한국   대만   중국   일본 
Vladivostoko - Vikipedio Saltu al enhavo

Vladivostoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladivostoko
ruse   Владивосток , angle   Vladivostok , ?ine   海參?
urbo
[[Dosiero:|300px]]
Fotomonta?o
Oficiala nomo: Владивосток
Lando Rusio  Rusio
Teritorio Fora Oriento Siberio
Regiono ?emara Regiono
Federacia regiono For-orienta fed. regiono
Historiaj regionoj Dinastio Yuan , Rusia Imperio
Fervojo Transsiberia fervojo
Oceano Pacifiko
Situo Vladivostoko
 - alteco 40  m s. m.
 - koordinatoj 43° 08′ 00″ N 131° 54′ 00″ O  /  43.13333 °N, 131.90000 °O  / 43.13333; 131.90000 (mapo)
Areo 600,0  km²  (60 000  ha )
Lo?antaro 580 800  ( 2007 )
Denseco 968 lo?./ km²
Esti?o 1860
Horzono VLAT (UTC+11)
Po?tkodo 690xxx
Telefona anta?kodo (+7) 4232
A?tokodoj 25, 125
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Ĉemara Regiono
Situo enkadre de ?emara Regiono
Situo enkadre de ?emara Regiono
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Владивосток
Retpa?o: www.vlc.ru
Map
Vido al la urbo kun Ora angulo
Centro de Vladivostoko kaj Ora angulo
Lokomotivo instalita kiel monumento ?e la fino de Transsiberia fervojo en Vladivostoko

Vladivostoko [1] ( ruse   Владивосто?к [vl?d??v??stok] , la?litere "Reganto de la oriento") estas marborda urbo kaj la plej grava havenurbo kaj mararmea haveno de Rusio ?e la Pacifiko . ?i estas la administra centro de la ?emara regiono , ?efurbo de Ekstremorienta federacia distrikto kaj sidejo de diversaj civilaj kaj armeaj flotoj . Vladivostoko estas industria urbo kun 578 100 lo?antoj (stato je 2004 ).

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

La urbo situas sur la duoninsulo de Muravjov-Amurskij kaj insuloj en la golfo de Petro la Granda de la Japana Maro.

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 7 horoj (en jaro 2005).

La urbo gravas pro sia proksimo al ?inio , Koreio kaj Japanio . Tie trovi?as la orienta fino de Transsiberia fervojo .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La urbo estis fondita en 1860 . ?i havas urban statuson ekde 1880 . Ekde 1888 ?i estas la administra centro de la ?emara provinco kaj ekde 1938 anka? tiu de la ?emara regiono. Vladivostoko iam estis floranta internacia havenurbo kie eksterlandanoj nur parte au tute ne pagis doganajn impostojn. Komence de la 20-a jarcento 80% de la urbanoj estis eksterlandanoj, precipe ?inoj kaj koreoj. En 1920 aperis Respubliko de Fora Oriento kun plureco de politikaj partioj. Restarigo de la centra potenco en 1922 fare de bol?evikoj grave dama?is ekonomian aktivadon. Multaj eksterlandanoj estis arestitaj kaj enprizonigitaj [2] . Intertempe la ?inoj , sed anka? kirgizoj kaj koreoj , grandkvante revenis kiel gastlaboristoj kaj migrantoj dum la rusa lo?antaro malkreskadas pro elmigrado, ?efe al E?ropa Rusio.

Kodoj [ redakti | redakti fonton ]

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005 ) estas 05401.

La interurba telefona kodo estas 4232, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

En la urbo svarmas a?toj importitaj el Japanio , en kiuj la stirilo trovi?as dekstraflanke, kio la?dire foje ka?zas akcidentojn. La kvanto de tiaj a?toj malkreskis post alti?o de respektivaj doganimpostoj.

Ekologio [ redakti | redakti fonton ]

La urbo havas malbonan reputacion rilate al la aerpoluado pro la multaj poluigaj fabrikoj.

Turismo [ redakti | redakti fonton ]

Vladivostoko posedas konstrua?ojn en ?iaj stiloj: jugendstil , viktoria stilo kaj eklektikaj novstiloj. Nur unu strato estas sena?tigita (strato de A. Fokin) kaj gastigas plurajn butikojn kaj trinkejojn. Inter vizitinda?oj rimarkindaj estas 'Artetage', artgalerio en la dezajna fakultato de la Teknika ?tata universitato de la Fora Oriento, ?ar ?i krei?is el kolekto de malpermesita arto de sovetia epoko [3] .

Klimato [ redakti | redakti fonton ]

  • Vintro: ?is −20° Celsiuso
  • Somero: ?is 25° Celsiuso en a?gusto

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto : Vladivostok/o
  2. (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostoko (Op weg naar Vladivostok), p. 171, eld. Lubberhuizen, 2012. ISBN 978 90 5937 300 6
  3. Herman Vuijsje, p. 173

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]


Vido al vladivostoka Ora angulo el monto Buraĉok
Vido al vladivostoka Ora angulo el monto Bura?ok