El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zdzisław Jan Ewangeli Antoni KRYGOWSKI
(naski?is la 22-an de decembro 1872 en
Lvovo
, mortis la 10-an de a?gusto 1955 en
Pozna?
) - pola
matematikisto
, inicanto de
kriptologiaj
esploroj pri
Enigma
.
Zdzisław estis filo de
Antoni Krygowski
(1824-1904), la? edukiteco matematikisto kaj fizikisto, eminenta pedagogo, profesoro de gimnazioj en
Tarnopol
,
Tarnow
kaj Lvovo, en la jaroj 1876 - 1887 direktoro de gimnazio en
Wadowice
.
Li frekventis gimnazion en Wadowice (I-V klasoj ?is 1882) poste gimnazion en
Krakovo
, en la jaroj 1882-1887.
- 1890 Komenco de studoj ?e Filozofia Fakultato de
Jagelona Universitato
. Dum tri jaroj sub la direkto de F. Karli?ski li laboris en
Astronomia
Observatorio
.
- 1893 Kun T. Łopusza?ski fondis matematikan rondon de studentoj.
- 1895 Pasis ekzamenon por instruisto de
matematiko
kaj
fiziko
.
- La 13-an de novembro 1895 promociis kiel doktoro pri filozofiaj sciencoj surbaze de la diserta?o
El la
teorio
de ?eneralaj
teoremoj
de Green
.
- 1895-1896 Scienca stipendio en
Berlin
; li laboras sub la direkto de
Lazarus Immanuel Fuchs
kaj Herrmann Amandus Schwarz.
- 1896-1898 En
Parizo
(
Sorbono
- Facultedes Sciences) laboras sub la direkto de
Paul Appell
kaj Charles Emile Picard, kun kiuj ligis lin amikeco.
Zdzisław Krygowski publikigis ?irka? 30 labora?oj pri
elipsaj
kaj hiperelipsaj
funkcioj
kaj iliaj
integraloj
en polaj kaj francaj revuoj ( "Comptes rendus de l'Academie des Sciences de Paris", "Bulletin de la Societe Mathematique de France").
- 1901 Nomumita
docento
pri elementoj de supera matematiko en la Fakultato de
Kemio
kaj
Arkitekturo
de
Politekniko de Lvovo
; li lekciis tie samptempe matematikon kaj fizikon en Supera Reala Lernejo. Amba? funkciojn plenumis ?is 1908, kun mallonga pa?zo 1906-1907, kiam ekveturis al Parizo por labori pri habilita diserta?o.
- 1908
Habiliti?as
en
Lvovo
surbaze de la labora?o
Sur le developpement des fonctions hyperelliptiques en series trigonometriques
("Prace Matematyczno-Fizyczne" 1908).
- La 31-an de oktobro 1908 nomumita
profesoro
eksterordinara pri matematiko en Politekniko de Lvovo,
- Ekde la 13-a de decembro 1908 ekgvidis Matematikan
Katedron
post tragika morto de profesoro K?pi?ski.
- Ekde la 1-a de novembro 1909 profesoro ordinara.
- En la jaroj 1913-1915 estis
dekano
de la Fakultato pri
Akva
In?enierarto
de la Politekniko de Lvovo,
- 1917-1918
Rektoro
de tiu ?i altlernejo.
Krom tiutempe publikigataj labora?oj por revuoj li prilaboris:
- "Elementa matematyki wy?szej" (Kurs litograficzny) (Elementoj de supera matematiko;
litografia
kurso)
- "Wykłady matematyki" (cz. 1 "Rachunek ro?niczkowy i teoria szeregow") (Lekcioj pri matematiko; 1-a parto
Diferenciala kalkulo
kaj teorio de
serioj
) eldonitaj helpe de politeknikaj studentoj.
En 1919 kune kun fondo de
Universitato de Adam Mickiewicz en Pozna?
ekgvidis katedron de
matematiko
organizante seminarion pri analitikaj funkcioj, kiun gvidis dum 19 jaroj.
?i tie aran?is anka? sekretan kurson de
?ifrado
inter studentoj de la tria kaj kvara studjaroj. El gestudentoj de la lastaj jaroj elektis grupon de pli ol 20 personoj. Programo de la kurso enhavis fundamentojn de kriptologio kaj de tiuj fakoj de
analitiko
, kiujn oni povus apliki en ?i tiu scio-kampo (i.a.
permuta?oj
kaj
probablokalkulo
). Krom profesoro Krygowski fakajn okupojn kaj lekciojn gvidis alveturantaj de
Varsovio
majoro F. Pokorny, kapitano M. Ci??ki kaj in?eniero
Antoni Palluth
, konstruinto de ?ifraj aparatoj.
Fine de 1929 oni komencis sisteman laboron por solvi germanan sistemon
Enigma
. La 1-an de septembro 1932 estis likvidita agentejo de ?ifr-oficejo en Pozna? kaj tri la plej talentaj kriptologoj transiris al la ?efurbo. Ili estis:
Marian Rejewski
,
Henryk Zygalski
kaj
Jerzy Ro?ycki
.
Krygowski estis prezidanto de Lvova Filio de
Pola Matematika Societo
kaj de Filio en Pozna? de la sama societo. En 1926 estis prezidanto de la societo. Li interesi?is pri
muziko
, membro de la Societe de
Frederic Chopin
.
- Stanisław Jakobczyk, Janusz Stokłosa,
Złamanie szyfru Enigma. Pozna?ski pomnik polskich kryptologow
(The Breaking of the Enigma Cipher: the Pozna? Monument to the Polish Cryptologists), Pozna?, Wydawnictwo Pozna?skiego Towarzystwa Przyjacioł Nauk, 2007,
ISBN 978-83-7063-527-5
.