Werner SOMBART
(Ermsleben, 19a de januaro
1863
-
Berlino
, 18a de majo
1941
) estis germana
ekonomikisto
kaj
sociologo
, konsiderita la estro de la "juna historiciisma skolo" kaj estas unu de la esploristoj kaj pensuloj de sociaj sciencoj plej famaj de la unua kvarono de la e?ropa 20-a jarcento.
Li studis en la universitatoj de Pisa, Berlino kaj Romo, kaj
juron
kaj
ekonomikon
. En 1888, li doktori?is en la
Universitato de Berlino
sub estreco de Gustav von Schmoller, la germana ekonomikisto plej elstara de la epoko. ?ar li estis konsiderita ekstremdekstrulo, kiam la fakultatoj de presti?aj universitatoj kiel tiuj de
Hajdelbergo
kaj
Frajburgo
proponis al li profesorecon, la respektivaj registaroj, malakceptis tion. Sombart, tiam estis konsiderata elstara marksisto, kaj
Friedrich Engels
asertis, ke li estas la nura profesoro kiu komprenis
La Kapitalon
.
En 1902, lia majstroverko,
Der modern Kapitalismus
, aperis en ses volumoj. Per tiu veko oni popularigis la uzadon de la termino "
kapitalismo
", ?ajne kreita de Marx kaj disvastigita de Engels. La libro estas sistema historio de la ekonomio kaj de la ekonomia disvolvigo tra la tempoj kaj vera verko de la germana "historiciisma skolo" pri ekonomiko. En 1906 li ekprofesoris en komerca lernejo de Berlino, malpli presti?a, sed pli klina al politiko. Finfine, en 1917, Sombart i?is profesoro en la Universitato de Berlino, kiu estis tiam ege presti?a. Li tie profesoris ?is 1931, sed li plue instruis ?is 1940. Dum tiu periodo, li estis unu de la plej influaj sociologoj, multe pli presti?a ol lia amiko
Max Weber
, kiu poste superos lin ?is punkto ke nuntempe Sombart estas preska? forgesita en tiu nivelo.
Dum la
Vajmara Respubliko
, Sombart orienti?is politike dekstren (
Revolucia konservismo
); liaj rilatoj kun nazioj estas ankora? pridebatitaj aktuale. Lia libro pri
antropologio
, de 1938, nome
Vom Menschen
, klare estas kontra?nazia, kaj la nazioj malpermesis ?ian publikigon kaj distribuadon. Anta?a verko, nome
Die Juden und das Wirtschaftsleben
(1911), estas rilata al la studo de Max Weber pri la rilatoj inter
protestantismo
(kaj partikulare
kalvinismo
) kaj
kapitalismo
, escepte pro la fakto ke Sombart metis la judojn en la koro de ties disvolvo. Tiu libro estis konsiderata prosemida kiam ?i estis publikigita, sed kelkaj judaj nuntempaj esploristoj priskribas ?in kiel kontra?semida, almena? pro ?iaj konsekvencoj. Pro sia sinteno al nazioj, li estas ofte komparita kun
Martin Heidegger
kaj
Carl Schmitt
, sed ?ajne dum tiuj ja estis pensuloj tre proksimaj al la ideologio de la
Tria Regno
, Sombart estis ?iam ambigua.
- Sombart, Werner (1902-1916):
Der moderne Kapitalismus. Historisch-systematische Darstellung des gesamteuropaischen Wirtschaftslebens von seinen Anfangen bis zur Gegenwart.
Fina eld. 1916, repr. 1969. (3 vol. en 6): 1987 Munich: dtv.
- Sombart, Werner (1906):
Das Proletariat. Bilder und Studien.
Die Gesellschaft, vol. 1. Berlin: Rutten & Loening.
- Sombart, Werner (1906):
Warum gibt es in den Vereinigten Staaten keinen Sozialismus?
Tubingen: Mohr.
- Sombart, Werner (1911):
Die Juden und das Wirtschaftsleben.
Leipzig: Duncker & Humblot.
- Sombart, Werner (1912):
Luxus und Kapitalismus.
Munchen: Duncker & Humblot, 1922.
- Sombart, Werner (1913):
Krieg und Kapitalismus
. Munchen und Leipzig: Duncker & Humblot.
- Sombart, Werner (1913):
Der Bourgeois: zur Geistesgeschichte des modernen Wirtschaftsmenschen.
Munchen: Duncker & Humblot, 1920.
- Sombart, Werner (1926): Widerlegung des Marxismus.
- Sombart, Werner (1934):
Deutscher Sozialismus.
Charlottenburg: Buchholz & Weisswange.
- Sombart, Werner (1938):
Vom Menschen. Versuch einer geisteswissenschaftlichen Anthropologie.
Berlin: Duncker & Humblot.
- Sombart, Werner (1956):
Noo-Soziologie.
Berlin: Duncker & Humblot.
- Sombart, Werner (2001):
Economic Life in the Modern Age.
Nico Stehr kaj Reiner Grundmann, eld. New Brunswick: Transaction.
- En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo
Werner Sombart
en la hispana Vikipedio.