Vila Nova de Gaia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila Nova de Gaia
municipo de Portugalio ? urbo de Portugalio ? urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Po?tkodo 4400 Vila Nova de Gaia
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 302 295    (2011) [+]
Lo?denso 1 794 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′  N , 8° 37′  U (mapo) 41.133333333333 -8.6166666666667 [+]
Areo 168,46 km² (16 846 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vila Nova de Gaia (Portugalio)
Vila Nova de Gaia (Portugalio)
DEC
Vila Nova de Gaia
Vila Nova de Gaia
Situo de Vila Nova de Gaia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Nova de Gaia [+]
v ? d ? r

Vila Nova de Gaia ([?vil? ?n?v? ð? ??aj?]; konata anka? kiel Gaia ) estas urbo de la Distrikto Porto , en la Norda Regiono de Portugalio (NUTS II) kiu kunformas la Metropolan Areon de Porto (la urbo Porto estas ?uste anta?e kaj trans la rivero Do?ro ). Pro siaj 302 092 lo?antoj ?i estas la tria urbo plej granda de la lando la? nombro de lo?antoj. ?i estas sur la maldekstra bordo de la rivero Do?ro . En Gaia estas la vinkeloj de la fama Portovino .

La urbo estas subdividita en 15 submunicipoj. La municipo limas norde kun Porto trans la rivero Do?ro , nordoriente kun Gondomar , sude kun Santa Maria da Feira kaj Espinho kaj okcidente kun la marbordo de la Atlantiko . Estas sablaj strandoj kiel jenaj: Granja, Aguda, Miramar, Valadares, ktp.

Fregezioj [ redakti | redakti fonton ]

La municipo Vila Nova de Gaia havas la jenajn fregeziojn:

  • Arcozelo
  • Avintes
  • Canelas
  • Canidelo
  • Grijo e Sermonde
  • Gulpilhares e Valadares
  • Madalena
  • Mafamude e Vilar do Paraiso
  • Oliveira do Douro
  • Pedroso e Seixezelo
  • Sandim, Olival, Lever e Crestuma
  • Santa Marinha e Sao Pedro da Afurada
  • Sao Felix da Marinha
  • Serzedo e Perosinho
  • Vilar de Andorinho


Historio [ redakti | redakti fonton ]

La origino de Vila Nova de Gaia devenas probable de kastrumo de keltoj . Jam en la Romia Imperio , la nomo estis Kale (a? Gale, ?ar en klasika latino ne estis klara diferenco inter la sonoj "g" kaj "k"). Tiu nomo probable estas de kelta deveno, evoluo de "Gall-", per kiu keltoj referencis sin mem (aliaj ekzemploj povus trovi?i en "Galegio", "Ga?lio", "Galway" ( Galivo ). E? la nomo de la rivero Douro mem ( Durius en latino), same kelta, konstruita el kelta "dwr", kiu signifas akvon. Dum la romiaj tempon, la granda plimulto de la lo?antaro estus lo?inta sur la suda bordo de la rivero Douro (kie nun estas Vila Nova de Gaia), dum norde estis malgranda komunumo ?irka? la haveno de profunda akvo, kie nun estas la riverborda zono de Porto. La nomo de la urbo Porto, poste "Portus Cale", signifus o Porto (la haveno , portus en latino) de la urbo Gaia. Je la disvolvigo kiel komerca centro, la norda bordo same kreskis kaj tie setli?is la ekleziuloj kaj bur?uloj.

Mona?ejo de Serra do Pilar.

