Charles Fleming
|
|
|
Persona informo
|
Naski?o
|
9-an de septembro
1916
(
1916-09-09
)
en
A?klando
|
Morto
|
11-an de septembro
1987
(
1987-09-11
)
(71-jara?a)
|
?tataneco
|
Nov-Zelando
vd
|
Alma mater
|
Universitato de A?klando
vd
|
Familio
|
Edz(in)o
|
Margaret Alison Fleming
vd
|
Infanoj
|
Winifred Mary McEwen ? Jean Fleming
vd
|
Profesio
|
Okupo
|
ornitologo ?
zoologo
? mediprotektulo ?
fotisto
vd
|
Postenoj
|
Postenoj
|
President of the Royal Society of New Zealand ? President of the Royal Society of New Zealand
vd
|
|
Honorigoj
|
Honorigoj
|
ANZAAS Medal ? Fellow of the Royal Society Te Ap?rangi ? Kavaliro-Komandoro de la Ordeno de la Brita imperio ? Fellow of the Geological Society of London ? Membro de la Re?a Societo de Londono ? Fellow of the Zoological Society of London ? Fellow of the Art Galleries and Museums Association of New Zealand ? Fellow of the Australian and New Zealand Association for the Advancement of Science ? Fellow of the Royal Australasian Ornithologists Union ? Fellow of the Geological Society of Australia ? Hamilton Award
vd
|
|
|
vd
|
Fonto:
Vikidatumoj
|
|
Charles FLEMING
(
19-a de septembro
1916
?
11-a de septembro
1987
) estis unu el la plej eminentaj kaj influaj nov-zelandaj sciencistoj de la dudeka jarcento
[1]
.
Li interesi?is pri la natura mondo kiam knabo, kolektis
konkojn
ekzemple kaj, ?ar li evidente estis tre inteligenta, la gepatroj kaj diversaj konatoj kura?igis lian intereson. Li studis la sciencojn kaj profesie kontribuis grave en la fakoj
geologio
,
ornitologio
,
biogeografio
kaj
entomologio
. Li anka? estis pasia naturkonservanto.
Charles Fleming komencis profesie labori en 1941 por
Geological Survey
(geologia termezurado) kiu estis fako de la ministerio por scienca kaj industria esplorado (D.S.I.R.). Li emeriti?is de tiu fako en 1976.
En 1944 li publikigis sian malkovron ke
fosiliaj
moluskoj
montris gravajn klimatajn ?an?i?ojn kaj li konkludis ke la tiam supozata limo inter la
Plioceno
kaj la
Pleistoceno
estis misa.
[2]
Li kunlaboris dum kelkaj jaroj ek de 1948 kun
Harold Wellman
kiu malkovris ke la Alpa Fa?lto en Sudinsulo estis movi?inta 480 kilometrojn la?longe de si. Fleming akceptis la faktojn kaj teoriojn pri
kontinenta drivo
, marfunda sterni?ado kaj
plata tektoniko
. Li interpretis siajn paleontologiajn rezultojn la? tiuj teorioj.
En 1953 li publikigis sian ?efan kontribuon al
geologio
, lian studon de la distrikto Wanganui. Li listigis la fa?non, la? fosilia tavolo, kaj priskribis la ekologiajn kondi?ojn en kiuj la diversaj specoj vivis en la pasinteco.
[3]
Post ?ia publikigo, la
Geological Survey
akceptis lian konkludon pri la limo inter la Plioceno kaj la Pleistoceno.
Fleming multe okupi?is pri la aferoj de la Re?a Societo de
Nov-Zelando
. Li estis ties prezidanto de 1962 ?is 1966. Li anka? multe verkis pri la historio de scienco en Nov-Zelando kaj verkis biografiojn pri fruaj sciencistoj.
En lia libertempo li kaj lia edzino, Peg, ser?is kaj studis
cikadojn
en multaj partoj de Nov-Zelando. Ili registris la kantojn de la cikadoj kaj rimarkis ke ?iu specio havas apartan kantmanieron. Tiel li priskribis kelkajn anta?e nekonatajn speciojn. Li donacis sian vastan kolekton de cikadoj al la nacia muzeo.
