereco estos atingita en la sama mezuro, ke ilia potenco ?in garantias. Estas do pli grave por virino komenci la procezon de internigo de sia potenco (agenteco) kaj scii kiel liberi?i de la pezo de anta?ju?o , tradicio kaj kutimoj. ? Emma Goldman, Anarchism and Other Essays.

Goldman anka? kritikis la integri?on de virinoj en laboro kiel fonto de seksegaleco:

La liberigo alportis ekonomian egalecon inter virinoj kaj viroj. La virino povas elekti sian profesion kaj komercon, tamen ?ia pasinta kaj nuna trejnado ne trejnis ?in por konkuri kun la viro, kaj ?i ofte estas senhelpa, el?erpita kaj tre stre?a por disponigi merkatan valoron. Malmultaj sukcesas. ... La glora sendependeco! Ne mirinde, ke centoj da knabinoj deziras akcepti la unuan svatanton kaj lia edzi?proponon , malsanaj kaj tre lacaj de la "sendependeco" malanta? la kaso , la kudroma?ino a? la presilo . Ili estas pretaj geedzi?i same kiel etbur?aj knabinoj, kiuj faras ?ion por liberi?i de gepatra suvereneco (a? kiel e?femisme nomata gepatrozorgo ). La tiel nomata "sendependeco, kiu alportas vivtenon al ekzisto" ne tiom evoluigas la virinon kaj ne estas tiom sublima, ke oni atendas, ke la virino oferos ?ion por li. Nia glorata sendependeco ne estas, ja, sed malrapida procezo de malutilo kaj subigo de la naturo de virino, ?iaj pasioj de amo kaj la instinkto de patrineco. ? Emma Goldman, Anarchism and Other Essays.

GLAT rajtoj [ redakti | redakti fonton ]

Goldman malka?e parolis kontra? anta?ju?oj kontra? samseksemuloj kaj ne-normaj genraj identecoj . ?ia kredo ke socia liberigo anka? devus inkludi "inversojn" (angle: inverts), aludante al iu ajn viro a? virino kun seksaj identecoj a? ne-normative seksaj orienti?oj ) estis fakte senprecedenca siatempe, e? inter anarkiistoj. Magnus Hirschfeld skribis: "?i estis la unua kaj sola virino, certe la unua kaj la nur usona virino, kiu defendis samsekseman amon anta? la ?enerala publiko." En sennombraj paroladoj kaj leteroj, Goldman defendis la rajton de GLAT-homoj ami la?pla?e, kaj kondamnis la ekzistantajn timon kaj stigmojn pri ili. ?i skribis en letero al Hirschfeld: "?i tio estas tragedio, mi pensas, ke homoj kiuj estas malsamaj en sia sekseco estas malliberigitaj en mondo kiu montras tiom malmulte da kompreno pri ili, kaj estas tiel indiferenta pri ?iuj nuancoj kaj formoj kiujn havas sekso, kaj ilia granda signifo por vivo." [7]

Homaj rajtoj kaj esprimlibereco [ redakti | redakti fonton ]

Kiel anarkiisto, Goldman kredis de la realigo de homaj rajtoj por ?iuj homoj. ?i estis precipe aktiva en temoj de esprimlibereco kaj prizonreformoj. ?i estis persekutita pro esti anarkiisma kaj pro ?ia opozicio al la Unua Mondilito . Krome, ?i aktivis en la movado por esprimlibereco komence de la 20-a jarcento, kaj vidis esprimliberecon kiel esenca neceso por atingi socian ?an?on. ?ia vigla kaj publika defendo de ?iaj principoj, fronte al multaj arestoj, inspiris Roger Baldwin , unu el la fondintoj de la American Civil Liberties Union .

Kriminaleco kaj malliberejoj [ redakti | redakti fonton ]

Goldman vidis krimon kiel natura sekvo de maljusta ekonomia sistemo. En ?ia artikolo, "Prizonoj: Socia Krimo kaj Fiasko", ?i citas 19-ajarcentajn verkistojn kiel ekzemple Fjodor Dostojevskij kaj Oscar Wilde , skribante:"“Jaron post jaro, la pordegoj de la prizona infero revenigas al la mondo maldikan, distorditan, malvolontan kaj ruinigitan publikon de la homaro, kun la signo de Kaino sur la fruntoj, la esperoj disbatitaj, kaj ?iuj siaj naturaj inklinoj malhelpitaj. Kiam estas nenio krom malsato kaj malhomeco kiu salutas ilin, tiuj viktimoj balda? sinkas reen en krimon, kiel la sola ebleco de ekzisto." [8]

Ateismo, Religio kaj Cionismo [ redakti | redakti fonton ]

Kiel devota ateisto, Goldman vidis religion kiel alia ilo por kontrolo kaj inspektado. En ?ia artikolo, "La Filozofio de Ateismo" ?i ofte citas Mi?ail Bakunin pri tiu temo, aldonante:

Konscia a? nekonscie, la plej multaj teistoj vidas diojn kaj demonojn , ?ielon kaj inferon , rekompencon kaj punon, kiel vipon por vipi homojn en obeemon, submeti?on kaj kontenton ... La filozofio de ateismo esprimas la ekspansion kaj kreskon de la homa spirito . La filozofio de teismo , se ?i povas esti nomata filozofio, estas fiksa kaj statika. --- Mother Earth (Patrino Tero)

En artikoloj kiel "La Hipokriteco de Puritanismo" kaj en parolado titolita "La Fiasko de Kristanismo", Goldman establis por si grandan nombron da malamikoj en religiaj komunumoj, ?ar ?i atakis iliajn moralajn sintenojn kaj klopodojn por kontroli homan konduton . Goldman akuzis kristanismon je "festado de sklavsocio ", asertante ke ?i diktas la agojn de homoj sur la tero kaj ofertas al malri?uloj malveran promeson de estonteco plena de abundo en la ?ielo. Krome, Goldman estis kritika de la cionisma movado, kiun ?i vidis kiel alia malsukcesa provo ?e politika kontrolo. [9]

Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Anarchism and Other Essays . (Anarkiismo kaj aliaj eseoj) New York: Mother Earth Publishing Association, 1910.
  • The Social Significance of the Modern Drama (La socia signifo de la moderna dramo). Boston: Gorham Press, 1914.
  • My Disillusionment in Russia (Mia seniluzii?o de Rusio). Garden City, New York: Doubleday, Page and Co., 1923.
  • My Further Disillusionment in Russia (Mia plia seniluzii?o de Rusio). Garden City, New York: Doubleday, Page and Co., 1924.
  • Living My Life . New York: Knopf, 1931.
  • Voltairine de Cleyre . Berkeley Heights, N.J.: Oriole Press, 1932.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Red Emma Speaks: Selected Writings and Speeches. New York: Random House, 1972.
  • Emma Goldman: A Documentary History Of The American Years, Volume 1 - Made for America, 1890-1901. Berkeley: University of California Press, 2003.
  • Emma Goldman: A Documentary History Of The American Years, Volume 2 - Making Speech Free, 1902-1909. Berkeley: University of California Press, 2004.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]