El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonija ALBERT
(naski?is la
16-an de junio
1901
en
Vara?din
,
Kroatio
, mortis la
8-an de junio
1992
en
Marburg
,
Germanio
) estis kroata esperantistino.
Elementan lernejon finis en Osijek, filozofion studis en Zagreb, kie en 1935 ?i faris ekzamenon por mezlerneja profesoro. Laboris kiel profesorino dum 26 jaroj (?is la jaro 1948). Ekde 1952 ?i membris en Kroata Societo de Aplikaj Artoj kaj ekspoziciis en Zagrebo kaj
Beogrado
. ?i esperantisti?is en
1956
, publikigis
poemojn
en pluraj revuoj kaj dufoje gajnis premion en la
Belartaj Konkursoj
de
UEA
: en 1958 la 2-an premion por prozo ("La Corrida") kaj en 1959 la 3-an premion en la sama kategorio ("Neniam plu"). Kontribuis al "Ree?oj" (1961) kaj "
Utafesta poemaro
" (1966). ?ia poemo "Vokaloj" eniris la
libron
Esperanta Antologio - Poemoj 1887-1981
. Komence de la 60-aj jaroj ?i elmigris al Germanio, fari?is germana ?tatano kaj regula partoprenanto de la
Universalaj Kongresoj
(laste en
Roterdamo
1988
). Antonija Albert estis multflanke talenta kaj fascine vastkultura personeco. Dumviva membro kaj grandanima mecenato de
UEA
, ?i donacis la bazan kapitalon de pli ol 100 000 guldenoj por la
Belarta Fonda?o
. Anka? pli frue ?i faris valorajn (ofte anonimajn) donacojn, tiel ke ?ia mecenata kontribuo al UEA sumas tutan kvaronmilionon da guldenoj. ?i forte rezistis, kiam oni decidis doni al la lasta disponebla ?ambro en la Centra Oficejo ?ian nomon. Kiam oni klarigis, ke la ?ambreto trovi?as en la mansardo, ?i akceptis kun la komento: "Bone! Mi pasigis la tutan vivon en mansardoj."