Vilhelmo la 1-a (Bulonjo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vilhelmo la 1-a, Grafo de Boulogne )
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan pa?on: Vilhelmo la 1-a
Vilhelmo la 1-a
Persona informo
Naski?o ?. 1137
Morto 11-an de oktobro 1159 ( 1159-10-11 )
en Tuluzo
?tataneco Re?lando Anglio vd
Familio
Dinastio Counts of Blois vd
Patro Stefano de Anglio vd
Patrino Matilda de Bulonjo vd
Gefratoj Maria de Bulonjo ? E?stako la 4-a ? Gervase of Blois vd
Edz(in)o Isabel de Warenne, Countess of Surrey ? Isabel de Warenne, Countess of Surrey vd
Profesio
Okupo feudatory vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Vilhelmo la 1-a, grafo de Bulonjo (n. ?. 1137 , m. la 11-an de oktobro 1159 ), estis la tria filo de re?o Stefano de Anglio kaj Matilda de Bulonjo .

En 1148 li edzi?is al Izabela de Warenne (4-a grafino de Surrey) , kaj, per tio, i?is grafo de Surrey. Ili ne havis infanojn.

Lia pli a?a frato, E?stako la 4-a (Bulonjo) , mortis en 1153 kaj li heredis la graflandon. Tamen, lia patro Stefano promesis la heredon de la angla trono al la estonta Henriko la 2-a (Anglio) - tio estis parto de akordo kiu ?esigis longan enlandan militon en Anglio. Kiam (la sekvantan jaron) Henriko i?is re?o, li formale konfirmis ke Vilhelmo havis la titolon de grafo de Surrey. La? la kronikisto Gervase de Canterbury, Vilhelmo a? partoprenis a? favoris komploton murdi Henrikon, sed eble tio estas nur onidiro.

En 1159 Vilhelmo mortis anta? la pordego de Tuluzo , kaj entombi?is en la abatejo Montmorel (en Poitiers ). Poste lia vidvino edzi?is al Hamelin de Warenne , duonfrato de Henriko la 2-a.

Anta?e: grafo de Bulonjo Poste:
E?stako la 4-a 1153 ? 1159 Maria de Bulonjo