Parolante en 1969 kiel prezidanto de la A?stralia kaj Nov-Zelando Asocio por la Anta?enigo de Scienco (ANZAAS) li klarigis sian vidpunkton pri religio kaj etiko. Li diris "Multaj mondaj problemoj ne estas solveblaj de teknikaj rimedoj, sed bezonas ?an?ojn pri homaj a? moralaj valoroj". Pelis lin scienca realo, kiel li komprenis ?in. Li havis vastan scion pri la naturmedio kaj utiligis sian influon ?e politikistoj kaj kompaniestroj por provi savi
arbarojn
por ekzemple k?kako-birdoj (
Callaeas cinerea
) en dan?ero pro manko de ta?ga lo?loko.
En la 1970-aj jaroj okazis granda kampanjo en NZ kontra? plano draste levi la akvonivelon de lago Manapouri por generi elektron por produkti aluminion ?e Bluff fare de Comalco. Fleming ali?is al la kampanjo por savi lagon Manapouri kaj paroladis por informi la publikon pri la kostoj ?e la naturmedio. La registaro de
Robert Muldoon
(
Nacia Partio
) rifuzis halti la planon, la?dire pro kontrakto kun Comalco. Tamen la
Nov-Zelanda Laborista Partio
estrata de
Norman Kirk
promesis ke se oni elektos ilin, ili ne levos la akvonivelon. En la parlamenta baloto en novembro 1972, la Labortista Partio gajnis 55 mandatojn kontra? 32 kaj formis novan registaron. Tio estis la unua grava gajno de la movado por konservi la naturon en NZ.
Inter la aliaj kampanjoj kiujn Fleming helpis estis tiuj por konservi la estuaron en Waikanae, konservi la
notofagajn
arbarojn en la okcidento de Sudinsulo, konservi la mamaku-arbarojn en Nordinsulo, insulojn sude de Nov-Zelando, kaj forigi
rabobestojn
sur insuletoj.
En 1981 okazis alia granda kampanjo en NZ. La nacia rugbea teamo de Sudafriko, kiu konsistis el nur blankuloj, pro la
rasista politiko
de la Sudafrika registaro, vizitis Nov-Zelandon por ludi. La popolo en NZ dividi?is en du grupojn: por kaj kontra? la vizito. Fleming forte subtenis la kontra?an flankon. La registaro de Muldoon uzis policanojn por certigi ke la rugbeaj mat?oj okazu. Protestoj rezultigis multajn arestojn kaj multajn vundojn amba?flanke. Sed tiu estis la lasta rugbea serio inter la du landoj ?is post la venko de
Nelson Mandela
kaj la
Afrika Nacia Kongreso
en la
Sudafrika Respubliko
.
Charles Fleming ricevis tre multajn honorojn. Jen la ?efaj:
- 1952 Fratulo de la Re?a Societo de Nov-Zelando (FRSNZ)
- 1952 ?efa paleontologo de la fako pri geolgia termezurado.
- 1967 Fratulo de la Re?a Societo de Londono (FRS)
- 1967 Honora Doktoro pri Scienco (D.Sc.), Viktoria Universitato de Wellington, Nov-Zelando
- 1974 Honora Doktoro pri Scienco (D.Sc.), Universitato de Auckland, Nov-Zelando
- 1974 Fratulo de la Re?a A?stralazia Ornitologa Unio (F.R.A.O U.)
- 1976 Kavalira Komandanto de la Ordeno de la Brita Imperio (K.B.E.)
Charles Fleming verkis centojn da refera?oj kaj libroj pri geologio, ornitologio, biogeografio, entomologio, la historio de scienco, kaj naturkonservado.
- ↑
Charles Fleming - Environmental Patriot, Mary McEwen, Craig Potton Publishing, Nelson, New Zealand, 2005
- ↑
Moluscan evidence of Pliocene climatic change in New Zealand, Transactions of the Royal Society of New Zealand 74(3): 207-220, 1944
- ↑
The geology of the Wanganui subdivision, New Zealand Geological Survey Bulletin n.s., 1953