Donbasa Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Donbasa milito )
Mapo de la milito

La Donbasa milito estas da?ranta hibrida milito inter la ukrainia registaro kaj por-rusaj separistoj kaj Rusio , komencita en 2014 kiel parto de la rus-ukrainia konflikto kaj okazanta en orienta Ukrainio, ?efe en Donbaso . Inter 2014 kaj 2020, la milito ka?zis pli ol 13 000 mortintojn la? UN (3350 civiluloj, 4100 membroj de ukrainiaj trupoj kaj 5650 membroj de por-rusiaj armitaj grupoj) [1] kaj la deloki?on de preska? 1,5 milionoj da homoj.

?i komenci?is en februaro 2014 en la kunteksto de la E?romajdan-protestoj kontra? la registaro [2] . La ukrainia ribelo en februaro 2014 ka?zis la eksigon de la registaro de Viktor Janukovi? kaj la aperon de provizora registaro gvidata de la opozicio [2] Aleksandro Tur?inov (la 22-a de februaro 2014) kaj Arsenij Jacenjuk (nomumita ?efministro la 27-an de februaro).

La 23-an de februaro, kontra?-Majdanaj manifestacioj eksplodis ?efe en orienta Ukrainio, precipe en ?arkivo , la dua plej granda urbo de Ukrainio.

Ekde la 28-a de februaro, dato kiu anta?signas la aneksadon de Krimeo , rusiaj trupoj ekkaptis ?i tiun teritorion, kiu tiam estas parto de Ukrainio [2] [3] [4] . Rapide, la 16-an de marto 2014 okazis loka referendumo, kies la?le?eco ne estas agnoskata de Ukrainio nek de la granda plimulto de la internacia komunumo , pri la alligi?o de Krimeo al Rusio [2] . La sendependeco de Krimeo estas deklarita de la vic?efministro de la regiono dek tagojn anta? la referendumo [2] .

Komence de aprilo 2014, en la regiono Donbaso apartenanta al Ukrainio, konsistanta el la oblastoj de Donecko kaj Luhansko , kaj en ?iaj landlimaj regionoj, la kontra?-majdanaj manifestacioj evoluis al armita ribelo de la por-rusioj kontra? la nova ukrainia registaro. Tiu armita ribelo fari?is separisma kaj proklami?is du ?tatoj ne agnoskitaj de UN : la “ Donecka Popola Respubliko ” (7-a de aprilo), poste la “ Luganska Popola Respubliko ” (11-a de majo) [5] . Ekde la 2-a de majo 2014 la ukrainia armeo intervenis en la oriento de la lando. ?i progresis tie en junio kaj julio anta? esti haltigita, poste finfine retiri?is kontra? la separistoj. Rusio, landlima lando, estis akuzata milite subteni la ribelantojn kondukante tie hibridan militon [6] [7] .

La 5-an de septembro 2014, la unua parto de la Minskaj interkonsentoj estis negocita kaj subskribita por ?esigi la Donbasan militon. Tamen tiu ?i dekdu-punkta interkonsento, kiu estis supozita starigi batalhalton, da?ris nur kelkajn semajnojn [8] . En januaro 2015, batalado intensi?is kaj la por-rusia separisma armeo anta?eniris.

La 6-an kaj 11-an de februaro 2015, Francois Hollande kaj Angela Merkel voja?is al Rusio kaj Ukrainio por intertrakti novan pacplanon ellaboritan kadre de tutmonda kompromiso. La 12-an de februaro 2015, ili subskribis en Minsko , ?eeste de Petro Poro?enko , prezidanto de Ukrainio, kaj Vladimir Putin , rusia prezidento, novan batalhaltan-interkonsenton ( Minsko II ) kondi?antan la ?esigon de batalado, kontra? la enga?i?o de la diversaj partioj al vojmapo de dek tri poentoj [9] . Ekde ?i tiu interkonsento, la konflikto malplii?is en intenseco sed sporadaj bataloj ankora? okazis ?is 2019. La interkonsento de Minsk II restas la referenco por solvi la konflikton en da?ra maniero kaj estis precipe en la centro de la diskutoj dum la kunveno de decembro 2019, konata kiel la Normandia formato , en la ?eesto de la nova ukraina prezidanto, Volodimir Zelenskij .

