El Vikipedio, la libera enciklopedio
Compay Segundo
[kom-PAJ se-GUN-do] (naski?is la
18-an de novembro
1907
, mortis la
14-an de julio
2003
) estis
kuba
muzikisto
kaj
kantisto
.
Lia reala nomo estis
Francisco REPILADO
.
Naski?inte en
Santiago de Cuba
, li kiel knabo lernis ludi
gitaron
kaj
klarneton
.
En la jaro
1934
Nico Saquito
enga?as lin en
Havano
.
En
1948
, li kune kun
Lorenzo Hierrezuelo
fondas la duopon
Los Compadres
("La amikoj"), kiu rapide fami?is, sed komence nur en Kubo.
Dum tiu ?i tempo, li ricevis sian
pse?donimon
:
Compay
(la? la hispana vorto
compadre
) kaj
Segundo
(hispane
dua
), ?ar li ?iam kantis la duan vo?on.
En la jaro
1955
Segundo pro kvereloj disi?is de sia partnero, eklaboris ?e cigarproduktisto kaj forlasis sian muzikan karieron.
Nur en
1970
li revenis al la muziko, ludante mem-inventitan gitaron kun sep kordoj,
armonico
.
En
1989
li voja?is al
Usono
, kie li prezentis sian novan kanton
Chan Chan
kaj produktis sondiskon.
Mondfamon li akiris en
1997
:
Wim Wenders
faris la filmon
Buena Vista Social Club
, kaj Segundo (apud
Ry Cooder
) ricevis ?efrolon.
Kun eksterordinara sukceso li en la a?o de 90 jaroj fari?is stelulon! Malgra? sia a?o, li ne ?esis fumi
tabakon
kaj trinki
rumon
.
La
14-an de julio
2003
Compay Segundo - sekve de rena malsano - mortis en Havano. Hazarde, post tri tagoj, mortis alia stelulo de kuba muziko,
Celia Cruz
.