El Vikipedio, la libera enciklopedio
William WILBERFORCE
(naski?is la
24-an de a?gusto
,
1759
, mortis la
29-an de julio
,
1833
) estis
angla
evangelia protestanto kiu gvidis la batalon kontra? la sklavkomerco.
Li naski?is en
Hull
kaj estis edukita ?e
Kembri?o
. Li elekti?is al la parlamento kiel reprezentanto por Hull en 1780.
Dum li voja?is tra E?ropo en 1784 li spertis religian konverti?on kaj komencis kampanjon kontra?
sklaveco
kun la subtenado de la
Kvakeroj
(anglalingve
Quakers
). La parlamento fine aboliciis la vendadon de sklavoj en 1807. Post 1807 li da?re batalis por la plena
emancipi?o
de sklavoj en la
Brita imperio
.
Li nur havis grupeton da subtenantoj en la parlamento sed pro la nestabila situacio, la grupo, konata kiel la Sanktuloj (anglalingve
The Saints
) a? la Sekto Clapham (anglalingve
Clapham Sect
) ofte havis la decidpovon.
Wilberforce anka? batalis por aliaj socie progresemaj aferoj ekz. reformo de la punsistemo kaj helpo por senhavuloj.
Pro lia fortostre?ado dum la lukto kontra? sklaveco li suferis sankolapson kaj pro tio li rezignis en 1825. Li mortis en 1833 kaj estis enterigita ?e la
Abatejo Westminster
en Londono.
Lia naski?domo nun estas la Muzeo Wilberforce.