Je la alvenoj de islamanoj en la 7-a jarcentoj, la " de facto " limo inter la islamaj kaj kristanaj ?tatoj establi?is porlonge ?e la rivero Douro, ?irka? la jaro 1000. Pro konstantaj atakoj kaj kontra?atakoj, la urbo Kale, a? Gaia, perdis sian lo?antaron, kiu rifu?i?is sur la norda bordo de la rivero Douro. Post la konkero kaj pacigo de la teritorioj sude de Douro, ?irka? 1035, je la forpelo de islamanoj kio lasis fekundajn terojn abandonitaj, kolonoj setli?is denove en Gaia, kontraktante kun la fe?dismaj novaj senjoroj de la konkeritaj teroj. Tiu nova lo?antaro refondis la antikvan urbon Kale la? la nomo de Gaia ?irka? la kastelo kaj ruinoj de la malnova "Gaia".

La nomo de amba? urboj Porto kaj Gaia estis ofte referencita en tiutempaj dokumentoj kiel "villa de Portucale", kaj la dekomenca graflando de la Re?lando Leono ?irka? la transrivera urbo estis nomita Condado Portucalense . Tiu graflando (kaj ?ia nomo) estis la origino de la posta regno Portugalio .

Mona?ejo de Sao Salvador de Grijo.

Post la fondo de la regno Portugalio, la du lo?lokoj Gaia kaj Vila Nova restis a?tonomaj. Gaia ricevis ?arton de Foruon aprobita de la re?o D. Afonso la 3-a en 1255 kaj same ?e Vila Nova, fare de D. Denizo la 1-a , en 1288. En 1383 amba? estis integritaj en la ento julgado do Porto , perdante sian a?tonomecon. Gaia, siaflanke konata ?efe pro la agrikultura ekonomia povo, ludis fundamentan rolon en la komerca disvolvi?o de la Portovino , dum setli?is en la 18-a jarcento la Companhia Geral da Agricultura das Vinhas do Alto Douro , kaj la stokejoj de la diversaj eksportaj kompanioj.

En la 19-a jarcento, la urbo estis en la centro de gravaj bataloj kaj en la Milito kontra? Napoleono kaj la Portugala Enlanda Milito (1828-1834), kiam denove la rivero Douro markis la limon inter la batalantoj. De tiu dua konflikto devenas grava elemento de la figuro de la urbo, nome la fortika?o de serra do Pilar, dum la sie?o de Porto.

En la fino de la liberalaj militoj, Gaia kaj Vila Nova finfine ricevis politikan a?tonomecon kaj per ilia fuzio naski?is la nuntempa municipo Vila Nova de Gaia en 1832. Kvankam a?tonoma, la fluo de trafiko inter amba? bordoj de Douro plue plii?is. Ekde tiam la historio de la urbo miksi?as kun la historio de la pontoj. La nomita Ponte Pensil, kompletigita en 1843 estis la unua permanenta ligilo.

Ponto Maria Pia .

En 1877 oni ina?guris la unuan fervojon al la norda bordo nome Ponto Maria Pia . Sekvis la konstruado de la Ponto Don Luis la 1-a , finita en 1886. Pasis 77 malfacilaj jaroj ?is en 1963 la emblema Ponto Arrabida estis funkciigita, projekto de la in?eniero Edgar Cardoso, respondeculo de la projekto de anstata?igo de la fervoja ligo perr la konstruado de la Ponto Sankta Johano en 1991. Denove la forta lo?kresko postulis pliigon de la ligoj inter amba? bordoj. La Ponto Freixo kompletigita en 1995 kaj la Ponto Infanto Dom Henrique , en 2003 estas lai plej ?usaj konektoj kiuj utilis al la municipo.

La lo?kresko kaj ekonomia disvolvi?o de la urbo paralelis kun la periodoj de la konstruado de la pontoj . Kiam nombraj industrioj fiksi?is en la urbo fine de la 19-a jarcento, kaj okazis granda lo?kresko en la dua duono de la 20-a jarcento, Vila Nova de Gaia finfine estis altigita al la kategorio de "cidade" (urbo) en 1984. La lo?antaro kreskis konstante la?longe el la komenco de la 20-a jarcento el 74 000 lo?antoj ?is nunaj 300 000 lo?antoj, tio estas ?i kvarobli?is.

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]