Bronisław Pieracki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bronisław Pieracki
Persona informo
Naski?o 28-an de majo 1895 ( 1895-05-28 )
en Gorlice
Morto 15-an de junio 1934 ( 1934-06-15 ) (39-jara?a)
en Varsovio
Mortokialo pafvundo
Tombo Nowy S?cz
Lingvoj pola
?tataneco A?strio-Hungario ? Dua Pola Respubliko
Alma mater Lviva Universitato
Subskribo Bronisław Pieracki
Okupo
Okupo oficiro ? politikisto
v ? d ? r

Bronisław Wilhelm PIERACKI (naski?is la 28-an de majo 1895 en Gorlice , murdita la 15-an de junio 1934 en Varsovio ) estis pola politikisto , diplomita kolonelo de Pola Militistaro, vic ?efministro , ministro pri internaj aferoj , parlamentano , unu el la plej proksimaj kunlaborantoj de Jozef Piłsudski post maja pu?o.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Fruaj jaroj [ redakti | redakti fonton ]

Bronisław Pieracki naski?is en familio de Stanisław Pieracki, kiu estis ?efo de trezor-gardistaro, kaj Eugenia Budziszewska. Lia familio setlis en Galicio , forkurante de rusaj reprezalioj tuj post la novembra ribelo kontra? Rusia Imperio . Infanecon kaj junecon pasigis en Nowy S?cz . Tie frekventis al la 1-a Gimnazio . Balda? eniris al Zwi?zek Walki Czynnej (Asocio de Reala Batalado ) kaj al kvaza?armea Zwi?zek Strzelecki (Pafista Asocio), kaj anka? al sekreta sendependiga organiza?o Zwi?zek Jastrz?bi ( Akcipitra Asocio)

Ministro [ redakti | redakti fonton ]

De 1929 okupis diversajn postenojn ?e la registaro , komencante de vic?efministrado en kvar registaroj (i.a. la 5-a de Kazimierz Bartel , la 2-a de Jozef Piłsudski). Li estis adepto de kontra?batalado de kontra? ?tataj fortoj, precipe de komunistoj kaj strebis al interkonsento kun moderaj ukrainaj grupoj, escepte de radikalaj, naciismaj organiza?oj. Li fondis i.a. Komitaton pri Naciecaj Aferoj (en 1934) kaj gvidis decidan politikon , sed kondamnis rasismon kaj terorismon .

Pafvundita la 15-an de junio 1934, anta? restoracio ?e la str. Foksal, de Hryhorij Maciejko, la membro de Organizo de Ukrainaj Naciistoj . La saman tagon mortis.

La 16-an de junio 1934 prezidento de Pollando Ignacy Mo?cicki avancis lin ?is rango de brigada generalo . La 21-an de junio estis entombigita en Nowy S?cz.

Lia morto senpere kontribuis al fondo de izolejo en Bereza Kartuska (nun en Bresta regiono ).

Memorigo [ redakti | redakti fonton ]

Postmorte li i?is kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo , pro esencaj kaj eminentaj meritoj favore al laboro por reakiro kaj firmigo de la sendependeco de Pollando.

Postmorte pluraj startoj en polaj urboj ricevis lian nomon, kiuj tamen post la dua mondmilito ne revenis al la anta?a nomo. Ili estas en Varsovio (nun str. Foksal), Katowice (nun str. Staromiejska kaj str. Zygmunta Waltera-Jankego), Sosnowiec (nun aleo Zwyci?stwa), Zgierz (nun str. Ł?czycka), Pozna? (nun str. Gwarna), Gda?sk (nun str. Dworcowa), Bydgoszcz (nun str. Karola Chodkiewicza), Tarnow (nun str. Adama Mickiewicza), Radom (nun str. Mieczysława Niedziałkowskiego), Białystok (nun str. Warszawska), Lublin (nun str. I Armii Wojska Polskiego), Le?ajsk (nun strato al urbestroj Jan kaj Leopold Zawilski), Chełm (nun str. Adama Mickiewicza), Łom?a (nun str. Dworna), Lvovo (nun str. Zaliznyczna), Stanisławow (nun ?). Anta?milite en Cz?stochowa ekzistis placo al Bronisław Pieracki, kiu nun nomi?as placo al Biega?ski. Nuntempe stratoj je la nomo al Bronisław Pierackie estas i.a. en Krakovo, Nowy S?cz kaj Łapy .

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Bronisław Pieracki: generał brygady, minister spraw wewn?trznych, poseł na sejm, ?ołnierz, m?? stanu, człowiek (Bronisław Pieracki: brigada generalo, ministro pri internaj aferoj, parlamentano, soldato , ?tatestro, homo ), prilaboris Edmund Jezierski, Instytut Propagandy Pa?stwowo-Tworczej, Warszawa 1934.