De la 19-a ?is la 21-a de februaro 2022, la OSKE rimarkas plii?on de armitaj okaza?oj kaj eksplodoj en la du Donbasaj respublikoj, kaj amba? flankoj en la konflikto kulpigas unu la alian [10] [11] [12] .

La 21-an de februaro 2022, Rusio rekonis la sendependecon kaj suverenecon de la memproklamitaj Donecka Popola Respubliko (DPR) kaj Luganska Popola Respubliko (LPR) de Ukrainio. La subskribitaj interkonsentoj mencias precipe devon de kunlaboro kaj interhelpo inter Rusio kaj la du respublikoj [13] . ?i tiuj interkonsentoj konsistigus multoblajn malobservojn de internacia juro [14] kaj kondukus al malobservo de la Minskaj interkonsentoj fare de Rusio [15] .

La 24-an de februaro 2022, rusiaj trupoj invadis Ukrainion el la separismaj teritorioj, Belorusio, Rusio kaj Krimeo okupata de Rusio ekde 2014 [16] .

La 2-a de marto 2022, la Internacia Puna Kortumo anoncis komencon de enketo por determini ?u agoj faritaj de la du flankoj ekde 2014 povus esti kvalifikitaj kiel militkrimoj [17] .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Office of the United Nations High Commissioner for Human Rights: Report on the human rights situation in Ukraine16 November 2019to 15 February 2020
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Guerre du Donbass en Ukraine : "On est dans un contexte qui peut-etre assez explosif " ( arkivo ) TV5 Monde , 19-a de aprilo 2021
  3. Ukraine : qui sont les hommes armes qui ont controle deux aeroports de Crimee ? ( arkivo ) France Info , 28-a de februaro 2014
  4. Les elements qui accreditent l'intervention de soldats russes en Ukraine ( arkivo ) Le Monde , 28-a de a?gusto 2014
  5. Armed pro-Russian insurgents in Luhansk say they are ready for police raid ( arkivo ) Kyiv Post , 12-a de aprilo 2014
  6. La presence de soldats russes dans l'est de l'Ukraine inquiete ( arkivo ) Le Figaro , 28-a de a?gusto 2014
  7. Ukraine : la Russie toujours accusee de fournir des armes aux separatistes ( arkivo ) Le Monde , 11-a de aprilo 2015
  8. Minska Protokolo ( arkivo ) OSKE , 5-a de septembro 2014
  9. Ensemble de mesures en vue de l’application des accords de Minsk Arkivigite je 2017-01-28 per la retarkivo Wayback Machine ( arkivo ) www.elysee.fr , 12-a de februaro 2015
  10. OSCE Special Monitoring Mission to Ukraine (SMM) Daily Report 38/2022 issued on 18 February 2022 ( arkivo ) www.osce.org , 18-a de februaro 2022
  11. Russia's FSB says shell from Ukrainian territory destroys Russian border guard post ( arkivo ) Reuters , 21-a de februaro 2022
  12. Ukraine. Tension extreme et affrontements dans le Donbass ( arkivo L'Humanite , 21-a de februaro 2022
  13. Conflit Ukraine-Russie : cinq questions sur les "accords d'amitie" signes entre Moscou et les republiques autoproclamees de Lougansk et Donetsk ( arkivo ) France Info , 22-a de februaro 2022
  14. Ukraine : "violation flagrante du droit international" selon la ministre allemande Baerbock ( arkivo France24 , 22-a de februaro 2022
  15. Ukraine : Poutine balaie les accords de Minsk, les premieres sanctions occidentales devoilees ( arkivo ) France 24 , 22-a de februaro 2022
  16. La Russie lance une offensive fulgurante sur l'ensemble de l'Ukraine ( arkivo ) Les Echos , 24-a de februaro 2022
  17. Desintox. L'Ukraine n'a pas tue 13 000 civils russophones du Donbass depuis 2014 France Info , 17-a de marto 2022